Kazimierz Prószyński
Kazimierz Prószyński (naskiĝis la 4-an de aprilo 1875 en Varsovio, mortis la 13-a de marto 1945 en la Koncentrejo Mauthausen-Gusen) estis pola inventisto kaj konstruisto de filmiloj. Li estis filo de verkisto kaj eldonisto Konrad Prószyński.
Kazimierz Prószyński | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1875 en Varsovio |
Morto | 13-an de marto 1945 (69-jaraĝa) en Koncentrejo Mauthausen-Gusen |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Konrad Prószyński ![]() |
Patrino | Cecylia Puciata ![]() |
Okupo | |
Okupo | inventisto ĉefkameraisto filmreĝisoro scenaristo ![]() |
Biografio
redaktiEn 1894 konstruis, ankoraŭ antaŭ anonco de la patento de Fratoj Lumiere, aparaton por fotado kaj filmado, t.n. pleografon, kaj en 1898 pli perfektan biopleografon. Kunkreinto de la unua en Pollando filmejo aganta en la jaroj 1901–1903. Antaŭ ĝia fondo en 1898 Prószyński realigis, pere de pleografo, plurajn mallongajn filmojn, kreante fundamenton de la pola kameraado. En 1909 konstruis kinprojekciilon donanta bildon sur la ekrano sen vibrado kaj briletado de lumo kaj la unuan manan filmilon (aeroskopo). En 1907 patentigis metodon sinkronigi sonon kaj bildon aplikante ĝin en la inventaĵo nomita kinofono kaj komencis surbendigi sonfilmojn (1913 en Britio, 1918 en Usono).
Interesa invento de Prószyński estis telefoto – permesanta sendi bildon en malproksiman lokon. Danke al apartaj laboroj kaj plibonigo de biopleografo li konstruis la unuan en historio maŝinon uzatan por publike projekcii stratreklamojn, ankaŭ sur la muroj de turdomoj.
Dum la germana okupado de Pollando aktivis konspire. Unuafoje restita, sed post 10 tagoj liberigita. La inventisto kun sia edzino Dorothy kaj la filino estis denove arestita de germanoj dum la ribelo de Varsovio. La 22-an de aŭgusto 1944 deportita al koncentrejo Gross-Rosen. Mortis kiel enprizonigito n-ro 129957 en la aĝo de 70 jaroj en koncentrejo Mauthausen-Gusen, kadre de germana kampanjo de ekstermado de pola intelektularo, nomata Intelligenzaktion.
Vidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redakti- Władysław Jewsiewicki, Kazimierz Prószyński, Eldonejo Interpress, Warszawa 1974
- Alfred Liebfeld, Polacy na szlakach technik (Poloj sur la vojoj de tekniko), Eldonejo WKŁ, Warszawa 1966
- Witold Iwańczak, Prószyński przed braćmi Lumière, Prószyński antaŭ la fratoj Lumière, „Niedziela ogólnopolska”. 41, p. 30–31, 2012
- Maciej Iłowiecki, Dzieje nauki polskiej, Interpress, Varsovio 1981. ISBN 83-223-1876-6.