Karl Lachmann

Karl Konrad Friedrich Wilhelm LACHMANN (naskiĝinta la 4-an de marto 1793 en Braunschweig, mortinta la 13-an de marto 1851 en Berlino) estis germana filologo (klasika filologio kaj mezepoka germanistiko.

Karl Lachmann
Karl Lachmann - Imagines philologorum.jpg
Persona informo
Naskonomo Karl Konrad Friedrich Wilhelm Lachmann
Naskiĝo 4-an de marto 1793 (1793-03-04)
en Brunsvigo
Morto 13-an de marto 1851 (1851-03-13) (58-jara)
en Berlino
Tombo Berlino
Lingvoj mezaltgermanagermana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato de Lepsiko
Familio
Patro Karl Ludolph Friedrich Lachmann
Frat(in)oj Friedrich Lachmann • Heinrich Lachmann • Wilhelm Lachmann
Okupo
Okupo lingvistotradukisto • klasika filologo • universitata instruisto • germanisto • klasikisto • filologo • verkisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Post frekvento de Katerino-gimnazio en sia naskiĝurbo li ekstudentis en 1809 en Lepsiko, poste en Göttingen ĉe Georg Friedrich Benecke (germanistiko). Habilitiĝo sukcesis en 1815 en Göttingen; tamen li baldaŭ poste volontulis soldatare en Duderstadt. En 1816 li iĝis helpinstruisto en Berlino ĉe Friedrichswerdersches Gymnasium kaj estis paralele privata docento altlerneja. En somero de la sama jaro li nomumitis lernejestro ĉe Frederika Gimnazio de Königsberg. En 1818 Lachmann iĝis orda profesoro ĉe la Universitato de Königsberg. Sekvis en 1825 eksterorda, en 1827 orda profesoreco en Berlno. En 1830 elektitis li membro de la Prusa Akademio de Sciencoj.

Lachmann konsideratas fondinto de la moderna tekstkritiko establinte striktajn normojn koncerne tekstan eldonadon, ne nur de verkoj de Antikva epoko sed ankaŭ de nemordernaj germanlingvaj tekstoj. Liaj esploroj pri Nibelunga sagao tamen rapide eksmoderniĝis pro novaj scioj.

Verkoj (elekto)Redakti

Antikvaj aferojRedakti

  • »Betrachtungen über Homers Ilias« (Abhandlungen der Berliner Akademie 1837, 1841 kaj 1843): Iliado separite prezentatas laŭ kantoj
  • eldonoj furoraj de Lukrecio (Berlino 1850), de Propercio (Leipzig 1816), Tibulo (Leipzig 1829), Katulo (Leipzig. 1829), de la Nova Testamento (Leipzig 1831), de Jozefo Genesios (Bonn 1834), de Terentianus Maurus (Berlin 1836), de Gajo Lucilio (Bonn 1841 kaj Berlin 1842), Babrioso (Bonn 1845), Avianus (Bonn. 1845), de romiaj geodeziistoj (kun Blume, Theodor Mommsen, Rudorff, Bonn 1848–52), de Lucilius (el la postlasitaĵo; eldonis Vahlen, Bonn 1876)
  • »Observationes criticae« (Göttingen 1815)
  • »De choricis systematis tragicorum graecorum« (Berlin 1819)
  • »De mensura tragoediarum« (Berlin 1822)

Krome li eldonis "Philologische Abhandlungen" de sia amiko Clemens August Carl Klenze (Berlin 1839)

Germanlingvaj aferojRedakti

  • »Über die ursprüngliche Gestalt des Gedichts 'Der Nibelunge Not'« (Göttingen 1816)
  • »Der Nibelunge Not und die Klage« (Berlin 1826)
  • »Zwanzig alte Lieder von den Nibelungen« (Berlin 1840)
  • »Auswahl aus den hochdeutschen Dichtern des 13. Jahrhunderts« (Berlin 1820)
  • »Specimina linguae francicae« (Berlin 1825)
  • eldonoj de Walther von der Vogelweide (Berlin 1827), de Hartmann von Aue (Iwein; kun Benecke, Berlin 1827), de Wolfram von Eschenbach (Berlin 1833), de la hartmanna Gregor (Berlin 1838), de Ulrich von Lichtenstein (kun Th. v. Karajan, Berlin 1841), de Gotthold Ephraim Lessing
  • »Über die Leiche der deutschen Dichter des 12. und 13. Jahrhunderts« (1829)
  • »Über althochdeutsche Betonung und Verskunst« (1831): per tio Lachmann iĝis fondito de esplorado de germana metriko
  • »Über das Hildebrandslied« (1833)
  • »Über Singen und Sagen« (1833)
  • »Über den Eingang des Parzival« (1835)

TradukojRedakti

  • Sonetoj de Ŝekspiro (Berlin 1820)
  • Macbeth de Ŝekspiro (Berlin 1829)

FontoRedakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12, Leipzig 1908 ([[File:51-101-0551 tie ĉi interrete)

Eksteraj ligilojRedakti