Clemens August Carl Klenze

Clemens August Carl KLENZE (naskiĝinta la 22-an de decembro 1795 en Liebenburg-Heißum, mortinta la 14-an de julio 1838 en Berlino) estis germana jursciencisto, historiisto kaj regiona politikisto. Li nuptis Therese Bremer (unu filino). Lia frato estis la arĥitekto Leo von Klenze.

Clemens August Carl Klenze
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1795 (1795-12-22)
en Heißum
Morto 14-an de julio 1838 (1838-07-14) (42-jara)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo juristo • universitata instruisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
busto de la juristo Klenze sur lia tomboŝtono (Berlino)

VivoRedakti

Dum la Napoleonaj Militoj li soldatis; studento li estis en Göttingen kaj Berlino. En Göttingen li fondis kune kun la amiko kaj filologo Karl Lachmann klubon nome Societas philologica Gottingensis.[1] En 1820 sukcesis doktoriĝo. Tre grave influis lin Friedrich Carl von Savigny scienckariere. Li instigis Klenze daŭre agadi universitate. En 1823 Klenze iĝis eksterorda kaj en 1826 orda profesoro pri historio de romia juro en Berlino.[2] En 1828/29 li rektoris. Klenze troviĝis en la redaktistaro de la periodaĵo "Zeitschrift für geschichtliche Rechtswissenschaft" kie li publikigis multajn proprajn eseojn. Krome li anis ĉe la politika klubo Gesetzlose Gesellschaft zu Berlin kiun fondis la pedagogo Philipp Buttmann.[3]

Clemens Klenze ankaŭ engaĝiĝis Berline en la pligrandigo de la centra urbokvartalo Friedrich-Wilhelm-Stadt, en la fondaĵo de Nikolao-hospitalo kaj en diveraj industriaj entreprenoj. Tiel li riĉiĝis.[4] Klenze estis fondito de la lagonaĝejo en Heringsdorf, kie li konstruigis privatan domon je Kulm-strato.[5] Ekde 1833 li deputitis en la berlina urboparlamento kie li porparolantis por diversaj komunutilaj aferoj. Li ankaŭ membris en fondaĵo kiun fondis en 1836 Heinrich Ludwig Lobeck, Berlinische Lebens-Versicherungs-Gesellschaft.

Ekde 1824 loĝis en la domo de la Klenze-oj la klasika filologo Karl Lachmann. Post la morto de Klenze li transprenis la redaktadon de la fakgazeto "Philologische Abhandlungen".

SkribaĵojRedakti

  • Querelae inofficiosi testamenti natura e principiis jur. rom. antejustin. eruta. Berlin 1820 (disertaĵo)
  • Fragmenta legis Serviliae repet. ex tabulis aeneis primum conjunxit, restituit, illustr. C. A. C. K. Berlin 1825
  • Lehrbuch der Geschichte des römischen Rechtes, ein Grundriß aus den Quellen., 1827, dua eldono 1835
  • Lehrbuch des gemeinen Strafrechts, ein Grundriß aus den Quellen. 1833.
  • Kritische Phantasien eines praktischen Staatsmannes. Bericht über Schultz’s Grundlage zu einer gesch. Staatswissenschaft der Römer. 1834
  • Ph. Buttmann und die Gesetzlosen. Am 4. November / 5. Dezember 1934. Statt Handschrift für die Mitglieder der gesetzlosen Gesellschaft. Reimer, Berlin 1834, (Google Books)
  • Lehrbuch des Strafverfahrens, ein Grundriß aus den Quellen. 1836
  • Institutio Gregoriani aus der Pithou’schen, jetzt Berliner Handschrift. 1838 (widerlegt durch Hänel in Richter’s Jahrbüchern 1838, p. 587–603)
  • Philologische Abhandlungen. Lachmann, Berlin 1839

LiteraturRedakti

  • Art. „Klenze, Clemens August Karl“ de Albert Teichmann ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 16 (1882), p. 162, (tie ĉi interrete)
  • Konrad Kettig: Der Professor als Parlamentarier. Clemens August Karl Klenze als Mitglied der Berliner Stadtverordnetenversammlung in den Jahren 1833-1838., in: Jahrbuch „Der Bär von Berlin“ (eldonis Verein für die Geschichte Berlins). 14-a jarkolekto, Berlin 1965, p. 122–136

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Ulrich Schindel: Karl Lachmann und die Schriften der römischen Landvermesser. Ĉe: Abhandlungen der Braunschweigischen Wissenschaftlichen Gesellschaft. Volumo 57, Cramer, Braunschweig 2006, p. 35–53.
  2. August Karl Klenze rektora listo berlina[rompita ligilo]
  3. Der Bär von Berlin. Jahrbuch des Vereins für die Geschichte Berlins. Volumo 1965, Verein für die Geschichte Berlins, p. 126.
  4. Alfred Etzold, Wolfgang Türk: Der Dorotheenstädtische Friedhof. Die Begräbnisstätten an der Berliner Chausseestraße. Nova eldono, Berlin 2002, ISBN 3-86153-261-1, p. 71 (Google Books).
  5. Eckhard Oberdörfer: Ostvorpommern. Vom Amazonas des Nordens zu den Kaiserbädern – ein Reise- und Lesebuch. Edition Temmen, Bremen 2006, ISBN 3-86108-917-3, p. 256.