Meza franca lingvo
formo de la franca lingvo inter 1400 kaj 1600
Meza franca lingvo (france moyen français, en la senco de "mezepoka franca") estas historia divido de la franca lingvo kiu kovras la periodon el la 14-a ĝis la komenco de la 17-a jarcento (do ekde iom antaŭ la jaro 1400 ĝis la jaro 1600 aŭ iom poste).[1] En analogio al la pli malnova formo malnovfranca lingvo en unu adjektivo eblas ankaŭ kuntiri la terminon al titolo mezfranca lingvo. Ĝi estas periodo de transiro dum kiu:
- la franca lingvo iĝis klare distingita disde la aliaj konkurencaj Lingvoj de oïl, kiuj estas foje enmetitaj ene de la koncepto de malnovfranca lingvo (l’ancien français)
- la franca lingvo estis trudita kiel la oficiala lingvo de la reĝlando Francio anstataŭ la latina aŭ aliaj lingvoj de oïl kaj la okcitana lingvo
- la literatura disvolviĝo de la franca lingvo preparis la vortotrezoron kaj gramatikon de la klasika franca (le français classique, en vikidatumoj) parolata en la 17-a kaj 18-a jarcentoj.
Notoj
redakti- ↑ Iuj aŭtoroj proponas ekigi la periodon en 1350, kaj la anglalingva referenco Ayres-Bennett kaj Caron el 2016 proponas transiron al la posta klasika franca en 1630.