Markio (Italio)

regiono de Italio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Markio (apartigilo)

Markio (itale Marche [marke]) estas regiono de Italio. La itala nomo (Marche) estas plurala, kvazaŭ "markioj", sed PIV logike preferas la singularan formon.

Markio
itale Marche

Flago

Flago
Kodo: MAR
Ŝtato: Italio
Areo: 9,694 km²
Ĉefurbo: Ankono
Loĝantaro: 1 522 608 loĝ. (2019)
Loĝdenso: 157 loĝ./km²
Provincoj: Ancona, Ascoli Piceno, Fermo, Macerata, Pesaro e Urbino
Komunumoj: listo de 239 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 11
Prezidanto: Francesco Acquaroli (en 2023) 
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

Markio laŭ nova PIV estas ankaŭ regiono aŭ provinco, kiu konsistigis limparton de imperio: la markio de Brandenburgio. Male, markizo (origine: markiestro) estas nobelo, ranganta inter duko kaj grafo.

Geografio Redakti

Markio situas en la orienta parto de Italio, inter Apenino kaj Adriatiko, sude de Romanjo kaj norde de Abruzo. Parto de ĝia norda limo estas al San-Marino. Je la apenina flanko situas Toskanio kaj Umbrio. (La teritorio de provinco "Pesaro kaj Urbino" iam estis parto de la umbria regno.)

La sud-okcidentan parton de la regiono konsistigas la nacia parko "Sibilaj Montoj".

Ĝia kvina provinco Fermo estis kreita nur en 2004 kaj plene ekfunkcios nur en 2009.

Ĉefaj urboj Redakti

Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.

1 Ankono Provinco de Ankono 101 500 loĝ.
2 Pesaro Provinco Pesaro e Urbino 92 200 loĝ.
3 Fano Provinco Pesaro e Urbino 62 700 loĝ.
4 Ascoli Piceno Provinco Ascoli Piceno 51 500 loĝ.


Eksteraj ligiloj Redakti