Kontrakto de Helsinko

(Alidirektita el Kontrakto de Helsinki)

La kontrakto de Helsinki estis subskribita dum la Universala Kongreso de 1922 en Helsinki, Finnlando. La kontrakto mem estis ellaborita komune de Edmond Privat kaj Gabriel Chavet.

Kongresa poŝtkarto

Per ĝi, Universala Esperanto-Asocio kaj la naciaj societoj aranĝis organizitan kunlaboron, la Helsinko-sistemon. Tiu kunlaboro daŭris de 1922 ĝis 1932,[1] do de la UK de somero 1922 en Helsinko ĝis la UK de somero 1932 en Parizo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Edmond Privat en revuo Esperanto aŭgusto-septembro 1932, paĝo 1: artikolo "fino de la Helsinki-kontrakto", kun aldonaj informoj sur paĝoj 2-4 (esperante, aldona arkiva versio ĉi-tie)