Frato Izidoro Clé ankaŭ literumita Isidoro Clé, franclingve Isidore Clé, el la Kongregacio de la Fratoj de la Karitato, instruisto ĉe la Reĝa Blindul-Instituto de Woluwe-Bruselo, direktoro de eklezia instituto en Bruselo, estis esperantisto en komenco de 20-a jarcento. Li propagandis kaj instruis Esperanton ĉefe al la blinduloj. Lian proponon, enkonduki Esperanton en la blindulejojn, la Napola Blindulara Kongreso (1909) aplaŭde aprobis je la ĝojo de Papo Pio la 10-a. La 4-an de aprilo 1909 la papo diris al li: "Esperanto havas antaŭ si grandan estontecon".

Li ofte kontribuis al revuo Belga Esperantisto.

Verkoj redakti

  • Ekzercaro de Zamenhof, presita per literoj Braille. Eld. « Koninklijk Blindenen Doofstommengesticht », Woluwe-Brussel , 1904. 64 pĝ , 16 x 24 cm
  • Gramatiko Esperanta, presita por literoj Braille. ld. « Koninklijk Blindenen Doofstommengesticht », Woluwe-Brussel , 1904.
  • Legolibro (ĉerpita el « La Belga Sonorilo » ) , presita per literoj Braille. 1904. Eld. « Koninklijk Blindenen Doofstommengesticht », Woluwe-Brussel , 1904, 48 paĝoj, 16x24.
  • Preĝolibro por blinduloj, presita per literoj Braille". Eld. « Koninklijk Blindenen Doofstommengesticht », Woluwe-Brussel, 1905. 80 pĝ, 16 X 24 cm .
  • Heroa fideleco, unuakta komedieto, presita per literoj Braille. . Eld. « Koninklijk Blindenen Doofstommengesticht », Woluwe-Brussel. 1910, 16 paĝoj, 16x24 cm.
  • Alekso, duakta dramo, presita per literoj Braille. 1910. Eld. « Koninklijk Blindenen Doofstommengesticht », Woluwe-Brussel. 48 paĝoj, 16x24 cm.
  • Lingvaj lecionoj por instrui la infanojn (flandre, france kaj Esperante), presita per literoj Braille. Eld. « Koninklijk Blindenen Doofstommengesticht », Woluwe-Brussel, 1912.
  • Trilingvaj katekismaj legaĵoj (flandre, france kaj Esperante), presita per literoj Braille. Eld. « Koninklijk Blindenen Doofstommengesticht », Woluwe-Brussel, 1912.
  • Kantaro kun francaj, flandraj,anglaj kaj Esperantaj kantoj, presita per literoj Braille. 1912. 56 paĝoj;
  • Kantikareto por blinduloj, presita per literoj Braille.