Zeitgeist [tsájtgajst] (germane por spirito de la epokospirito de la tempo) estas internacia esprimo uzata por la intelekta modo aŭ dominanta skolo de pensaro kiu estas tipa kaj influas la kulturon de partikulara periodo. Por ekzemplo, la Zeitgeist de modernismaj tipigitaj kaj influaj arkitekturo, arto, kaj modo dum multo de la 20a jarcento.[1]

La germanlingva vorto Zeitgeist estas ofte atribuata al la filozofo Hegelo, sed li neniam fakte uzis tiun vorton. En liaj verkoj kiaj Vorlesungen über die Philosophie der Weltgeschichte, li uzas la frazon der Geist seiner Zeit (la spirito de lia tempo) —por ekzemplo, "neniu homo povas surpasi sian propran tempon, ĉar la spirito de lia tempo estas ankaŭ lia propra spirito."[2]

Aliaj filozofoj kiuj estis asociataj kun tiaj ideoj estas Herder, Spencer kaj Voltaire.[1] La koncepto kontrastas kun la teorio de Grandulo popularigita de Thomas Carlyle, kiu vidas historion kiel rezulto de agado fare de herooj kaj geniuloj.

Hegel kredis ke arto respegulas, nature, la kulturon de la tempo en kiu ĝi estas kreata. Kulturo kaj arto estas interplektitaj ĉar individua artisto estas produkto de sia epoko kaj tiele alportas tiun kulturon al ĉiu artaĵo. Krome, li kredis ke en la moderna mondo maleblas produkti klasikan arton, kion li kredis reprezentata kiel "libera kaj etika kulturo", kiu dependis pli el filozofio de arto kaj el teorio de arto, ol el respegulado de la socia konstruaĵo, aŭ Zeitgeist en kiu unuopa artisto vivas.[3]

En la analizo de artoj kaj kulturo, la koncepto de "spirito de epoko" aŭ zeitgeist povas esti problemiga kiel ilo por analizo de periodoj kiuj estas socie aŭ kulture fragmentitaj kaj diversaj.[4]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Eero Saarinen (2006), Shaping the Future, Yale University Press, p. 15, (ISBN 9780972488129), http://books.google.co.uk/books?id=yvqZt9ZnmYUC&pg=PA15 
  2. Glenn Alexander Magee (2011), "Zeitgeist", The Hegel Dictionary, Continuum International Publishing Group, p. 262, (ISBN 9781847065919), http://books.google.co.uk/books?id=khvwPJMzNzMC&pg=PA262 
  3. Hendrix, John Shannon. Aesthetics & The Philosophy Of Spirit. New York: Peter Lang. (2005). 4, 11.
  4. Mike Chopra-Gant Hollywood Genres and Postwar America: Masculinity, Family and Nation in Popular Movies and Film Noir 2006 "The idea of zeitgeist as the spirit of the age demands a unanimity that is inconsistent with the fragmentation and contradiction that characterized American society and culture during the early postwar years. The concept of Zeitgeist, therefore, is a problematic tool for analyzing the films and culture of the period: the idea of the spirit of the age is an impediment to the production of a reliable impression of an age that possessed no singular, dominant spirit."

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti