La ponto super Drino

La Ponto super Drino estas historia romano de la jugoslava verkisto Ivo Andrić. Ĝi rondiras ĉirkaŭ la Ponto Mehmed Paŝa Sokoloviĉ en Višegrad, kiu etendas super la Drina Rivero kaj staras kiel silenta atestanto al historio ekde ties konstruo fare de la Otomanoj en la mezo de la 16-a jarcento ĝis ties parta detruo dum la Unua Mondmilito. La rakonto daŭras pri kvar jarcentoj kaj kovras la Otomana kaj Aŭstrio-hungara okupoj de la regiono, kun aparta emfazo pri la vivoj, destinoj kaj rilatoj de la lokaj loĝantoj, precipe Serboj kaj bosniaj islamanoj.

Na Drini ćuprija
Mehmed Pasa Sokolovic Bridge Visegrad 1900.JPG
Aŭtoroj
Aŭtoro Ivo Andrić
Lingvoj
Lingvo serbokroata lingvo
Eldonado
Eldondato 1945
Loko Beogrado
Eldonejo Prosveta
Ĝenro romano
Information icon.svg
vdr

Ĝi eldoniĝis pere de UEA en la renoma Serio Oriento-Okcidento en 2018.

Intriga resumo[1]Redakti

 
Mehmed-paša Sokolović

La romano ― samkiel la dua plej grava romano de Andrić, kiu la vorton kroniko havas jam ĉe la titolo (La kroniko de Travnik) ― estas verkita en la formo de kroniko pri la historio de la urbo Višegrad, lokita ĉelime inter Bosnio kaj Serbio. La vera temo de la romano komenciĝas per konstruado de la ponto, kiu tiam fariĝis la plej grava konstruaĵo en la tuta regiono, ebligante gravan trafikon kaj ege influante la vivon de homoj en Višegrad kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Iuj el la plej interesaj partoj de la romano estas, tute nature, ligitaj kun la konstruado de la ponto.

La ponto estis konstruita laŭ ideo, volo kaj per la financoj de escepte potenca grandveziro, Mehmed-paŝao Sokolović, kiun kun la viŝegrada regiono ligis deveno. Sed, kvankam lia fondaĵo devis esti utila por homoj, kaj ne nur por la monumento pri li, kiel estas faraonaj piramidoj, la konstruadon trafis problemoj. "Ili sciis, ke la konstruadon malhelpis niksino, kiel de ĉiam kaj ĉie iu malhelpis konstruadojn, kaj nokte detruadis tion, kio tage estis masonita.“ Tie komenciĝas la unua legendo ligita al la ponto. Laŭ ĝi „“io“ el la akvo ekparolis kaj konsilis al Rade Neimar, ke li trovu du etajn infanojn, ĝemelojn, fraton kaj fratinon, Stojon kaj Ostojon laŭnome, kaj ke li enmasonu ilin en la mezajn kolonojn de la ponto.(…) La infanojn oni enmasonis, ĉar alie ne povis esti, sed Neimar, onidire, indulgis ŝin kaj lasis en la kolonoj aperturojn, tra kiuj la malfeliĉa povis mamnutri siajn oferitajn infanojn. (...) Kiel memoraĵo pri tio jam jarcentojn el la muregoj elfluadas patrinlakto.“ Andrić rakontis ankaŭ pri la situo de la ponto, pri ĝia aspekto (La ponto estas ducent kvindek paŝojn longa kaj ĉirkaŭ dek paŝojn larĝa, escepte en la mezo, kie ĝi plilarĝiĝas per du egalaj terasoj, ĉiuflanke de la pontpavimo po unu, kaj atingas duoblan larĝecon. Ĝi estas la parto de la ponto nomata pordego …) kaj pri la influo de la ponto al la cerbumado kaj pripensado de Viŝegradanoj. Sed kiam Andrić revenas al vera rakontado, la legantojn atendas unu el la plej kruelaj kaj la plej impresaj paĝoj de la monda literaturo. Ne nur niksino malkonstruadis la ponton, sed tion faradis grupo da serbaj devig-laboristoj. Ilian gvidanton, Radisav-on, ili kaptis kaj palisumis.

Priskribante kvazaŭ senemocie, tute objektive la okazaĵon, kiu al la leganto hirtigas la hararon, Andrić registras la reagojn de la spektantoj: "al ĉiuj tremis la gamboj, paliĝis la vizaĝoj kaj malvarmiĝis la fingroj sur la manoj. (…) Timo frostigis al ili la ventrojn, kaj la gamboj sub ili agaciĝis, sed ili povis nek moviĝi, nek forpreni rigardon de tiu spektaklo." Sed tiu hororaĵo finiĝas bumerange: gvidanto de la sejmenoj (ni dirus: policistoj), rememoris la minacon de Abid-agao, gvidanto de la konstruentrepreno, ke li vivantan lin palisumos, se li ne sukcesos kapti la kulpulon – kaj li freneziĝis.

"Nepriskribebla timego ekregis la civitanojn kaj laboristojn“ kaj la ponto kaj karavan-serajlo (tranoktejo por vojaĝantoj) estis finkonstruitaj kaj ekis sian vivon. Sed Mehmed-paŝao ne vivis longe sen doloro (la doloro, kiun el sia infanaĝo li kunportis el Bosnio) – iu derviŝo atencis lin. Andrić rakontas pri homoj kaj eventoj ligitaj kun la ponto, pri la okazaĵoj sur la ponto kaj ĉirkaŭ ĝi, tra jarcentoj kiam Bosnion regis turkoj, pri la grandaj ŝanĝoj kiam venis aŭstroj, kaj la rakontado finiĝas en 1914, komence de la unua mondmilito. La plej grandaj okazaĵoj dum jarcentoj estis granda inundo kaj serba ribelo komence de la 19-a jarcento, sed por la rakontanto, same kiel por la civitanaro, estis tre interesaj la esceptaj personoj, kiel Salko Ćorkan, Lotika, aŭ la belega kaj orgojla Fata, filino de Abid-agao, pri kiu oni faris kanton: "Saĝa estas, bela estas, / De Avdaga' bela Fata", kiu, ne akceptinte edziniĝi kontraŭvole, trapasante kun la edziĝfestantoj la ponton, ĵetis sin en la riveron Drina.

Analizo[2]Redakti

 
La parte detruita Mehmed Paša Sokolović Ponto, 1915

La priskribo de la historio estas la kampo, kiun ĝuste la politiko plej multe influas. Preskaŭ ĉiam la kialo por verkado kaj legado de historiaj romanoj ne estas nur intereso pri la pasintaj aferoj, sed ilia influo kaj simileco aŭ malsimileco kun la nuntempo. Kvankam verŝajne la plej granda parto de la homoj esperas, ke la historion oni povas egaligi kun la progreso, ekzistas ankaŭ la dua forta ideo pri la historio, laŭ kiu la homaro ĉiam ripetas misfarojn, kaj la historio ripetiĝas laŭ la samaj metodoj. Tiel Andrić rakontas pri du imperioj – la turka kaj la aŭstra, kaj pri etna aparteno – kiu estas la plej evidenta problemo de Bosnio. Bosnio ne estas plurkultura (kvankam ĝi ankaŭ tio povus esti en la senco de “la riĉeco en diverseco”). Ĝi estas pluretna – kaj tio estas ĝia nesolvebla problemo. Nome, kie ajn diversaj etnoj vivas kune, kun tempopaso evoluas iliaj envioj kaj malamoj, toleremoj kaj maltoleremoj. Plurkultureco bonas, sed pluretneco en la malbona mondo malbonas – ĉar kiam ŝanĝiĝas potencoj, tiam ofte la plej malbonaj senvalorigas kunvivadon, malbruajn amikecojn, malsamajn vivkutimojn de aliuloj, vivkutimojn antaŭe influintaj al ilia najbara vivo. Tamen, homoj estas vere tre similaj. Ili vivas, kuiras kaj parolas simile, kaj ofte oni ne scias kiuj ili estas genetike. Tio aparte videblas en Bosnio, same kiel en ĉiuj lokoj, kie okazadis grandaj kaj oftaj historiaj ŝanĝoj kaj migradoj. Oni forgesas kristanigojn kaj turkigojn, ĉar la familia nomo Turković apartenas al kroatoj, kaj Ivo Andrić fariĝis serba verkisto. Kaj la homoj, pro la iluzio de etna aparteno, interbatalas, malamas kaj murdas unuj la aliajn. Kelkajn jarcentojn poste, aŭ en pli rapida nuntempo post 30 aŭ 50 jaroj, iu denove kontraŭ siaj najbaroj semas la samajn malamojn, pro kiuj eĉ geedzoj divorcas, ĉar al ili subite pli gravas ilia etna identeco, ol la intimeco de edzo, edzino, patro… La sortoj estas terure manipulitaj per malsamaj identecoj, kaj la radikoj de tia nuntempo klare videblas en la romano de Andrić.

Ivo Andrić, rakontante en siaj historiaj romanoj pri homaj destinoj dum tempoj kruelaj, sangavidaj aŭ normalaj, kiaj ja tempoj jam estas, en la centron de sia intereso metas homajn sortojn, mezuritajn el du flankoj, el la flanko de la eterneco (aŭ nur de la tempofluo) kaj el la flanko de homaj deziroj, amoj kaj aspiroj. Tute konscia pri tio, la kvinan ĉapitron de la romano Andrić komencas jene: "Pasis la unua jarcento, tempo longa kaj mortiga por la homoj kaj multaj iliaj verkoj, sed nerimarkebla por grandaj konstruaĵoj…“. Tial en la granda historia romano, kiu estas organizita kiel kroniko ĉirkaŭ la tempofluo, kontraŭe al la ĉefa aranĝo, ligita al herooj kaj iliaj vivoj, oni havas tute alispecan rakontadon, ne Balzake priskribadon, sed ion, kion oni vidas kiel „brilon de novelistiko". Oni povas paroli pri novelisme faritaj portretoj, ĉar temas pli pri portretoj, ol pri kompletaj sortorakontoj. Temas pri portretoj sur kiuj videblas sulkoj, feliĉaj ridetoj aŭ ombroj de pensoj kaj zorgoj, gravaj por iu difinita vivmomento, kaj teksitaj de io, okazinta antaŭe kaj okazanta nun. Ili estas portretoj-skizoj, faritaj per karbo aŭ akvarelo, anstataŭ per oleaj farboj sur tolo; la portretoj bazitaj sur kaptitaj momentoj de vero, kiel fotoj sen anonco kaj preparo, kiam nekonsciaj pri fotiĝo, ni prezentiĝas kaj senvualigas nin per iu tipa gesto. Sen troa priskribado, dirante nur esencajn, kirurgie precize sekciitajn ecojn, pensojn kaj sentojn de siaj rolantoj, li sukcesas subite vivigi ilin antaŭ ni kun ĉiuj en la realeco kaŝitaj sekretoj, malkovritaj al nia kompreno, al niaj malamo, amo kaj kompato.

Rigardante ilin, ni fartas superece kaj malforte; superece ĉar preskaŭ ĉiujn la vivo kaj la sorto venkobatis, sed ankaŭ malforte – similaj al ili en la navigado laŭ la vivomaro, ĉiam pli forta ol estas niaj ŝipoj. Sed super ĉiuj tiuj hom-rakontoj staras la ponto kiel simbolo, ke iuj niaj verkoj tamen povas postvivi niajn mallongajn vivojn. Rigardante tiun kontraston kaj kunvivadon de homoj kaj la ponto tra multaj jarcentoj, Andrić el ĝi kaj interplektitaj rakontoj eltiras kaj heredas la saĝon, tra kiu li vidas kaj mezuras homajn dezirojn kaj penojn por supervivi la kadrojn de siaj destinoj kaj provojn por vivi konforme al siaj idealoj kaj sonĝoj, por resti memorataj, anstataŭ forgesitaj, kiel plej ofte okazas. Tiel la ponto fariĝis monumento kaj memoraĵo pri la grandveziro Mehmed-paŝao Sokolović, kaj Andrić konstruis unu novan monumenton al la veziro kaj eĉ pli al la ponto kaj al ĉiuj kun ĝi ligitaj aferoj, pli daŭran ol kupro. La foto de Andrić antaŭ la ponto, videbla sur la kovrilpaĝo, tiusence ligis kun ĝi mem ĉiujn konstruistojn, la heroojn de la viŝegradaj rakontoj, kiujn priskribis kaj al kiuj donis novan (literaturan) vivon la granda rakontisto Andrić, ĉar la legendo pri la ponto en lia "prezento" superis la lokon kaj la epokon, sen kio ne ekzistus ankaŭ la rakonto pri Andrić. Li finis la rakonton, al kiu li restos por ĉiam ligita, kvazaŭ ĝi lin (jes, certe) kreis! Kaj ni, legantoj, povas ĝui lian rakontadon kaj la saĝecon, kiun la romano al ni prezentas – la saĝecon, kiu ne feliĉigas kaj ne estas optimisma, sed donas al ni la eblon vidi ĉiujn homajn farojn en iu alia dimensio, indulgi la aliajn kaj nin mem – ĉar mezuritaj fare de la jarcentoj kaj eterneco, niaj sukcesoj kaj malsukcesoj estas preskaŭ malgravaj! Sed niajn bonajn farojn kaj bonajn verkojn iu eble memoros kaj rerakontos en la estonto!

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Revuo Kontakto numero 302 (2021:2) "La granda rakontisto Ivo Andrić: Pri la enhavo de la romano" fare de Zdravko SELEŠ paĝo 19
  2. Revuo Kontakto numero 302 (2021:2) "La granda rakontisto Ivo Andrić: La granda rakontisto" fare de Zdravko SELEŠ paĝo 20