Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri fama statuo en Vatikano. Por informoj pri aliaj artaĵoj samtipaj, vidu la artikolon Pietato (tipo de artaĵo).

La PietatoPietà estas skulpta grupo el marmoro fare de Mikelanĝelo el 1498 al 1499. Ties dimensioj estas de 174 por 195 cm. Ĝi troviĝas en la Baziliko de Sankta Petro de Vatikanurbo en Romo. Ĝi reprezentas la Dipatrinon kompata de mortinta Jesuo post lia elkrucigo.

Pietà en la Baziliko de Sankta Petro

La Pietato kaj Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Pietaton kiel unu el ĉefaj mirindaĵoj de Romo:

Ambaŭ vojaĝas plue al Roma urbo riĉlaŭra:
-Jen l'alta Koloseo kun marmorŝtono polura,
la Konstantena arko kaj statuego de Febo,
nobela Panteono kaj civitana Forumo.
Tie la Katedralo de Sankta Petro videblas
kun la skulptaĵo fajna de l'Pietato Sidanta
kaj freskoj surplafonaj en la Finjuĝa Kapelo.[1]

Notoj redakti

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.

Eksteraj ligiloj redakti