Malfermi la ĉefan menuon
Figurgrupo de Schaumann sur tombejo munkena

Ruth SCHAUMANN (naskiĝinta en la 24-a de aŭgusto 1899 en Hamburgo, mortinta en la 13-a de marto 1975 en Munkeno) estis germana verkistino kaj artistino. Ŝi apartenis al la movado de Renouveau catholique.

VivoRedakti

Schaumann pasigis la junajn jarojn en Haguenau, ĉe la geavoj en Uelzen kaj - separite de la familio - en Hamburgo kaj Lahr. En 1905 ŝi perdis, pro skarlatino la aŭdsenson. En 1917 ŝi transloĝiĝis kun sia edukistino Munkenon, kie ŝi studis en 1918 ĉe la Ŝtata Artmetilernejo kaj iĝis majstra disĉiplino de Josef Wackerle. Nombriĝis inter la munkenaj spronistoj la pastoroj kaj verkistoj Alois Wurm kaj Peter Dörfler kiel la germanistikisto Fritz Strich.

Schaumann komencis verki jam kiel infano kaj publikigis en 1920 la religian-pasian poemkolekton Die Kathedrale en la ekspresionisma serio "Der jüngste Tag" (represite ĉe: O. Schürer, Versöhnung, 1981). Eseo de Friedrich Fuchs en la gazeto "Hochland" igis ŝin konata (1923). Krom plusaj poemvolumojn ŝi publikigis ludojn scenejajn (ekde 1924), rakontojn (ekde 1929), romanojn (ekde 1933) kiel ankaŭ fabelojn, legendojn kaj poradoleksantajn librojn. En 1931 ŝi honoritis per la Poeta premio de la urbo Munkeno estante la unua virino al kiu oni aljuĝis ĝin. Post la demisiigo (1935) kaj la morto (1948) de sia edzo, ŝi perlaboris la vivon de la tuta familio sole, per verkado kaj artaĵfarado.

GravecoRedakti

En la plastikaj kaj grafikaj verkoj Schaumann konsideritis kiel renovigistino de kristana arto. Ekser figurojn (Verkündigung, 1921, City Art Mus., St. Louis, USA; Pietà, 1929, Krypta d. Frauenfriedenskirche, Frankfurt/M.), reliefojn el bronzo/ligno kaj dizajnon de la berlina porcelanaĵmanufakturo ŝi faris desegnojn, lignogravuraĵojn, papertondadojn, portretojn, mozaikojn kaj vitralojn (Kirko Sankta Spirito en Landstuhl, 1955). Ne forgesendas ke ŝi ankaŭ ilustris proprajn kaj fremdajn librojn. La amasego da (dum la 1950-aj/1960-aj jaroj jam eksmodaj) grafikaĵoj kaj poemoj tamen baris la vidon al la kreiva energio kaj sensiveco de ŝiaj bildofarado.

Ekde la fino de la 1920-aj jaroj ŝi estis eminenta kaj populara verkistino, ankaŭ ĉe nekristanoj, eĉ dum la tempo de Nazia Germanio. Enhave ŝi krom religiaĵoj ĉerpis el historiaj, ekzotikaj, idiliaj kaj pridestinaj motivoj. Simpleco kaj sincereco lingva koncentriĝis en muzikozeco de la lirikaro. Prozverkare troviĝas kaj plisimpliga stilizado kaj poetike tute propra laŭvorteco kaj ludadoj kun ŝanĝiĝantaj rilatoj. La centraj daŭrantaj motivoj de la verkaro,nome infaneco kaj patrineco, tipas ankaŭ por ŝia plej furora libro, la aŭtobiografia romano Amei, Eine Kindheit (1932).

HonorojRedakti

  • BVK I. Kl. (1959)
  • Kogge-Ring d. Stadt Minden (1960)
  • Bayer. Verdienstorden (1964)
  • Ruth-Schaumann-Schule f. Gehörlose u. Schwerhörige en Lebach (ekde 2004)

Aliaj verkojRedakti

  • Der Knospengrund, 1924,
  • Werkbll., 1924 (Einf. v. P. Dörfler)
  • Der Rebenhag, 1927
  • Der blühende Stab, 1929,
  • Die Tenne, 1931
  • Ave v. Rebenhagen, 1933
  • Siebenfrauen, 1933
  • Yves, 1933
  • Der singende Fisch, 1934
  • Der Major, 1935
  • Der mächtige Herr, Holzschnitte zum Heliand, 1938
  • Der schwarze Valtin u. die weiße Osanna, 1938
  • Die Übermacht, 1940, 81958; Die Silberdistel, 1941
  • Die Zwiebel, 1943
  • Elise, 1946
  • Myrtil u. Merula, 1946
  • Kl. Schwarzkunst, Scherenschnitte u. Verse, 1946
  • Die Vorhölle, Gedichte, 1947
  • Klage u. Trost, 1947
  • Seltsame Geschichten, 1947
  • Ländl. Gastgeschenk, 1948
  • Die Taube, 1955
  • Die Frau d. guten Schächers, 1956
  • Das Arsenal, 1968 (Autobiogr.)
  • Mensch unter Menschen, Ein R.-S.-Buch, zus.gest. v. E. Antkowiak, 1976
  • Der Kugelsack, hg. v. T. Vollhaber, 1999 (Autobiogr.)

Eksteraj ligilojRedakti