EdE-E - Esperanto-gazeto

Esperanta Evoluo. Redaktita kaj eldonita de H. Sentis en Grenoble. Januare 1911- komenco de la unua mondmilito, ĝi estis organo de grupo de progresemaj Esperantistoj. Ĝi tute lojale kaj sen akreco pritraktis la evoluon de Esperanto laŭ latina vidpunkto. Laŭ BIL aperis 48 kajeroj kun 358 p. 27x22. Post la milito Sentis daŭrigis EE per okazaj kritikoj de artikoloj kaj esprimoj en Esperantaj gazetoj kaj libroj. P. TARNOW.