Ataŝeo estas francdevena vorto, signifante diplomaton, ĵus enirinta la karieron kaj donita kiel asistanto al ambasadoro.

Ataŝeo povas signifi eĉ nediplomaton, aldonitan al la personaro de la ambasado por aparta servofako: armea, komerca ataŝeo, kulturataŝeo.

Ataŝeo povas signifi ĉe la ministra kabineto aŭ stabo de granda administracio ekster-hierarĥian personon, komisiita pri aparta funkcio: kulturataŝeo, gazetara ataŝeo.