Ruĝenŝoviĝo estas ŝanĝo de koloro (ondolongo, frekvenco) de lumo aŭ pli ĝenerale de elektromagneta ondo pro relativa moviĝo de eligilo de la lumo (lumanta objekto) kaj de la observanto.

Ruĝenŝoviĝo de spektro de malproksimaj galaksioj (dekstre) kompare al spektro de Suno (maldekstre)

Ruĝenŝoviĝo estas je lumo de malproksimaj galaksioj, ĉar (minimume nun) universo pligrandiĝas kaj la galaksioj plejparte disflugadas. La meznombra valoro de ĉi tia ruĝenŝoviĝo estas priskribata de leĝo de Hubble.

Ruĝenŝoviĝo estas speco de efiko de Doppler.

La kvanta valoro z redakti

Ruĝenŝoviĝo povas esti priskribita kvante per valoro z kun sube donitaj reguloj de la kalkulado. La valoro ne havas mezurunuon. La kalkuladoj estas surbaze de ondolongo λfrekvenco f de la lumo (ili estas interligitaj per formulo λ = c/f, kie c estas la rapido de lumo).

Do z estas:

 
per λ per f
   
   

Gravita ruĝenŝoviĝo redakti

 
Ruĝenŝoviĝo ĉe neŭtrona stelo.

Ruĝenŝoviĝo okazas ankaŭ pro gravita kampo, se la lumo estas eligata de masa objekto.

Ruĝenŝoviĝo de objekto sen elektra ŝarganco, ne turniĝanta, sfere simetria estas

 ,

kie

Blanka nano kutime havas gravitan ruĝenŝoviĝon ekvivalentan al ruĝenŝoviĝo de forflugo je rapido 5 km/s.

Vidu ankaŭ redakti