Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj
Dum la UK 1913 en Berno pluraj naciaj Esperanto-societoj fondis Internacian Unuiĝon de Esperantistaj Societoj. Pro la komenciĝo de la Unua mondmilito en 1914 IUES ne estis plene instalita. Post la milito la naciaj societoj kaj UEA aranĝis kunlaboron laŭ la kontrakto de Helsinki.