D-ro Boni YAYI (naskita en 1952 en Tchaourou, Benino) estas ekonomikisto kaj prezidanto de Benino de 2006 ĝis 2016. Li naskiĝis en Tchaourou, en la nordorienta departemento Borgou. En tiu tempo Benino ankoraŭ estis kiel reĝlando Dahomeo, parto de la franca kolonio Franca Okcidentafriko. Yayi vizitis la lernejon en Parakou. Poste li studis en la Nacia Universitato de Benino. En Dakaro, la ĉefurbo de Senegalio li studis bankadministradon. Poste li studis en la Universitato de Orleano ekonomikon kaj politikajn sciencojn. En 1976 li doktoriĝis en ekonomiaj sciencoj.

Boni Yayi
Persona informo
Thomas Yayi Boni
Naskiĝo 1-an de julio 1952 (1952-07-01) (71-jaraĝa)
en Tchaourou
Religio Evangeliismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Benino vd
Alma mater Universitato de Abomey-CalaviUniversité Paris-DauphineUniversitato de OrleanoUniversitato Cheikh Anta Diop vd
Partio sen valoro • senpartia vd
Familio
Edz(in)o Chantal Yayi vd
Infanoj 8
Parencoj Marcel Alain de Souza vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto • bankisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Inter 1980 kaj 1988 Yayi laboris ĉe la centra banko de la okcidentafrikaj ŝtatoj (BCEAO) en Dakaro kaj fine fariĝis vicdirektoro. Poste li laboris kiel vicdirektoro por la evoluigo de la okcidentafrika centro por bankstudoj en Dakaro. Inter 1992 kaj 1994 li laboris en la oficejo de la tiutempa prezidanto de Benino Nicéphore Dieudonné Soglo kaj estis respondeca por la mon- kaj bankpolitiko.

En 1994 li fariĝis prezidanto de la okcidentafrika evoluiga banko (BOAD).

Ĉe la prezidantaj balotoj en marto 2006 li estis unu inter la plej promesplenaj kandidatoj. La ofichavanto Mathieu Kérékou ne plu rajtis kandidati post du oficperiodoj. En la unua rondo li ricevis 32 % de la voĉoj inter entute 26 kandidatoj. Alia promesplena kandidato Hongbedji ricevis 25 %. En la dua rondo je la 19a de marto Boni ricevis preskaŭ 75 % de la voĉoj. Yayi fariĝis prezidanto de Benino je la 6a de aprilo 2006. En 2016 li transdonis la prezidantan postenon al Patrice Talon.

En septembro 2021, Patrice Talon kaj Thomas Boni Yayi, politikaj aliancanoj, kiuj fariĝis intimaj malamikoj, renkontiĝis ĉe la Marina Palaco en Kotonuo. Dum ĉi tiu kapo-al-kapo, Thomas Boni Yayi prezentis al Patrice Talon serion de proponoj kaj petoj, rilate precipe al la liberigo de "politikaj arestitoj".