Karavanejo

murita gastejo borde de karavanaj vojoj
(Alidirektita el Karavanserajo)

Karavanejo[1] (perse: كاروانسرا kārwānsarā; turke: kervansarai) estis (etimologie de persa origino : 'kārvān' (karavano = 'grupo de vojaĝantoj' kaj 'sara' = murita konstruaĵo kun interna korto) vojflanka gastejo kie vojaĝantoj povis ripozi post la longa taga vojaĝo. Karavanejoj apogis la fluon de komerco, informoj, kaj homoj kutime vojaĝantaj grupe, en karavanoj, tra la reto de komercvojoj kovrante Azion, Nordafrikon, kaj Sudorientan Eŭropon.

Karavanejo en Ŝeki, Azerbajĝano

Tipa karavanejo estis konstruaĵo kun kvadrata aŭ rektangula murigita ekstero, kun ununura portalo sufiĉe kovrita por permesi grandajn aŭ peze-ŝarĝitajn bestojn kiel ekzemple kameloj. La korto preskaŭ estis ĉiam subĉiela, kaj la internaj muroj estis ekipitaj kun kelkaj budoj aŭ ĉambroj por gastigi komercistojn kaj iliajn servistojn, bestojn, kaj varon.

Karavanejoj disponigis akvon por homa kaj besta konsumo, lavado, kaj ritaj lavadoj. Foje ili eĉ havis kompleksajn banĉambrojn. Ili ankaŭ konservis furaĝon por bestoj kaj havis butikojn por vojaĝantoj kie ili povis akiri novajn provizojn. Krome, povis ekzisti butikoj kie komercistoj povis vendi kelkajn varojn.

Ekzemploj redakti

Notoj redakti

  1. artikolo "karavanejo" en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 2020, atentu ke meminventita vorto "karavanserajo" ne ekzistas en Esperanto