Nacia lingvo

(Alidirektita el Nacilingvo)

Nacia lingvo estas fundamenta eco de la etno, kiun kutime oni nomas nacio, kune kun moroj, kulturo, eventuale religio, ktp. La nacia lingvo tre ofte estas politika ligilo kiu finfine helpas la unuigon de la nacio kaj ankaŭ ofte eĉ helpas la konverton de nacio en ŝtaton, kiel okazis dum la unuiĝo de Italio aŭ la kreado de moderna Germanio. Tiam la nacia lingvo iĝas oficiala lingvo kaj ofte siavice malhelpas la disvolvigon de aliaj minoritataj lingvoj.

La homoj kiuj parolas saman lingvon konsideras sin kiel membroj de la sama nacio; tio okazas kiam estas sufiĉe klaraj la limoj de la nacioj, kiel ĉe Portugalio, IslandoJapanio. Tio ne okazas ĉe internacia lingvo, ĉe artefarita lingvo aŭ ekzemple ĉe Esperanto. Ankaŭ en multaj diversaj situacioj oni ne povas paroli pri nacia lingveco, kiel ĉe la kreolaj lingvoj. Ankaŭ ne okazas en inversaj situacioj, tio estas kiam nacio povas enhavi du aŭ pliajn lingvojn, kiel povas esti konsiderita en BelgioSvisio.

Ĉar plej ofte oni konfuziĝas la konceptojn de nacio kaj ŝtato, ankaŭ tre ofte oni konfuziĝas inter nacia lingvo kaj oficialaŝtata lingvo, kion nepre oni evitu.

Vidu ankaŭ redakti