Jurij Andruĥoviĉ

Jurij Andruĥoviĉ (ukraine Юрій Андрухович; nask. en 1960, Stanislavivo) estas ukraina poeto, prozisto, lingvisto, tradukisto, politika eseisto. Loĝas kaj verkas en Ivano-Frankivsko (eksa Sanislavivo). Diplomiĝis en Ukraina Poligrafia instituto (1982, Lvivo). Doktoro de lingvistiko. Lernis en Literatura instituto de Gorkij en Moskvo (1990-91). Kunfondinto de literatura grupo Bu-Ba-Bu. Redaktas literaturan revuon "Ĵaŭdo".

Jurij Andruĥoviĉ
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1960 (1960-03-13) (64-jaraĝa)
en Ivano-Frankivsk
Lingvoj ukrainarusagermanapolaangla vd
Ŝtataneco Sovetunio
Ukrainio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Literatura instituto Maksim Gorkij
Ukrainian Academy of Printing (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Popola Movado de Ukrainio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Sofia Andrukhovych (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
tradukisto
poeto
eseisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Poezio, ukraina literaturo, eseo, traduko kaj Ukrainian poetry (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Debutis per poemaro "Ĉielo kaj placoj". Aŭtoro de multaj poem-kolektoj, eseo-kolektoj, romanoj. Tradukas de la angla (Ŝekspiro), germana, pola, rusa (Boris Pasternak). En 2005 li estis honorigita per pola premio literatura ANGELUS.

Liaj verkoj estas tradukitaj en multajn lingvojn, Viktor Pajuk esperantigis fragmenton de la romano "Perversio" kaj ĉapitron “Ŝikago, 2001” (Usona Esperantisto, 2022, 1) el la libro-puzlo 'Leksikono de intimaj urboj'.

Kun Oleksandr Bojĉenko li eldonis la literaturfakgazeton "Potjah 76".

Literaturo

redakti