Listo de prezidantoj de Ukrainio

(Alidirektita el Prezidanto de Ukrainio)

La listo de prezidantoj de Ukrainio enhavas personojn kiuj iĝis prezidantoj de Ukrainio aŭ provizore plenumis la devojn de la prezidanto.

Будівля Маріїнського палацу
Marijinskij palaco, la ceremonia rezidejo de prezidanto de Ukrainio
Штандарт президента України
La flago de la prezidanto de Ukrainio

Pri la pozicio de la prezidanto de Ukrainio redakti

Historio de la pozicio redakti

La pozicio de la Prezidanto de Ukrainio estis establita la 5-an de julio 1991 per amendoj fare de la Verĥovna Rada al la Konstitucio de la Ukraina SSR. La prezidanto estis difinita kiel la estro de la ekzekutiva potenco. La prezidanto nomumis la ĉefministron por aprobo de la Verĥovna Rada, organizis kaj likvidis ministeriojn, nomumis kaj eksigis ministrojn.[1] Post la adopto de la Konstitucio de Ukrainio en 1996, la prezidanto ĉesis esti la estro de la ekzekutiva potenco. La prezidanto nomumis la ĉefministron kun la konsento de la Verĥovna Rada, proponis al ĝi ministeriajn kandidatojn. Post kiam amendoj estis faritaj al la Konstitucio de Ukrainio en decembro 2004, la prezidanto aprobis la ĉefministron proponitan fare de la Verĥovna Rada kaj submetis por ĝia aprobo nur la nomumojn de la ministro pri defendo kaj la ministro pri la eksterlandaj aferoj. En oktobro 2010, la Konstitucia juĝejo de Ukrainio nuligis la amendojn al la konstitucio, adoptitaj en 2004, kaj la prezidanto ricevis la rajtojn difinitajn en la 1996-datita konstitucio. La 21-an de februaro 2014, la Verĥovna Rada de Ukrainio reestigis la provizaĵojn de la 2004-datita konstitucio.[2]

Povoj de la prezidanto de Ukrainio redakti

Ekde 2021, laŭ la leĝo "Pri Elektoj de la Prezidanto de Ukrainio", civitano de Ukrainio povas esti elektita Prezidanto de Ukrainio kiu, en la balota tago: atingis la aĝon de tridek kvin jaroj, havas la rajton al voĉdoni, parolas la ŝtatan (ukrainan) lingvon, loĝas en Ukrainio dum la lastaj dek jaroj antaŭ la balota tago.[3][4]

La Verĥovna Rada de Ukrainio nomumas regulajn elektojn de la Prezidanto de Ukrainio ne pli malfrue ol cent tagojn antaŭ la balota tago.[5]

La elektita prezidanto ĝuas la rajton de jura imuneco (es) dum la oficperiodo, kun la escepto de la rajto de la parlamento al eksigo de la prezidanto. La titolo de la Prezidanto de Ukrainio estas protektita per leĝo kaj estas retenita fare de la persono por vivo, krom se la proceduro de eksigo estis aplikita al li. Konforme al Artikolo 105 de la Konstitucio, personoj kulpaj pro malobservo de la honoro kaj digno de la Prezidanto de Ukrainio estas procesigitaj surbaze de la leĝo, kvankam tia leĝo ankoraŭ ne estis adoptita.[6]

La Prezidanto de Ukrainio estas la garantianto de la ŝtata suvereneco kaj teritoria integreco de Ukrainio. La Prezidanto havas la devon ĉesigi la kontraŭkonstituciajn agojn de la leĝodonaj, ekzekutivaj kaj juĝaj potencoj, kiuj rekte aŭ nerekte malobservas la bazan leĝon de Ukrainio. Por plenumi ĉi tiun devon, la prezidanto estas dotita per la taŭgaj povoj: li povas ĉesigi la decidojn de la aŭtoritatoj, apliki la rajton de vetoo al la leĝoj voĉdonitaj de la Verĥovna Rada.[7]

En eksterlanda politiko, la povoj de la prezidanto estas difinitaj per Artikolo 102 de la Konstitucio de Ukrainio. La Prezidanto, kiel la ŝtatestro, agas en sia nomo, reprezentas Ukrainion en internaciaj rilatoj, faras intertraktadojn kaj finas internaciajn traktatojn, kaj ankaŭ administras ĉiujn eksterpolitikajn agadojn de la ŝtato.[7]

La Prezidanto estas la Supera Komandanto de la Militfortoj de Ukrainio (uk) laŭ Artikolo 106 de la Konstitucio de Ukrainio. Okaze de armita agreso kontraŭ Ukrainio, la prezidanto faras decidon pri la uzo de la Militfortoj de Ukrainio por defendi la ŝtaton kontraŭ la malamiko. Kiel garantianto de la ŝtata suvereneco kaj teritoria sendependeco de Ukrainio, la prezidanto estras la Konsilion de nacia sekureco kaj defendo.[8]

La prezidanto ekzercas siajn konstituciajn potencojn tra la vertikalo de potenco, kiu inkludas: la Oficejo de la prezidanto de Ukrainio, la Konsilantaro, la Konsilio de nacia sekureco kaj defendo de Ukrainio, kaj lokaj regionaj kaj distriktaj administracioj.

Listo redakti

Portreto kaj subskribo Nomo

(kaj jaroj de vivo)

Ĉefministro(j) Antaŭa

posteno

Gvidperiodoj Politika alianco Rezultoj de voĉdonoj Referencoj
1  
 
Leonid Kravĉuk
(1934—2022)
  • Vitold Fokin (1990–1992)
  • Leonid Kuchma (1992–1993)
Estro de la Verĥovna Rada

(1991)

5-a de decembro 1991 19-a de julio 1994 957 Sendependulo Baloto de 1991: 61,59 % (en la 1-a raŭndo) [9]
2  
 
Leonid Kuĉma
(1938—)
  • Vitalij Masol (1994–1995)
  • Jevhen Marĉuk (1995–1996)
  • Pavlo Lazarenko (1996–1997)
  • Valerij Pustovojtenko (1997–1999)
  • Viktor Juŝĉenko (1999–2001)
  • Anatolij Kinaĥ (2001–2002)
  • Viktor Janukoviĉ (2002–2004)
Ĉefministro de Ukrainio

(1992-1993)

19-a de julio 1994 23-a de januaro 2005 3841 Sendependulo Baloto de 1994: 52,14 % (en la 2-a raŭndo)
Baloto de 1999: 56,25 % (en la 2-a raŭndo)
[10][11]
3  
 
Viktor Juŝĉenko
(1954—)
  • Julija Timoŝenko (2005)
  • Jurij Jeĥanurov (2005–2006)
  • Viktor Janukoviĉ (2006–2007)
  • Julija Timoŝenko (2007–2010)
Ĉefministro de Ukrainio

(1999-2001)

23-a de januaro 2005 25-a de februaro 2010 1859
 

Nia Ukrainio

Baloto de 2004: 51.99 % (en la refoja 2-a raŭndo) [12]
4  
 
Viktor Janukoviĉ
(1950—)

Mikola Azarov (2010–2012)

Ĉefministro de Ukrainio

(2006-2007)

25-a de februaro 2010 22-a de februaro 2014 1458  

Partio de regionoj

Baloto de 2010: 48,95 % (en la 2-a raŭndo) [13][14]
subst.  
 
Oleksandr Turĉinov
(1964—)

Arsenij Jacenjuk (2014)

Estro de la Verĥovna Rada

(2014)

23-a de februaro 2014 7-a de junio 2014 104
 
Patrolando
Estis nomumita fare de la Verĥovna Rada (285 favoraj voĉoj) [15]
5  
 
Petro Poroŝenko
(1965—)
Ministro de komerco kaj ekonomia evoluo

(2012)

7-a de junio 2014 20-a de majo 2019 1808
 

Solidareco

Baloto de 2014: 54,70 % (en la 1-a raŭndo) [16]
6  
 
Volodimir Zelenskij
(1978—)

(Antaŭe ne okupis publikan postenon)

20-a de majo 2019 ĝisnune 1774  

Servisto de la popolo

Baloto de 2019: 73,22 % (en la 2-a raŭndo) [17]

Referencoj redakti

  1. Закон Української радянської соціалістичної распубліки «Про заснування поста Президента Української РСР і внесення змін та доповнень до Конституції (Основного Закону) Української РСР». Верховна Рада України (ukraine)
  2. Закон від 28.06.1996 № 254к/96-ВР «Конституція України» Верховна Рада України. (ukraine)
  3. Закон України «Про вибори Президента України» // Верховна Рада України : офіційний вебпортал (ukraine).
  4. Нетерович В.Ф.. (2017) Виборче право України. Київ: Видавництво Ліра-К, p. 205. (ukraine)
  5. Закон України «Про вибори Президента України». Ст. 17, п. 2.. Верховна Рада України (ukraine)
  6. Конституція України. Стаття 105. Верховна Рада України (ukraine)
  7. 7,0 7,1 Конституція України. Стаття 102. Верховна Рада України (ukraine)
  8. Конституція України — Розділ V Президент України: офіційне інтернет-представництво. (ukraine)
  9. Lalpiĉak, Ĥristina (8-a de decemnro, 1991). Indepence Over 90% vote yes in referendum; Kravchuk elected president of Ukraine. The Ukrainian Weekly (angle)
  10. Mycio, Mary (20-a de julio, 1994). Ukrainian Leader Takes Oath, Vows Russia Ties : Politics: Leonid Kuchma, the nation’s new, Moscow-leaning president, also calls for changes to avert economic disaster. Los Angeles Times (angle)
  11. Barkar, Dmitro; Petruk, Natalia (25-a de februaro, 2019). Як голосують українці. Сім карт, які пояснюють вибори президента. Radio Libero (ukraine)
  12. ЦВК: Вiктор Ющенко – переможець президентських виборiв (11-a de januaro 2005). Voĉo de Usono (ukraine)
  13. Януковича оголосили президентом (14-a de februaro, 2010). Українська правда (ukraine)
  14. Рада проголосувала за позбавлення Януковича звання президента (4-a de februaro, 2015) zn.ua (ukraine)
  15. Ołeksandr Turczynow został p.o. prezydenta Ukrainy (23-a de februaro). Onet Wiadomości (pole).
  16. Оброблені 100% бюлетенів: Порошенко переміг у першому турі (29-a de majo, 2014). BBC Україна (ukraine).
  17. Щодо офіційного оголошення результатів чергових виборів Президента України 31 березня 2019 року (3-a de majo, 2019). Голос України (ukraine)

Ligiloj redakti