Denis Ŝmihal

ukraina politikisto

Denis ŜMIHAL (ukraine Денис Анатолійович Шмигаль), naskiĝis la  15-an de oktobro 1975(nun 1975-10-15) en Lvivo, estas ukrainia politikisto, ĉefministro ekde la 4-a de marto 2020.

Denis Ŝmihal
Persona informo
Денис Анатолійович Шмигаль
Naskiĝo 15-an de oktobro 1975 (1975-10-15) (48-jaraĝa)
en Lvivo
Ŝtataneco UkrainioSovetunio vd
Alma mater Lviva Politekniko vd
Partio senpartia vd
Profesio
Okupo entreprenistoŝtata funkciulopolitikisto vd
Aktiva dum 1994– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Denis Ŝmihal studis kaj diplomiĝis en Lvivo en 1997[1]. Inter 1995 kaj 2009 li estis ano de la administrado de diversaj firmaoj en Lvivo. Li iam estis kunlaboranto de Rinat Aĥmetov, la plej riĉa homo en Ukrainio[2].

Li eniris la ŝtatservon de la Lviva regiona ŝtata administracio en 2009, poste en 2014 estis nomumita vicestro de la ĉefa departemento de la Ministerio de Enspezo de la Lviva regiono[1].

De aŭgusto 2019, li estis la prezidento de la Ivano-Frankivska provinco[3].

La 4-an de februaro 2020, laŭ propono de ĉefministro Oleksij Honĉaruk, la Verĥovna Rada nomumis lin Vicĉefministro kaj Ministro de Komunuma kaj Teritoria Disvolviĝo de Ukrainio, anstataŭigante Aliona Babak.

La 4-an de marto, post la demisio de Oleksij Honĉaruk kaj post la propono de prezidanto Volodimir Zelenskij, kies populareco en la publika opinio estis malpliiĝanta, Denis Ŝmihal estis nomumita ĉefministro fare de la Rada. Lia registaro, formita la saman tagon, havas pli spertajn membrojn ol la antaŭa, la juna eksiĝinta Ministro pri Defendo estas anstataŭigita per emerita generalo, Andrij Taran[3]. Ĉi tiu rearanĝo estis malbone perceptata de la merkat-medioj ĉar ĝi intervenas meze de la kronvirusa pandemio kaj dum la intertraktadoj pri nova financa helpo de la Internacia Monunua Fonduso (IMF), dum la eksiĝinta Ministro pri Financo, aprezita de okcidentaj landoj, ne estis reenoficigita[3].

Referencoj redakti