Luis de Morales
hispana pentristo
Luis de MORALES (Badajoz, ĉirkaŭ 1510 - Alcántara, ĉirkaŭ 1586) estis hispana pentristo de manierisma stilo. Ĉar li famiĝis ĉefe pro religiaj temoj li ricevis kromnomojn «el Divino» (La Dia) aŭ «El divino Morales» (La Dia Morales). Li disvolvis sian aktivecon en relativa izoleco en Ekstremaduro, kvankam liaj verkoj distribuiĝis tra tuta Iberio.
Luis de Morales | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1509 en Badaĥozo |
Morto | 9-an de majo 1586 (77-jaraĝa) en Badaĥozo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Reĝlando de Kastilio ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo artisto desegnisto ![]() |
Verkoj | Ecce Homo |
En lia pentrarto videblas plilongigo de figuroj kaj la uzado de la tekniko de la leonardeca sfumato, kio pensigas en influoj de eksterlandaj pentroskoloj (Evora, Milano, krom Sevilo). Tamen, pro lia aparta stilo, lia verkaro estas facile identigebla.
Galerio
redakti-
Pasiono de Kristo.
-
La Sankta Familio.
-
San Juan de Ribera.
Bibliografio
redakti- El Parnaso Español pintoresco laureado, Antonio Palomino.
- Luis de Morales y su tiempo. Mérida: Junta de Extremadura, 2000.
- Ruiz Gómez, Leticia, El divino Morales, catálogo de la exposición, Madrid, Museo Nacional del Prado, 2015, (ISBN 978-84-8480-318-8)
Eksteraj ligiloj
redakti- Luis de Morales en datumbazo de Patrimonio Mueble de Andalucía. Instituto Andaluz del Patrimonio Histórico.
- El Divino Morales, en el Prado: pasión y devoción, ABC.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Luis de Morales hispane.