Mikola Azarov

ukraina politikisto

Mikola Janoviĉ AZAROV (ukraine Мико́ла Я́нович Аза́ров, ruse Никола́й Я́нович Азaров, Nikolaj Janoviĉ Azarov; naskonomo Пахло, Paĥlo) estis ĉefministro de Ukrainio de la 11-a de marto 2010 ĝis la 27-a de januaro 2014. Li estis la Unua Vicĉefministro kaj ministro pri financoj de 2002 ĝis 2005 kaj denove de 2006 ĝis 2007. Azarov ankaŭ funkciis laŭofice kiel portempa ĉefministro en la Unua Registaro Janukoviĉ kiam Viktor Janukoviĉ kandidatis por prezidanteco kaj tiam post eksiĝo de lia registaro.

Mikola Azarov
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1947 (1947-12-17) (76-jaraĝa)
en Kaluga
Lingvoj rusaSurĵiko
Ŝtataneco SovetunioUkrainio
Alma mater Geologia Fakultato de Moskva Ŝtata Universitato
Subskribo Mikola Azarov
Familio
Infano Oleksii Azarov
Okupo
Okupo politikistoŝtatreprezentanto • universitata instruisto • ekonomikistoinĝenierogeologo
vdr

Sekvante la venkon de Viktor Janukoviĉ en la prezidanta baloto en 2010, Azarov sukcedis Janukoviĉ kiel gvidanto de la Partio de Regionoj, kaj estis nomumita ĉefministro en marto 2010. En januaro 2014, post semajnoj da Eŭromajdano-protestoj kaj la tumultoj de la revolucio de digno, Azarov ofertis sian leteron de eksiĝo. Ekde julio 2014, Azarov estas en la internacia serĉata listo por misuzo de potenco. La 19-an de januaro 2015 ukraina juĝejo emisiis arestordonon kiel preventa iniciato por ebligi permeson postuli la transdonon ("ekstradicion") de Azarov de la Rusa Federacio. Azarov estas nuntempe la temo de internaciaj sankcioj de Usono, Eŭropa Unio, Norvegio, Kanado, kaj Svislando pro sia rolo en la Eŭromajdano-protestoj. En 2015, li starigis ekzilregistaron kiu estis vaste vidita kiel por-rusia pupo.