Resumo estas mallongigita prezento de io pli longe dirita aŭ skribita. Resumi estas koncize esprimi per malmultaj vortoj la esencon kaj precipon de tio, kio estis dirita aŭ skribita pli detale kaj longe.[1]

En sciencoj resumo estas mallongigo de esplora artikolo, tezo, revizio, prelego aŭ ajna pli profunda analizo de partikulara stusobjekto kaj estas ofte uzata por helpi la leganton rapide certigi pri la artikola celo.[2] Por taŭga uzado, resumo ĉiam aperas ĉe la komenco de manuskripto aŭ tajpskripto, funkciante kiel enirilo al la akademia artikolo aŭ dokumento. Ĉirkaŭ la fino de la 20a jarcento etendiĝis tra la tuta mondo la kutimo en akademiaj aŭ esploraj gazetoj meti ĉe la komenco de la artikolo aŭ en komenca enhavsekcio la resumojn de la tekstoj duoble kaj en angla kaj en la koncerna nacilingvo. Foje oni aldonas alian trian lingvon, ĉefe de internacia uzado aŭ kono, kiaj la franca aŭ la germana, depende de la mondoregiono. Malofte okazas tio per Esperanto, sed ja foje, kiel ĉe la gazeto Estudios pri liberecana esplorado.[3]

Referencoj redakti

  1. PIV, SAT, Parizo, 2002, paĝo 970.
  2. Gary Blake kaj Robert W. Bly, The Elements of Technical Writing, paĝo 117. Novjorko: Macmillan Publishers, 1993. ISBN 0020130856
  3. Ekzemple el tiu ligilo oni aliras al la resumoj de artikolo en hispana, angla kaj Esperanto. [1] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 7an de Decembro 2015. El la retejo de la gazeto http://estudios.cnt.es/numeros-anteriores/ Arkivigite je 2016-03-29 per la retarkivo Wayback Machine oni aliras al aliaj numeroj kaj resumoj.

Literaturo redakti

  • Finkelstein Jr, Leo. (2004) Pocket Book of Technical Writing for Engineers and Scientists., 2‑a eldono, Londono: McGraw-Hill Education - Europe. ISBN 0072468491.