Herbert F. Höveler

germana esperantisto
(Alidirektita el Ĉefeĉ)

Herbert F. HÖVELER (pseŭdonimo: E. Ĉefeĉ, laŭ la angla prononco de la literoj H. F. H., naskiĝis la 3-an de februaro 1859 en Papenburg (Reĝlando Hanovro, Germanio), mortis la 1-an de septembro 1918) estis germana industria ĥemiisto kaj metalurgo, membro de la Lingva Komitato ekde 1908 kaj de la Akademio de Esperanto ekde 1912.

Herbert F. Höveler
Persona informo
Aliaj nomoj Ĉefeĉ
Naskiĝo 3-an de februaro 1859 (1859-02-03)
en Papenburg,  Reĝlando Hanovro
Morto 1-an de septembro 1918 (1918-09-01) (59-jaraĝa)
Mortokialo Pulma gangreno Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1904–)
metalurgo
kemiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Höveler esperantistiĝis en 1904. Li elpensis la propagandajn "ŝlosilojn", miniaturformatajn informilojn pri Esperanto kun konciza gramatiko kaj vortaretoj. La unua (en angla lingvo) aperis en 1905, verkita kunlabore kun Edward Alfred Millidge. Jam en 1912 ili aperis en 18 lingvoj; ankaŭ diverslingvaj "Tutoj" (ŝlosilo en pli granda formo): preskaŭ ĉio je propra elspezo. Höveler fondis je propra financa respondeco Internacian Propagandejon Esperantistan por daŭrigi tiun laboron. Li iniciatis la sistemon de transpagiloj por internaciaj monpagoj kaj la Ĉekbankon Esperantistan. Li fondis grupojn en Londono, Funchal (Madejro), Sicilio (Italio) kaj en Palestino. Höveler malavare subtenis la movadon tutmonde. Li estis vicprezidanto de Brita Esperanto-Asocio (BEA).

Verkoj kaj eldonaĵoj

redakti
  • Kio povas okazi, se oni donacas surprize.
  • Tutmonda Anekdotaro, kaj aliajn tradukaĵojn el la germana literaturo.
  • La Elparolado de Esperanto k.a.

Inter la jaroj 1906 kaj 1913 Hoveler eldonis kelkajn lingvistikajn studojn:

  • "Pri la elparolado de la vokaloj” (1907),
  • "La signifo kaj la uzo de prepozicioj" (1910),
  • Pluaj argumentoj por pruvi ke la teorio : « La radikoj en Esperanto havas gramatikan karakteron » kontraŭstaras la intencojn de la Fundamento. (1911)
  • "La Elementoj kaj la Vortfarado en Esperanto” (1911 - 1913), en 3 volumoj.

Li aktive kunlaboris en la revuoj Tra La Mondo kaj Esperanta Evoluo kaj dum tri jaroj eldonis la bultenon La Propagandisto (1910 - 1912). [1]

Recenzoj

redakti

Pri La Elementoj kaj la Vortfarado en Esperanto.

 
 Dum la lasta tempo niaj plej kleraj samideanoj detale pristudis la plagiaton Idon kaj provis ĝian malsuperecon rilate al Esperanto. Tion faris Kolowrat en la broŝuro : Faut-il reformer l'Esperanto? kaj Antido en la Construction logique des mots en Esperanto. Laŭ tiu senco ankaŭ laboris Frato Izidoro, verkante la artikolon Io por gramatiko, aperintan en la du lastaj numeroj de BE.

Jen nun Ĉefeĉ, la konata « ŝlosilisto », kiu siavice eniras « la koron de la demando ». Li konstatas,ke ĉion,kion Ido posedas kiel meriton, ĝi ne ŝuldas al la plibonigo (?), sed al tio, kio restas ankoraŭ en ĝi de la genia kreaĵo de Zamenhof; persone li konsideras Esperanton ne nur kiel praktike taŭga,sed ankaŭ teorie perfekta. Por li, nek fideleco, nek unueco estas motivo por daŭrigi « la fosadon de la sulko ». Cetere li opinias, ke se plibonigoj estas eblaj, certe ilia kampo ne estas trovata tie, kie ĝin serĉas la aŭtoroj de Ido. La metodo uzata de Ĉefeĉ estas la jena. Li intersekve analizas la plenan strukturon de Esperanto : ĝiajn elementojn, ĝian vortfaradon, gramatikon kaj sintakson kaj li racie pravigas la tutan Zamenhofan sistemon. En notoj, presitaj malsupre de la paĝoj, li faras komparon kun la rilatantaj Idaĵoj, kies evidentan mankon de logikeco li pruvas.

La libro de Ĉefeĉ bezonas esti tralegata, retralegata kaj mature pripensata. Pro manko de loko, kaj precipe pro manko de tempo mi tre bedaŭras, ke ne estas eble al mi plidetale konigi la viglan pledadon, pri kiu mi nur sukcesis doni nesufiĉan ideon. La esperantistoj trovos en la libro de Ĉefeĉ nerefuteblajn argumentojn por silentigi tiujn, kiuj volas krei ion, kio ekzistas, aŭ plibonigi ion, kio estas bona. 
— Belga Esperantisto n031 (maj 1911)

Pri Pluaj argumentoj.

 
 — Tre interesa broŝureto enhavanta en dek paĝoj bone pripensitajn argumentojn por pruvi la tezon de la verkisto. 
— Belga Esperantisto n040 (feb 1912)
 
 Ke Esperanto fortike vivas, tion oni ne pli povas nei, ol ke vivas la homo. Ke ambaŭ tute facile kaj nature funkcias, estas ja evidente por ĉiu rigardanto. Kaj por tute oportune funkcii kiel homo, oni ne bezonas scii, ĝuste kiel kaj kial oni tiel ĝoje kaj vivoplene funkcias. Same, estas multe da homoj, kiuj, absolute nekapablaj klere argumenti al vi pri la esenca karaktero de la Esperantaj radikoj, tamen sukcesas per ili tre bele esprimi siajn pensojn. Sed komencu per subtila analizado klarigi al ili, kiel la “logiko” postulas, ke ili formu siajn vortojn kaj frazojn, kaj jen la vivo jam forflugas! Via gaja babilinto ekbalbutas en konfuzo, silentiĝas lia ĝoja kanto... Tiun liberecon de konstruo, kiun D-ro Zamenhof en la Fundamento genie lasis al ĉiu pri la vortigo de la radikoj, — libereco, de kiu dependas ĝia mirinda facileco por ĉiuj nacioj — tion kelkaj intelektuloj apriorie volis forpreni. Laŭ siaj premisoj ili ja faris logikan sistemon, sed tion farante ili senvivigis la eksperimentatan korpon. La belan kaj liberan kanton, kiun ili tiel malestimis kaj forlasis, tiun la “fideluloj,” “obstinaĉe” preferinte pensi kaj vort- konstrui kaj paroli senĝene kaj nature laŭ sia propra maniero, sukcesis daŭrigi kaj pli kaj pli dissonigi tra la mondo. Ne al tiu fidela popolo parolas S-ro Ĉefeĉ. Ĝi daŭrigos paroladi Esperanton bele kaj ĝuste tute sen bezono de subtila rezonado, per la simpla homa prudento kaj natura funkciado de sia cerbo. Ne, li parolas al tiuj kelketaj tro kleraj lingvistikuloj, kiuj pli ŝatas la abstraktan teorion, ol la konkretan praktikon. Kontraŭ tiaj homoj celas la libro — kaj al ili ni ĝin tutaprobe rekomendas !—kiel simplan averton, ke oni ne estu delogata per iaj belŝajnaj argumentoj al sistemoj, kiuj, volante ekkapti la ombraĵon de la “logikeco,” forlasas la substancon de la vivo mem. 
— Z. La Brita Esperantisto - Numero 090, Junio (1912)

Referencoj

redakti
  1. 1997: LeV [ps.]. «Ŝlosiloj al la ponto inter popoloj» Arkivigite je 2020-09-22 per la retarkivo Wayback Machine. En: Monato, 18-a jaro 1997, n-ro 10 (okt.), p. 18.

Literaturo

redakti
  • 1997: LeV. Ŝlosiloj al la ponto inter popoloj. En: Monato 18a jaro 1997, n-ro 10 (okt.), p. 18
  • 1917: Nekrologiaj [tiel] notoj. En: Oficiala Gazeto Esperantista 7a jaro 1917, n-ro 7/8 (73-74), p. 135

Eksteraj ligiloj

redakti