Observatorio Lowell

La Observatorio Lowell estas astronomia observatorio en la urbo Flagstaff (Arizono, Usono). Ĝi troviĝas ĉe alto de 2175 metroj, kaj ĝia MPC kodo estas 690.[1]

Observatorio Lowell
La Kupolo Clark de la observatorio
La Kupolo Clark de la observatorio
steloobservatorioneprofitcela organizaĵo
Komenco 1894 vd
Geografia situo 35° 12′ 10″ N, 111° 39′ 52″ U (mapo)35.202778-111.664444Koordinatoj: 35° 12′ 10″ N, 111° 39′ 52″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Flagstaff
Observatorio Lowell (Arizono)
Observatorio Lowell (Arizono)
DEC
Observatorio Lowell
Observatorio Lowell
Lokigo de Arizono en Usono
Map
Observatorio Lowell
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

Ĝi estas unu el plej malnovaj observatorioj en Usono; fondis ĝin en 1894 la usona astronomo Percival Lowell, kaj ĝi estis mastrumita dum ia tempo de ties kuzo, la arkitekto Guy Lowell (1870–1927). La nanoplanedo Plutono estis malkovrita elde la observatorio Lowell en 1930 de Clyde Tombaugh.

Situejoj redakti

La observatorio havas 9 instrumentojn en pluraj lokoj de Flagstaff:

Mars Hill redakti

 
"Pluto Discovery Telescope" : Astrofotilo de C. Tombaugh

La ĉefa konstruaĵo, sur la monteto Mars Hill entenas la originan Refraktoron Alvin Clark (vidu Alvin Clark) de la observatorio. Tiu lorno de 61 cm (24 coloj), fabrikata en Bostono en 1896 estis veturita per trajno al Flagstaff . Per tiu-ĉi instrumento, Percival Lowell faris multenombrajn desegnojn de Marso kaj, en 1920, Vesto Slipher estis la unua, kiu observis la ruĝenŝoviĝon de la lumo de galaksioj.

La Refraktoro Alvin Clark ne plu utilas por astronomiaj esploroj sed por instruado al la publiko.

Sur Mars Hill troviĝas ankaŭ la Plutona malkovrilo Pluto Discovery Telescope: refrakta astrofotilo de 0,33 m. de diametro per kiu Clyde Tombaugh malkovris Plutonon.

Anderson Mesa redakti

La stacio Anderson Mesa troviĝas je 19 km sud-oriente de Flagstaff. Ĝi loĝigas kvar teleskopojn, el kiuj la Teleskopon Perkin de 1,8 m, la Teleskopon Hall de 1,1 m, kaj la Prototipa Optika Interferometro de la Mararmeo (Navy Prototype Optical Interferometer).

Happy Jack redakti

Apud la vilaĝo Happy Jack estas konstruita en 2012 la Discovery Channel Telescope, teleskopo de 4,3 m, en kunlaborado de la Observatorio Lowell kaj de la televida firmao Discovery Communications.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti