Muzeo Omero

muzeo en Italio

La itala ŝtata Muzeo Omero (Esperanto : Homero, kiu laŭ tradicia scio estis blinda) en la komplekso Vanvitelli en Ancona (Ankono) estas unu el la malmultaj tuŝo-muzeoj en la mondo, kreita en 1993 por akceli la integriĝo de blinduloj kaj homoj kun vidhandikapo. En 1999 la Itala Parlamento unuanime akceptis leĝon, per kiu la kreaĵo ricevis la titolon Ŝtata Palpsensa Muzeo Omero[1]. Muzeo Omero naskiĝis kun la celo ebligi ankaŭ al la blinduloj koni kaj ĝui la ĉefajn majstraĵojn de skulptarto kaj de arkitekturo, sed ĝi sin turnas al ĉiuj vizitantoj kiuj ŝatas vidi kaj tuŝi samtempe. Tiele ili povas malkovri novan manieron alproksimiĝi al arto per ĉiuj sensoj. Ĝi samtempe estas ankaŭ bela ebleco de integriĝo de blinduloj, kiuj povas travivi multflankan sperton kune kun la vidanta publiko.

Muzeo Omero
specialised museum • museum of modern art • Italian national museum • arta muzeo • arkeologia muzeo • military museum building • Q124830411
Lando Italio vd
Situo Ankono
Adreso banchina Giovanni da Chio, 28 - Ancona
Poŝtkodo 60121
Koordinatoj 43° 36′ 52″ N, 13° 30′ 14″ O (mapo)43.61434613.503796Koordinatoj: 43° 36′ 52″ N, 13° 30′ 14″ O (mapo)
Muzeo Omero (Italio)
Muzeo Omero (Italio)
DEC
Muzeo Omero
Muzeo Omero
Situo de Muzeo Omero
Map
Muzeo Omero
Jaraj vizitantoj: 17 207 (2020)
Parto de MIRA vd
Retpaĝo http://www.museoomero.it
vdr

Muzeo Omero kaj Esperanto redakti

La ideo por palpsensa muzeo ekestis kiam Aldo Grassini[2], mem blindulo kaj esperantisto [3] kaj lia edzino post longa migrado tra la mondo penis trovi la ĝojon ĝoji la belecon de artoj tuŝante la artaĵojn, sed ofte seniluziiĝis pro oftaj malpermesoj. Li klarigis ke ili kune devis “batali” ok jarojn (1985-1989 kiam Aldo estis nacia konsiliano de la itala blindula Unio (UIC-Unione Italiana Ciechi) por finfine obteni permeson kaj helpon por malfermi “tuŝmuzeon” kun la celo promocii la integriĝon de la homoj kun vidlimigoj.  La muzeo montras al ili famajn ĉefverkojn, kiujn ĉiuj konas, vidinte ilin multfoje sur fotoj, sed por blinduloj ne estas facile tuŝi ilin : ne eblas por ili viziti ĉiujn muzeojn kaj lokojn tra la mondo. Blinduloj ne havas mesaĝon al la kutima skribaĵo: „Ne tuŝu” kaj ne povas trapenetri per manoj vitrajn barilojn. Laŭ ĝia iniciatino, en la muzeo Omero tiaj problemoj tute ne ekzistas : statuoj staras sur siaj belaj piedestaloj kaj disponeblas ankaŭ moveblaj ŝtuparetoj, kiuj ebligas ĉefe al blindaj vizitantoj supreniri por esplori la plej altajn partojn[1]. Kelkaj informslipoj estas en Esperanto.

Informoj en Esperanto redakti

La muzeo havas ankaŭ paperajn informfoliojn en deko da lingvoj inkluzive de Esperanto. Eblas aranĝi gvidatajn vizitojn en Esperanto.

La kolekto redakti

La riĉa kolekto kiu konsistas el almenaŭ 150 originaldimensiaj kopioj de antikvaj kaj modernaj skulptaĵoj, samkiel modeloj de famaj konstruaĵoj troviĝas sur la dua kaj tria etaĝo de la tutgranda konstruaĵo en kiu situas la muzeo : Lazzaretto di Ancona ankaŭ konata sub la nomo Mole Vanvitelliana[4].

En pluraj salonegoj sur la dua etaĝo de la muzeo troviĝas muldkopioj de famaj skulptaĵoj kiel ekzemple tiu de Νίκη τῆς Σαμοθράκης (Venkantino de Samotrako), Pietà (Pietato de Mikelanĝelo), la Diskoĵetanto, la sens-instiga ekrido de la itala venuso Melosa Venuso de Canova ktp), altvaloraj arkeologiaj trovaĵoj, sed ankaŭ originalaj verkoj de arto de la 20a iarcento kaj de nuntempaj artistoj[5][3]. Tiuj skulptaĵoj, kiujn tie ĉiuj rajtas rigardi, estis ĉefe faritaj por ke ilin tuŝu speciala publiko: blinduloj kaj malbonvidantoj[1].

Sur alia etaĝo tronas grandaj maketoj de kelkaj belegaj konstruaĵoj : Lazzaretto di Ancona (Lazareto de Ankono), la baziliko de Sankta Petro en Romo, la katedraloj de Ankono, de Florenco kaj de Chartres, la Panteono en Romo, la Partenono en Ateno, ktp kun ĉiuj detaloj perfekte faritaj laŭskale.

Detala priskribo de la ekspozicia vojo Arkivigite je 2017-12-31 per la retarkivo Wayback Machine legeblas sur la muzea retejo. La muzeo ankaŭ havas vojaĝantan sekcion kaj ekzistas planoj por ampleksigi la kolekton kun pliaj 150 artaĵoj en noviga, plursensa kaj teknologie avangarda maniero.[4]

La ekspozicio redakti

La kolekto estas alirebla kaj uzebla en taktila maniero helpe de priskriboj en grandaj nigraj brajlo-karakteroj kaj aliaj helpiloj. 

Por akceli alproksimiĝon de blindula mondo kaj danke al ĝia multjara sperto, la muzeo sukcesas organizi multajn edukajn agadojn por lernejoj, gvidatajn vizitojn por familioj kaj grupoj, sed ankaŭ atelierojn pri temoj de taktila edukado kaj nuntempa arto.

Muzea spaco redakti

 
Bildaro de la eventejo kaj ekspoziciejo Lazareto de Ankono (it : Lazzaretto di Ancona) por trovi la enirejon de muzeo Omero.

La muzeo troviĝas en renovigita spaco en la antikva Lazareto de Ancona. Ĝi estas noviga spaco por lerni pri arto tra la mirinda perspektivo de mana tuŝado.

La muzeo disponas pri vendejo, konferencejo kaj riĉa dokumentejo, malfermita por fari esplorojn. Ĝi estas specialigita en la kampoj de speciala pedagogio kaj alireblo de museaj aktivecoj por personoj kun iuj limigoj. La muzeo ankaŭ mem eldonas publikaĵojn pri la temo. Kun ekspozicioj, kulturaj eventoj, konferencoj, konsultoj, projektoj, seminarioj, kunlaboraj kaj kulturaj interŝanĝoj en Italio kaj eksterlande la kultura promociado de la muzeo estas intensa. Ĉiujare venas plurdekmiloj da vizitantoj kies granda plimulto konsistis el vidantoj, kiuj venis tute memstare por ĝui nekonatajn emociojn. Ekzistas ankaŭ similspeca muzeo en Madrido[1].

Praktikaj informoj : redakti

La eniro estas senpaga. Ĉiuj aliaj informoj troveblas ankaŭ en Esperanto sur la oficiala retejo de la muzeo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Aldo Grassini, Muzeo por tuŝi : Arto videbla ankaŭ por blinduloj, Monato, alirita la 9-an majo 2017.
  2. Prezidanto de la muzeo (en filmeto) : Le parole del tatto. Per accedere alla bellezza dell`Arte, RAI Cultura.
  3. 3,0 3,1 Divesaj fotoj de objektoj en la muzeo videblas en la raporto pri la IFEF-kongreso en San Benedetto del Tronto, 17-24ajn de majo 2014.
  4. 4,0 4,1 La nuna ekspozicia vojo Arkivigite je 2017-12-31 per la retarkivo Wayback Machine, Muzeo Omero
  5. Hubert De Meyere, Muzeo "Omero"en Ancona (kun kelkaj fotoj), raporto pri la 66-a kongreso de IFEF, 17-a ĝis la 24-a de majo 2014 en San Benedetto del Tronto, Italio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

Noto: tiu ĉi artikolo estas parte bazita sur traduko de la sama artikolo en la itala vikipedia versio je la 30a decembro 2017.