Jacque FRESCO [ĵak frEsko] (naskiĝis la 13-an de marto 1916 en Novjorko, mortis la 18-an de majo 2017 en Florido) estis mem-edukita socia inĝeniero, industria dizajnisto, verkisto, futuristo kaj inventisto.[1][2] Fresco verkis pri siaj vizioj rilate al daŭropovaj urboj, efika energio, efika uzo de naturaj resursoj, kibernetika teknologio, aŭtomatigo kaj rolo de scienco en la socio. Li direktis la Projekto Venuso kaj pledis por monda uzo de sociekonomia sistemo nomita de li resource-based economy (resurse bazita ekonomio).[3] Li estis fondinto de la Venus-projekto[4][5][6] - la projekto de teknokratia socio, simila al utopia anarki-komunismo.

Jacque Fresco
Jacque Fresco (dekstre) kaj Roxanne Meadows
Jacque Fresco (dekstre) kaj Roxanne Meadows
Persona informo
Naskiĝo 13-a de marto 1916
en Broklino, Novjorko
Morto la  18-an de majo 2017(nun 2017-05-18)
en Florido, Usono
Mortokialo Parkinsona malsano
Lingvoj angla
Loĝloko Florido
Ŝtataneco Usono
Familio
Frat(in)o David Fresco
Okupo
Okupo futurologo • dezajnisto • verkistoarkitektoinĝenieroinventisto
TTT
Retejo https://www.thevenusproject.com
vdr

Fresco laboris kiel dizajnisto kaj inventisto en multaj sferoj rilataj kun biomedicinaj kaj sociaj teknologioj. Li kredis, ke ĝuste tiuj teknologioj povas helpi al plej granda nombro de homoj. Li asertis ke liaj kredoj formiĝis pro rigardo de malfortunoj de homoj dum la Granda depresio.[7]

La Venus-projekto estis komencita en mezaj 1970-aj jaroj fare de Fresco kaj lia partnerino Roxanne Meadows. En 2006 aperis filmo Future by Design pri Fresco, lia vivo kaj la Venus-projekto. Fresco ade prelegas kaj verkas artikolojn pri holisma dizajno, daŭripovaj urboj, efika uzo de energio, administrado de naturaj resursoj kaj aŭtomatigo, kun fokuso je kiel tio helpos plibonigi vivon de la socio.[5][8]

Biografio redakti

Frua laboro redakti

 
Aŭtomata konstruado

Jacque Fresco komencis sian profesian karieron kiel dizajnisto kaj konsultisto en firmao Rotor Craft Helicopter Company, produktanta helikopterojn. Poste li servis en unio de aviadila dizajno de Usona armeo ĉe Wright-Patterson Air Force Base in Dayton, Ohio, Usono kaj en Raymond De-Icer Corporation en Los-Anĝeleso, Kalifornio.[7][8]

Dum sia longa vivo li laboris en multaj firmaoj kiel tekninkisto aŭ teknika konsultisto en kina industrio, instruisto pri industria dizajno en Art Center College of Design en Pasadena, Kalifornio. En Los Angeles, li dum ioma tempo laboris kiel helpanto de psikologo Donald Powell Wilson.[7][8]

En 1942 Fresco, kune kun Lou Glaser, fondis firmaon Revell Plastics Company (nun Revell-Monogram), kiu produktis plastikajn modelojn de aŭtoj, aviadiloj, armeaj vehikloj kaj ŝipoj.

La Venus-projekto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Venus-projekto.

La Venus-projekto estis komencita ĉirkaŭ 1975[5] fare de Fresco[4][9] kaj lia partnerino, eksa portretistino Roxanne Meadows[5] en komunumo Venus, Florido, Usono. Ĝi havas esplor-centron kun areo de 21 akroj (ĉirkaŭ 85000 m2), kun multaj konstruaĵoj por testi kaj demonstri ideojn de Fresco. Fresco kreis multajn maketojn de konstruaĵoj kaj aparatoj surbaze de siaj dizajnoj.[7] En 1995 la Venus-projekto estas registrita kiel komerca organizaĵo.[10][11] La landon por la projekto oni atingis de likvidita firmao Sociocyberneering inc.[12][13] kaj per aĉeto de lando de ĝiaj membroj[14]. La Venus-projekto estas duparta organizaĵo: senprofita organizaĵo 'Future by Design'[15] kaj komerca kompanio de nomo 'Venus Project Inc./Global Cybervisions Inc.'[16]

La ĉefa ideo de Venus-projekto estas ke malriĉeco estas rezulto de neegala disvolvo de teknologioj, kiu, siavice, estas produkto de moderna enspez-centrita kapitalista ekonomio.[17] Laŭ teorioj de Fresco, se la teknologia progreso estus sendependa de ĝia komerca valoro, pliaj resurcoj estus atingeblaj por pliaj homoj kaj tio malpliigus korupton kaj avidon kaj igus homojn pli amikemaj kaj helpemaj.[9][18][19] Fresco advokatas kontraŭ mono-bazita ekonomio kaj por tio, kion li nomas resurc-bazita ekonomio.[20]

En intervuo de Fresco kaj Meadows de jaro 2008, Fresco diris ke 'manko de reputacio' malfaciligis por li atingon de influo en akademiaj rondoj.[5] Li diris ke, kvankam universitatoj iam invitas lin prelegi, ili plej ofte ne donas al li sufiĉe da tempo por klarigi siajn teoriojn.[5]

La Zeitgeist-movado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Zeitgeist-movado.

La Venus-projekto ricevis detalan mencion en dokumenta filmo Zeitgeist: Addendum de jaro 2008 kiel ebla solvo de problemoj, starigitaj en unua parto de la filmo.[9] La filmo premieris en la 5-a festivalo Artivist Film Festival en Los-Anĝeleso en 2-a de oktobro, 2008, kie ĝi ricevis la plej altan premion, kaj preskaŭ tuj, jam je la 4-a de oktobro, estas publikigita por libera atingo ĉe Google video[21][22]. Ĉirkaŭ la filmo formiĝis la Zeitgeist-movado por asisti transvenon al klasika, mona kaj var-interŝanĝa, ekonomio al resurc-bazita ekonomio.

Resurc-bazita ekonomio redakti

Koncepto de resurc-bazita ekonomio estas plej grava ideo de teorioj de Fresco. Laŭ Fresco, ĝi anstataŭigu nunan ekonomion, bazitan je deficito kaj malhavoj. Fresco asertas, ke la mondo estas riĉa je naturaj resurcoj kaj energio, kiuj, kun efika uzo de modernaj teknologioj, povas facile solvi bezonojn de nuna homaro, se oni forigus la limigojn starigitajn per nuna koncepto de ekonomia vivipovo.

Li donas jenan ekzemplon por klarigi la ideon:

 
 Ĉe la komenco de la Dua mondmilito Usono havis nur ĉirkaŭ 600 batalajn aviadilojn. Ni rapide venkis tiun deficiton kaj produktis pli ol 90000 aviadilojn po jaro. La demando ĉe la komenco de la Dua mondmilito estis: ĉu ni havas sufiĉe da mono por produkti la bezonatajn armilojn? La respondo estas Ne, ni ne havis sufiĉe da mono, nek sufiĉe da oro; sed, ni havis pli ol sufiĉe da resurcoj. Ĝuste la granda kvanto de atingeblaj resurcoj ebligis Usonon atingi altan nivelon de produkto kaj gajni la militon. Bedaŭrinde, oni nur konsideris tion dum la milito. 

[23]

Fresco asertas, ke por ke tio funkciu, ĉiuj resurcoj de la Tero estu komuna heredaĵo de ĉiuj homoj, ne nur la kelkaj elektitoj. La praktiko de disvastigo de resurcoj per mona interŝanĝo estas netaŭga kaj kontraŭprodukta por travivo de homa civilizacio.[23]

Unu el bazaj ideoj de solvo de Fresco estas ke sen la kondiĉoj, kreitaj per mona sistemo, oni ne kontraŭprodukte malŝparus grandajn kvantojn de resurcoj, kaj sen tiu malŝparo ne estus deficito de nepre bezonataj produktoj, kiel manĝaĵoj aŭ eduko.

Inspiroj de Fresco redakti

Konceptoj de Fresco estas similaj al la prikribitaj fare de internacie estimata filozofo Herbert Marcuse en lia libro book Unudimesia homo de jaro 1964[24]. Marcuse eĉ diskutis planitan deficiton[25]. En Unudimensia homo, Marcuse diras:

 
 Libero de entrepreno jam dekomence ne estis beno. Kiel la libero labori aŭ malsati, ĝi disvastigas severan laboron, nesekurecon kaj timon tra granda plimulto de la loĝantaro. Se iu individuo ne plu bezonus provi sin en la merkato kiel libera ekonomia subjekto, malapero de tiu speco de libero estus unu el plej grandaj atingoj de civilizacio. La teknologiaj procedoj de mekanikigo kaj normigo povas liberigi individuan energion en ankoraŭ nemapitan regionon trans neceso. Mem la strukturo de homa ekzisto estus ŝanĝita; la individuo estus malkatenita de la mondo de laboro, kiu perfortas al la individuo fremdajn bezonojn kaj fremdajn eblojn. La individuo estus libera disvastigi aŭtonomion super la vivo, kiu estus ties propra. Se la produkta aparataro estus organizita kaj direktita al satigo de vitalaj bezonoj, ĝia kontrolo povas ankaŭ esti centra. Tia kontrolo ne forigus individuan aŭtonomion, sed igos ĝin ebla. 

Konceptoj de Marcuse ankaŭ estas disputataj kaj disvolvigataj en libro Nacio de ribeluloj: Kial kontraŭkulturo iĝis konsumanta kulturo? de jaro 2004 fare de Joseph Heath kaj Andrew Potter[26]:

 
 Marcuse proponis la ideon ke ĝuste la jugo de materia deficito ...la postulo, ke homo devas provizii por si mem per sia ŝvito igas nian socion tiom represa. Tamen, pro la kresko de aŭtomatigo kaj uzina produktado ni proksimiĝas al forigo de tiu malbeno. En post-deficitaj kondiĉoj la maŝinoj faros ĉiun laboron kaj la homoj estos liberaj por ludi, ridi, ami kaj krei. 

Multaj teorioj de Fresco ankaŭ aperis en ideo de monda ludo fare de Buckminster Fuller. Fakte, multaj verkoj de Fresco estas disvolvoj de patentitaj kaj publikigitaj ideoj de Fuller (ekzemple, Dymaxion-vehikloj, hejmoj kun kupoloj, komputil-kontrolitaj aŭtomataj sistemoj kaj ĝenerala reformigo de socio)[27].

Parta bibliografio redakti

  • Keyes, Ken. (1969) Looking Forward. South Brunswick Township, New Jersey: Alfred Smith Barnes. ISBN 0498067521. OCLC 21606.
  • Fresco, Jacques. (2002) The Best that Money Can’t Buy: Beyond Politics, Poverty & War. Venus, Fla.: Global Cyber-Visions. ISBN 0964880679. OCLC 49931422.
  • Maynard, Elliott. (2003) Transforming the Global Biosphere: Twelve Futuristic Strategies. Sedona, Ariz.: Arcos Cielos Research Center. ISBN 0972171312. OCLC 78763038.


Filmoj pri Fresco redakti

  • The Venus Project: The Redesign of a Culture (1994)
  • Welcome to the Future (2001)
  • Cities in the Sea (2002)
  • Self-erecting Structures (2002)
  • Future by Design (2006)
  • Zeitgeist: Addendum (2008)

Referencoj redakti

  1. The World According to Fresco (angle). IFF. Alirita 2016-04-01.
  2. Jacque Fresco – Social Engineer. Alirita 2016-04-02.
  3. BBC: BBC News – Tomorrow's cities: How the Venus Project is redesigning the future (angle) (2013-08-26). Alirita 2014-06-25.
  4. 4,0 4,1 Jacque Fresco On The Future (angle). Forbes (2007-10-15). Alirita 2022-02-08.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 Living On Purpose: Interview with Fresco and Meadows[rompita ligilo] (MP3). The Venus Project. Retrieved on 2008-12-02.
  6. Corrias, Angela, "The Zeitgeist Movement: practical advices to build a better future", Herald de Paris, March 19, 2009. Kontrolita 2009-04-08. Arkivigite je 2016-05-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-05-30. Alirita 2021-12-31.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Future by Design en Interreta filma datumbazo (angle)
  8. 8,0 8,1 8,2 new venus Arkivigite je 2006-09-27 per la retarkivo Wayback Machine (PHP). parole.aporee.org. Retrieved on 2008-12-02.
  9. 9,0 9,1 9,2 IMDb Profile. Imdb.com. Alirita 2009-03-26.
  10. The Venus Project, Inc. (ASPX). CorporationWiki. Alirita 2009-03-26.
  11. Detail by Entity Name: Florida Profit Corporation: THE VENUS PROJECT, INC (EXE). Division of Corporations. State of Florida, Department of State. Alirita 2009-03-26.
  12. [1]
  13. http://www.youtube.com/watch?v=zCH0BQ2nSMo
  14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-10. Alirita 2012-12-10.
  15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-03. Alirita 2010-07-13.
  16. [2]
  17. Breaking News Arkivigite je 2018-04-01 per la retarkivo Wayback Machine, Artivist Film Festival website.
  18. F.A.Q.. The Zeitgeist Movement. Arkivita el la originalo je 2009-04-22. Alirita 2009-03-26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-22. Alirita 2010-07-13.
  19. Zeitgeist Addendum. WorldCat. Alirita 2009-03-26.
  20. What is The Venus Project. The Venus Project. Alirita 2009-03-26.
  21. Zeitgeist: Addendum. Video. Google. Arkivita el la originalo je 2009-12-13. Alirita 2009-03-26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-12-13. Alirita 2010-07-13.
  22. The Wall Street Journal Digital Network's Market Watch, Press release.
  23. 23,0 23,1 Resource Based Economy. Alirita 2009-11-05.
  24. one dimensional man url=http://books.google.co.uk/books?id=63QdLKsuqCwC&dq=herbert+marcuse&printsec=frontcover&source=bl&ots=hEOhkCmA8T&sig=v3IC8_2nuzhv3Dr0hEGgPapIFv0&hl=en&ei=9LFAS7OuFciy4Qbr7oSqCA&sa=X&oi=book_result&ct=result&resnum=5&ved=0CCQQ6AEwBA#v=onepage&q&f=false.
  25. Herbert's Hippopotamus: Marcuse and Revolution in Paradise.
  26. Nation of Rebels: Why Counterculture Became Consumer Culture url=http://books.google.co.uk/books?id=XOHtAAAAMAAJ&dq=nation+of+rebels&ei=orviS4uFKoPqM8mbiOQJ&cd=1.
  27. Buckminster Fullers published works url=http://books.google.co.uk/books?ei=orviS4uFKoPqM8mbiOQJ&cd=1&q=buckminster+fuller&lr=&sa=N&start=0.

Eksteraj ligiloj redakti