Aleksandro la 3-a (papo)

papo de la katolika eklezio

Aleksandro la 3-a, naskiĝinta Rolando Bandinelli (Sieno 1100 ĉirkaŭ – Civita Castellana, 30-a de aŭgusto de 1181) estis papo de la Katolika Eklezio ekde la 30-a de aŭgusto 1159 ĝis la morto. Okazis pro lia honoro ke en 1168 la piemonta urbo baptiĝis “Aleksandrio”, konstruita inter la riveroj Bormida kaj Tanaro, fondita por funkcii kontraŭimperie kiel bremso la invadoj flanke de Pavio kaj aliaj en alianco kun Frederiko Ruĝabarba.

Aleksandro la 3-a
170-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Rolando Bandinelli
Pontifiko de 14-a de septembro 1159 [#]
ĝis 30-a de aŭgusto 1181 [#]
Antaŭulo Hadriano la 4-a
Sekvanto Lucio la 3-a
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1100
en Sieno
Morto 30-an de aŭgusto 1181 (1181-08-30)
en Civita Castellana
Tombo Baziliko Sankta Johano de Laterano [#]
Alma mater Universitato de Bolonjo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Formiĝo kaj eklezia kariero redakti

Li naskiĝis en Sieno el Ranuccio Bandinelli, dekomence notiĝis kiel instruisto pri kanona juro en la Universitato de Bolonjo, kie kompilis la Stromon, nome Summa Magistri Rolandi, unu de la unuaj komentarioj pri la Decretum Gratiani. Li, sume, estis granda kanonisto kaj juristo.

Translokiĝinte al Pizo kie li fariĝis sacerdoto, en oktobro de 1150 papo Eŭgeno la 3-a lin nomumis diakona kardinalo; sekve li estis farita presbitera (el diakona) kardinalo: eble en tiu periodo li kompils siajn Sententiae, devenigitajn el laIntroductio ad theologiam de Petro Abelardo. En 1153 li ekfunkiis kiel pontifika kanceliero; en tia vesto, li estis sendita en 1157 al Besançon por peti al la imperiestro Frederiko la 4-a la liberigon de la episkopo Esquilo de Lund, kiu, revenante el Romo, estis priŝtelita kaj enprizonigita de la imperiaj kavalerianoj. Li liveris al la imperiestro leteron en kiu la papo Hadriano la 4-a memorigis ĉiujn favorojn faritajn al la imperiestro. En tiu cirkonstanco la delegito Bandinelli, por plifortigi la papan postulon anoncus pli altan rangecon de la papo kompare kun la imperiestro, eldirante tiun frazon: “El kiu, do, la princo ricevas la imperion? El kiu se ne de la Papo?”

Papado de Bandinelli redakti

En la Konklavo, 1159, en kiu li estis levita al la papa seĝo kun la nomo de Aleksandro la 3-a okazis duobla elekto al papado: ankaŭ tiu de kardinalo Ottaviano Monticelli, kiu donis al si la nomon de Viktoro la 4-a konsiderita poste kontraŭpapo, elektita de aro de ses kardinaloj apogantaj la eklezian politikon de Frederiko Ruĝabarba kiu lin subtenis kontraŭ la laŭkanona papo.

Kontraŭpozicio de tri kontraŭpapoj redakti

 
Restaĵoj de la preĝejo kie Aleksandro la 3-a estis konsekrita, en la Giardino di Ninfa, en Cisterna di Latina.

Forigite de la urbo Romo, kiu deziris esti libera komunumo, Aleksandro la 3-a forfuĝis al malalta Latio kie oni pretigis liajn konsekron kaj enoficigon (1160)]], en Giardino della Ninfa, urbo poziciita lime de la Regno de Sicilio (establita en 1130 de Roĝero la 2-a de Altavilla). De tie li lanĉis ekskomunikon kontraŭ la imperiestro kaj la kontraŭpapo Viktoro la 4-a. Sinsekve li translokiĝis en Francion, kie li vivis ekde 1162 ĝis la 23-a de novembro 1165. En 1167 li revenis al Italio, dekomence en Gaeta, poste en Benevento, Anagni kaj fine en Venecio.

Viktoro la 4-a kontraŭpapo, kaj liaj sinsekvaj posteuloj kontraŭpapo Paskalo la 3-a (1164-1168) kaj Kontraŭpapo Kalisto la 3-a (1168-1178), ĝuis la imperian apogon. Aleksandro alianciĝis kun la Komunumoj luktantaj kontraŭ la imperiestro Frederiko la 4-a, ĉar tiuj ĉi, malobeante al la akordoj de Worms (1122), celis al politiko de interveno kaj de superego ankaŭ super la Eklezio (foje).

La batalo de Legnano (1176) signis la definitivan malvenkon de la germana imperiestro. Kun la paco de Venecio de 1177 Frederiko repaciĝis kun la papo kaj submetiĝis al la volo de Aleksandro la 3-a kaj promesis rekoni valoron al la konkordato de Worms koncerne la rilatojn inter imperio kaj papado. Kiel kompensaĵo, la papo revokis la ekskomunikon. Post la paco de Venecio, Aleksandro rekonis la sendependon de la Respubliko de Ankono (Comunitas Anconæ), kiu per tiom da tenaco estis rezistinta al la imperiestro en 1174; la urbo rekompense rekonis al la rajto enspezi jaran imposton. Kaj la 12-an de marto 1178 Aleksandro povis reveni fine al Romo.

Gvidado de la Eklezio kaj rilatoj kun la kristanaj regnoj redakti

En marto de 1179 Aleksandro prezidis la trian lateranan koncilion, kutime difinitan la 11-a ekumena koncilio de la Eklezio. Ĝiaj agoj entenas diversajn sugestojn de la papo mem, inter kiuj la normo – leĝa ankoraŭ hodiaŭ – laŭ kiu neniu povas esti elektita papo sen la votoj favoraj de du trionoj de la votantaro. Krom per tiu koncilia dekreto kiu metis en la sakon la imperiestron (kun la ripetiĝo de la epizodo de Canossa), Aleksandro humiligis Henrikon la 2-an de Anglio rilate la kazon de sankta Thomas Becket, konfirmis la rajton al la krono de Afonso la 1-a de Portugalio kaj, dum la jaroj de la ekzilo ĝuis je la favoro kaj protekto de Ludoviko la 7-a de Francio.

En 1181 tiu papo ekskomunikis Vilhelmon la 1-an de Skotlando kaj metis lian regnon sub interdikto. Li krome energie defendis la ekskluzivan rajton-devon de la libera eklezia elekto de la episkopoj kaj pro tio uzis ankaŭ la koncepton de la supereco de la papo super la povo de la reĝoj.

Antaŭ ol morti Aleksandro la 3-a devis defendi sian papan oficon kontraŭ tria kontraŭpapo, Inocento la 3-a, kreita de iuj romaj nobeloj.

Aleksandro la 3-a en la artoj redakti

 
Frederiko Ruĝabarba submetiĝas al la aŭtoritato de Aleksandro la 3-a – Palazzo Pubblico de Sieno.

Al Aleksandro la 3-a estas dediĉita la serio de freskoj de la Historio de Aleksandro la 3-a pentrita de Spinello Aretino en la Publika Palaco de Sieno en la jarduo 1407-1408.

Aleksandro la 3-a mortis en Civita Castellana, la 30-an de aŭgusto 1181.

Notoj redakti

Bibliografio redakti

  • Federico A. Rossi di Marignano, Federico Barbarossa e Beatrice di Borgogna, Oscar Mondadori 2009.
  • Manrico Punzo, Storia minima della fondazione di Alessandria - Papa Alessandro III / Federico Barbarossa - I due grandi rivali, in "Nuova Alexandria" Anno III N°10, Alessandria, Ugo Boccassi Editore, 1997
  • Luca Fusai, Mille anni di storia attraverso le vicende della famiglia Cerretani Bandinelli Paparoni, ETS Editore, 2010

Eksteraj ligiloj redakti