Edward Alfred Millidge

Edward Alfred MILLIDGE [miliĝ] (naskita la 13-an de julio 1865 en Kingston on Thames; mortinta la 22-an de marto 1941[1]) estis angla komercisto, esperantisto kaj vortaristo, membro de la Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto (eksiĝis en julio 1932).

Edward Alfred Millidge
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1865 (1865-07-13)
Morto 22-an de marto 1941 (1941-03-22) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Esperantisto kaj redaktoro redakti

Esperantisto de novembro 1903, Milligde ĉeestis de 1905 ĝis 1911 la Universalajn Kongresojn en Bulonjo ĉe Maro, Ĝenevo, Kembriĝo, Dresdeno, Barcelono kaj Antverpeno. Li redaktis kun kaj sen W. W. Mann kaj A. E. Wackrill la periodaĵon "The British Esperantist" de Brita Esperanto-Asocio kaj verkis multajn artikolojn. Kune kun Herbert F. Höveler (pseŭdonimo Ĉefeĉ) li verkis la unuan "Esperanto-ŝlosilon" celantan vastan informadon, kiu aperis en 1905.

Vortaristo redakti

Millidge kompilis klasikan Esperanto-Anglan Vortaron (The Esperanto-English Dictionary) kiel parulo al la Angla-Esperanta de Joseph Rhodes (1908). Ĝia unua eldono aperis en 1912 kaj estis represita dum jardekoj: 4a reviziita kaj plilarĝigita eldono en 1922, 5a reviziita kaj plilarĝigita 1924, senŝanĝa represo en 1931, 1942 (kun aldono de la tiamaj Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro), 1947 kaj lastan fojon en 1956. En 1957 aperis suplemento al la vortaro verkita de Donald Broadribb, jam en 1924 "Indekso de la anglaj vortoj en la vortaro de Edward A. Millidge", verkita de George E. Gordon.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

  1. Niaj mortintoj, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 5.