Ankono

komunumo de Italio

Ankono (itale Ancona [ankona]) estas la ĉefurbo de la regiono Markio, en la centra Italio. Ĝi ankaŭ ĉefurbas la provincon de Ankono.

Ancona
komunumo de Italio • urbo • urbego
Ŝtato  Italio
Regiono Markio (2005)
Provinco AN Ankono (2005)
Geografia situo 43° 37′ N, 13° 31′ O (mapo)43.61666666666713.516666666667Koordinatoj: 43° 37′ N, 13° 31′ O (mapo)
Alto super marnivelo da 0 a 110 m
Areo 123 (2005) km²
Loĝantaro 98 356 (2023)
Loĝdenso 788 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Agugliano, Camerano, Camerata Picena, Falconara Marittima, Offagna, Osimo, Polverigi, Sirolo (2005)
Patrono Sankta Ciriako
Festa tago 4-a de majo (2005)
Nomo de loĝantoj anconetani, anconitani
Poŝtkodo 60100
Imposta kodo A271
Kodo laŭ ISTAT 042002
Telefona prefikso 071
Retpaĝo http://www.comune.ancona.it
Loko en mapo
vdr

La urbo situas ĉe la Adriatika maro kaj posedas la plej ampleksan naturan havenon de ties centra parto. Laŭ la nombro de pasaĝeroj ĝi estas la plej grava haveno adriatika, kun ĉirkaŭ miliono da homoj jare.

Preterpasas la urbon la Eŭropa ŝoseo 55.

La boto de Italio, pro ŝvelo en la mezo, eligas en Adriatikon malgrandan promontoron; ĝuste sur tiu elstaraĵo situas Ankono. Ankono estas helena vorto signifanta kubuto; la kubuto naskiĝas ĉe la monto Conero kaj etendiĝas laŭ la maro per vico da rokegoj kun diversaj nomoj: Trave, Passetto, Gallina. Inter Passetto kaj la haveno la rokoj formas tri montetojn: "Cardeto"; "Cappuccini", "Guasco" (iama "Cumerio"), sur kiu situis grandparte la antikva urbo kaj kie brilas la mirinda templo San Ciriaco. Sude, kronita per la bastionoj de la citadelo, troviĝas la monteto Colle Astagno. Kiel ĉiuj ceteraj lokoj de la Adriatika bordo, Ankono vidas sunleviĝon el la maro; sed ĝi estas la sola, kiu, kaŭze de la kubuto, dum la somera sezono ĝuas ankaŭ surmaran sunkuŝiĝon, ĝuste kontraŭ Monte Ardizio, apud Pesaro, kiu fermas okcidente la grandan arkon de la dorika golfo.

En praa antikveco Cumerio elstaris multe pli en la maro, tiel ke ĝi formis malgrandan, bone ŝmiritan havenon tie, kie nun troviĝas la ŝipkonstruejo.

Historio redakti

La urbo estis fondita en la 4-a jarcento a.K. kiel greka kolonio, poste regata de Romio. Unu el urboj de adriatika Pentapolis. De duono de la 5-a jarcento episkopujo, en la 5-a kaj 6-a sub regado de ostrogotoj, kaj en la 6-a ĝis 8-a – Bizanca imperio. Ekde fino de la 8-a jarcento Ankona estis dependa de la papeco. En 1552 ĝi estis enkorpigita al Papa Ŝtato.

Same kiel Amalfi, Ĝenovo kaj Venecio, Ankono dum la Mezepoko ĝis la 16-a jarcento estis aŭtonoma mara respubliko, kies potenco baziĝis precipe sur la komerco de ĝia ŝiparo.

Aŭguste 1760 verŝajne naskiĝis tie estonta papo Leono la 12-a. De 1860 la urbo eniris al Reĝlando Italio.

Batalo pri Ankona okazis dum bataloj de Aliancanoj apud Adriatiko en 1944, kaj la urbo estis konkerita la 18-an de julio 1944 fare de Dua Pola Korpuso (okupo de proviza haveno faciligis trarompi Gotan Linion), sen artileria pripafo, pro timo ke kugloj povas damaĝi civilan loĝantaron. Dum tiu ĉi solece pola operaco en la Okcidenta Fronto mortfalis 388 polaj soldatoj kune kun publicisto Adolf Maria Bocheński, 1636 vundiĝis kaj 126 perdiĝis. Tiu ĉi morala aspekto de polaj soldatoj el Orientaj Limregionoj sub komando de generalo Władysław Anders gajnis rekonon inter la loĝantoj kaj komandantaro de Aliancaj trupoj. La 8-an de aŭgŭusto 1944 generalo Władysław Anders dekoris siajn soldatojn per Milita Ordeno Virtuti Militari.

Vidindaĵoj redakti

Bildgalerio redakti

Gemeliĝoj redakti

Vidu ankaŭ redakti