Petro Poroŝenko

ukraina politikisto, komercisto kaj miliardulo

Petro Poroŝenko (ukraine Петро Олексійович Порошенко) estas ukraina politikisto, komercisto kaj miliardulo[1], de 2014 ĝis 2019 prezidento de Ukrainio[2]. Laŭ la pritakso de Forbes (de februaro 2013) Poroŝenko estas la 5a en la listo de la plej riĉaj ukrainoj (kun posedaĵoj valoraj je 1,8 mld da dolaroj)[3].

Petro Poroŝenko
Persona informo
Петро́ Олексі́йович Пороше́нко
Naskiĝo 26-a de septembro 1965
en Bolhrad, odesa provinco, USSR
Religio ortodoksismo
Lingvoj ukrainarusaanglarumana • moldava lingvo • bulgara vd
Loĝloko Kievo vd
Ŝtataneco UkrainioSovetunio vd
Alma mater Kijiva Universitato
Partio Sendependa
Subskribo Petro Poroŝenko
Familio
Patro Oleksij Poroschenko vd
Patrino Yevheniia Poroshenko vd
Gefratoj Mykhailo Poroshenko vd
Edz(in)o Marina Poroŝenko
Infanoj filoj Oleksij kaj Mihajlo
filinoj Jevhenija kaj Oleksandra
Profesio
Okupo entreprenistopolitikistodiplomatoekonomikisto • entreprenisto • partoprenanto de internacia forumo vd
5-a Prezidanto de Ukrainio
Dum 7-a de junio 2014
Antaŭulo Viktor Janukoviĉ
Oleksandr Turĉinov (portempa)
Sekvanto Volodimir Zelenskij
2a Ministro de Ekonomia Disvolviĝo kaj Komerco
Dum 23-a de marto 201224-a de decembro 2012
Antaŭulo Andrij Kljujev
Sekvanto Ihor Prasolov
9a Ministro de Eksterlandaj Aferoj
Dum 9-a de oktobro 200911-a de marto 2010
Antaŭulo Volodimir Ĥandohij (portempa)
Sekvanto Kostjantin Hriŝĉenko
4a Sekretario de la Konsilio de Nacia Sekureco kaj Defendo de Ukrainio
Dum 8-a de februaro 20058-a de septembro 2005
Prezidento Viktor Juŝĉenko
Antaŭulo Volodimir Radĉenko
Sekvanto Anatolij Kinaĥ
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Deputito de la 7-a oficperiodo de Verĥovna Rada. Antaŭe estis deputito en la jaroj 1998-2005 kaj 2006-2007; sekretario de la Konsilio de nacia sekureco kaj defendo de Ukrainio de februaro ĝis septembro 2005; ĉefo de konsilio de la Nacia Banko de Ukrainio en la jaroj 2007-2012. En la jaroj 2009-2010 li estis ministro de eksterlandaj aferoj, kaj de marto ĝis novembro 2012 - ministro de ekonomia disvolviĝo kaj komerco de Ukrainio. Prezidanto de Ukrainio de la 7-a de junio 2014 ĝis la 20-a de majo 2019.

Komercista kariero redakti

 
Fabriko de Roshen en Vinico

Poroŝenko komencis sian propran komercon kiel vendisto de kakao-grenoj. En la 1990aj jaroj li ekkontrolis plurajn firmaojn okupiĝantajn pri dolĉaĵoj. Ĉiujn ĉi firmaojn li unuigis en unu - la firmaon Roshen (la nomo estas parto de lia familia nomo), kiu nun estas la plej granda produktisto de dolĉaĵoj en Ukrainio. La atingita fortuno kaŭzis, ke Poroŝenkon oni kromnomas "la reĝo de ĉokolado"[4]. La nuna komerca imperio de Petro Poroŝenko inkluzivas ŝipfarejon, aŭto- kaj busfabrikojn, la televidkanalon 5 Kanal[5] kaj aliajn.

Prezidanteco redakti

Kiam evidentiĝis, ke li venkis en la balotado vespere de la balota tago (la 25-an de majo 2014) Poroŝenko anoncis "Mia unua prezidenta vojaĝo estos al Donbaso", kie armitaj por-rusaj ribeluloj deklaris la separismajn respublikojn Donecka Popola Respubliko kaj Luhanska Popola Respubliko, kaj regas grandan parton de la regiono. Poroŝenko ankaŭ ĵuris daŭrigi la armeajn operacojn por fini la armitan ribelon asertante: "La kontraŭterorista operaco ne povas kaj ne devas daŭri du aŭ tri monatojn.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti