Rajtigitaj Delegitoj

Rajtigitaj Delegitoj (RD) estis la reprezentantoj de naciaj Esperanto-societoj, kunvenintaj unuafoje en Antverpeno en la UK 1911. La kunsidoj tie kaj dum postaj kongresoj estis sufiĉe ĥaosaj. Estis la intenco integrigi la sistemon de RD en la Internacian Unuiĝon de Esperantistaj Societoj. Kvazaŭ posteulo de la RD estis la Ko-Ro en la Helsinko-sistemo ekde 1922.

Oni ne konfuzu la RD kun la delegitoj de UEA.