La Zeitgeist-movado (angle The Zeitgeist Movement) estas Ne-registara organizaĵo establita en Usono en 2008 fare de Peter Joseph. La organizo rekomendas transformon de socio kaj ĝian ekonomian sistemon al ne-mona sistemo bazita sur resursoasignado kaj ekologiismo.[1]

Zeitgeist-movado
The Zeitgeist Movement
interesogrupo • socia movado
Komenco 2008
Sidejo online community
Tipo NRO
Fondinto(j) Peter Joseph vd
Retejo http://www.thezeitgeistmovement.com/
http://www.movimientozeitgeist.org/
Jura formo socia movado
vdr

Superrigardo redakti

En 2007 Peter Joseph produktis kaj mem-financis spektaklon, kiu okazis dum ses noktoj en Manhatano kiun li titolis "Zeitgeist". Laŭ Joseph en intervjuo en 2012, li estis surprizita post versio kiun li faris kaj ties rezulto (Zeitgeist: The Movie), la unua filmo en la Zeitgeist filmaj serioj, iĝis virusa en sociaj medioj kun milionoj da vidoj. La Zeitgeist Movado estis formita en 2008 de Joseph baldaŭ post la filmo de 2008 Zeitgeist: Addendum, la dua filmo en la filmaj serioj de Zeitgeist. La ideoj estis bazitaj sur la Venus-projekto, socia modelo kreita de socia inĝeniero Jacque Fresco. En la Venus-projekto, maŝinoj kontrolas registaron kaj industrion kaj protektas resursojn pere de la uzo de artefarita intelekto. En sia unua jaro la movado priskribis sin kiel "la aktivista brako de la Venus-projekto". En aprilo 2011, partnereco inter la du grupoj finiĝis en ŝajna potencrivaleco. La grupo kritikas la merkatan kapitalismon, priskribas ĝin kiel strukture korupta kaj resursmalŝparema. Laŭ The Daily Telegraph, la grupo flankenbalaas historiajn religiajn konceptojn kiel misgvido, kaj ĉirkaŭbrakas daŭrigeblan ekologion kaj sciencan administradon de socio. Raportisto Shane Cohn resumis la ĉarton de la movado kiel: "niaj plej bonegaj sociaj problemoj estas la rektaj rezultoj de nia ekonomia sistemo".

Z-tago redakti

La grupo organizas du jarajn okazaĵojn: Z-tago (aŭ Zeitgeist Tago), "instrua forumo" dum marto kaj artan eventon nomita Zeitgeist Media Festival. La dua Z-tago okazis en Manhatano en 2009 kaj inkludis prelegojn de Peter Joseph kaj Jacque Fresco. La aranĝantoj diris ke lokaj eventoj ankaŭ okazis samtage en pluraj landoj. En 2009 The New York Times raportis pri evento en Manhatano. La organizantoj informis pri 450 konektitaj eventoj en 70 landoj de la mondo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti