Okamoto Joŝicugu

japana esperantisto

OKAMOTO Joŝicugu (alia transskribo Okamoto Yoshitsugu; naskiĝis la 3-an de marto 1900 en distrikto Ayama-gun, gubernio Mie, mortis la 13-an de marto 1956), estis japana instruisto en kolegio, ĉefsekretario de Japana Esperanto-Instituto de 1933, kaj Esperantologo kaj Esperanto-vortaristo.

Okamoto Joŝicugu
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1900 (1900-03-03)
Morto 13-an de marto 1956 (1956-03-13) (56-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Esperanta agado redakti

Okamoto esperantistiĝis en 1919, estante studento de tria nacia kolegio en Kioto. De 1926 ĝis 1929 kaj de 1933 ĝis minimume 1934 li estis redaktoro de La Revuo Orienta. En 1930 li kun Kawasaki Naokazu eldonis la gazeton ’Esperantologio’ (en la japana). Li verkis detalan ’Fonetika Studo de Esperanto’ (en la japana) en 1925. Li tradukis el ”Koĵiki“ japanajn mitojn, plej malnova historio de Japanujo, kompilita en la VIII-a jarcentoj, aperintaj en La Revuo Orienta, aŭgusto, septembro 1925, kaj aprilo, septembro 1926.

Li estis membro de la Lingva Komitato de 1933. Lia edzino Aiko Okamoto helpegis lin en Esperanto-verkado.

Vortara kaj terminara agado redakti

Lia Nova Vortaro Esperanto-Japana de 1926 fariĝis tre populara kaj jam en 1934 eliris laŭ Enciklopedio de Esperanto "pli ol 42 eldonoj" (!?). Lia alidirekta Nova Vortaro Japana-Esperanto aperis en 1934 (2-a eldono 1935) kun ĉ. 70 000 kapvortoj. La 2-a eldono inkluzivas suplementon de ĉ. 6 500 personaj kaj geografiaj nomoj, kio tiuepoke estis neordinara kaj ekzemple ne jam ekzistis en Plena Vortaro (PV, 1930, 1933). Ĝi fariĝis bazo por la propraj nomoj en Dictionnaire pratique redaktita de Edmond Dazun, de 1959.

Okamoto ankaŭ estis ano de ”Hermesa Rondeto” (farmaciista Esperanto-grupo) kaj kunlaboris por ”Seslingva Vortareto de Medikamentoj laŭ Japana Farmakopeo“, terminaro Esperanta-latina-japana-germana-angla-franca, kiu aperis en Tokio ĉe la eldonejo Nankodo en 1930 (174 p.).

Nova vortaro Esperanto-japana redakti

Laŭ la enkonduko de Kawasaki Naokazu al la eldono de 1963, Okamoto prenis la bazan vortotrezoron el la vortaroj de Grosjean-Maupin (franca), Millidge (angla) kaj Bennemann (germana). En 1933 li suplementis ĝin, ĉerpante el Plena Vortaro, Parnasa Gvidlibro kaj la reviziita Edinburga poŝvortaro.

Daŭran pligrandigon de la vortaro la frua morto en aĝo de nur 56 jaroj malhelpis. Ĝin transprenis Nukina Yoshitaka, Miyamoto Masao kaj Kawasaki Naokazu, kiuj aldonis ĉiujn radikojn el la ”Grand Dictionnaire Espéranto-Français” de Waringhien (1957).

Jen la eldona historio de la vortaro:

  • 1926: Nova vortaro Esperanto-japana – Syinsen esu wa jiten. Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 1926, 252 p. 13x9 cm.
  • 1930: Posta eld. 1930, 7, [1], 228, 25, 9 p. 12x8 cm
  • 1933: Suplemento
  • 1935: Reviziita kaj plilarĝita eldono: Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 1935
  • 1946: Posta eld.: Akcia Komitato por Fervojaj Lernolibroj, 1946, 8, 228, 34, 4, 30 p. 13x9 cm
  • 1950: Posta eld. Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 1950
  • 1963: Rev. kaj plilarĝita eld.: reviziis Nukina Yoshitaka; Miyamoto Masao; Kawasaki Naokazu. Nihon Esuperanto Gakkai, 1963, 14, 380, [1] p. 15x10 cm
  • 1989: 16a eld. 1989, 399 p. 16 cm

Nova Vortaro Japana-Esperanta redakti

  • 1934: Nova Vortaro Japana-Esperanta - Syinsen wa esu jiten. Tokio: Japana Esperanto-Instituto, [1934], xxii, 802, [4] p. 27x19 cm
  • 1935: 2a eld. 1935 [1], XXII, 802, [4] p. 16x8 cm

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti