Delegito de UEA

(Alidirektita el Fakdelegito de UEA)

Delegito de UEA estas reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio. Ŝi aŭ li plenumas la servopetojn de la membroj.[1]

Oni ne konfuzu la UEA-delegitojn kun la Rajtigitaj Delegitoj el la periodo 1911-1913. Tiuj estis reprezentantoj de la naciaj societoj kaj ne rilatis al UEA.

Delegito kiel decidanto en UEA redakti

Origine la UEA-delegitoj havis gravan rolon en la asocia demokratio: la delegitoj elektis la komitatanojn kaj decidis ekz. pri ŝanĝoj de la statuto. La statuto de 1934 malpligravigis la delegitojn, ĉar ili nur rajtis decidi en "Ĝenerala Voĉdonado" pri ŝanĝoj de la statuto. La delegitoj en landoj sen aliĝinta Landa Asocio rajtis elekti pri malgranda grupo de komitatanoj. Ekde 1980 la delegitoj ne plu havas elekto-privilegiojn en la Asocio, ĉar ekde tiam la B-komitatanoj estas elektataj de ĉiuj individuaj membroj, ne nur la delegitoj.

Delegito kiel servanto de membroj redakti

La delegiteco estas honora ofico, plenumata por pruvi al la skeptika mondo la utilon de la lingvo per ĝia organizaĵo. Ĉiu membro de UEA rajtas uzi la servojn de la delegito. La servoj estas senpagaj, sed la uzanto devas repagi la elspezojn de la delegito, rezultantajn de la petita servo. Oni povas peti informojn pri komerco, industrio, trafiko, laboro, dungado, salajroj, vojaĝoj, turismo, instruado, junulaj aferoj ktp.

Oni ne povas peti informojn pri komerca pagokapablo aŭ morala indeco de persono (konfidencaj informoj). Tamen, tiuokaze la delegito rajtas interrilatiĝi kun loka agentejo, kiu sin okupas pri tio.

La delegito ankaŭ rajtas rifuzi servojn, kies plenumon li juĝas kontraŭa al sia konscienco aŭ honoro.

Fakdelegito redakti

Fakdelegito (FD) estas delegito kun aparta scio, interesiĝo, aŭ kapablo pri iu temo. Troviĝas centoj da temoj pri kiuj listiĝis fakdelegitoj en la Jarlibro de UEA.

Ĉefdelegito redakti

Iom aparta afero estas la multe pli grava funkcio de Ĉefdelegito (ĈD). Pri la nomumo de ĈD decidas la Ĝenerala Direktoro de UEA komune kun la Landa Asocio. ĈD parte administras la membrojn en la koncerna lando kaj plusendas la membrokotizon.

La mirinda libro redakti

La mirinda libro estas broŝurformata libro eldonita kiel omaĝo al Ramón Molera kaj festigo de la 75a dadtreveno de U.E.A.[2] Ĝi enhavas biografion de Ramón Molera, fotojn, desegnojn kaj literaturajn kaj neliteraturajn tekstojn pri la temo delegitoj de U.E.A.

Notoj redakti

  1. Oficiala klarigo pri la delegitoj de UEA aperas ĉiujare en la koncerna Jarlibro, ekzemple ĉapitro "Delegita Reto" en Jarlibro 2018, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 2018, 256 pp. p. 97.
  2. La mirinda libro, Barcelona Esperanto-Centro, Barcelona, 1984. 63 pp.