Pietato (tipo de artaĵo)

Pietato (el la itala Pietà, kun la signifo "pietato" kaj "kompato", laŭ la latina domina nostra de pietate) estas tipo de artaĵo, plejofte skulptaĵo, montranta la Virgulinon kun la korpo de Jesuo ĵus mortinta.

La plej fama pietato, skulptita de Mikelanĝelo en 1499

La plej fama skulptaĵo de tiu ĉi tipo estis farita de Mikelanĝelo en 1499 kaj estas nun en la Baziliko Sankta Petro en Vatikano.

Historio redakti

En la 14-a jarcento naskiĝis en la germanlingvaj landoj de Centra Eŭropo la tradicio fari statuetojn lignajn, gipsajnterakotajn pri la Virgulino kun la korpo de Jesuo mortinta. Oni nomis tiujn artaĵojn Vesperbilder.

En la posta jarcento, la kutimo atingis la najbarajn landojn. Ekzemple, jam en la komenco de tiu jarcento simila skulptaĵo estis farita en Pergola, en la Centra Italio.

Mikelanĝelo skulptis plurajn "Pietatojn" dum sia vivo. La unua estas ankaŭ la plej fama. Li enkondukis en tiun tipon de skulptaĵoj la uzon de marmoro kaj pli da variemo en la pozicio de la korpo de Jesuo.

Baldaŭ ankaŭ pentraĵoj pri la sama temo iĝis oftaj. Pentraĵoj kutime enhavas plurajn homojn, ne nur la Virgulinon kaj Jesuon. Jam en 1490 Pietro Perugino pentris Pietaton kaj en 1495 Compianto sul Cristo Morto (Kunplorado pri la mortinta Kristo). Andrea del Sarto, Ticiano kaj aliaj pentris Pietatojn en la 16-a jarcento. Pluaj Pietatoj estis pentritaj dum la postaj jarcentoj (eĉ de Van Gogh).