Alexej von Jawlensky
Alexej von JAWLENSKY aŭ Alexei Georgijewitsch Jawlenski (jen latinliterigite laŭ germana ortografio, ruse Алексей Георгиевич Явленский, latinliterigite esperante Aleksej Georgieviĉ Javlenskij; naskiĝis la 25-an de marto 1864 aŭ 1865 en Torĵoko (Rusio); mortis la 15-an de marto 1941 en Wiesbaden, Germanio) estis rusa pentristo kaj ĉefa reprezentanto de ekspresionismo, kiu vivis grandan tempon de sia vivo en Germanio kaj tial artikolotitole literumiĝas laŭ la germanlingva formo de sia nomo. Li estis membro de la artista grupiĝo Der Blaue Reiter kaj partoprenis en ambaŭ ekspozicioj organizitaj sub tiu titolo.
Alexej von Jawlensky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Алексей Георгиевич Явленский |
Naskiĝo | 13-an de marto 1864 en Torĵok, Tvera gubernio, Rusia Imperio |
Morto | 15-an de marto 1941 (77-jaraĝa) en Wiesbaden, Nazia Germanio |
Tombo | Russischer Friedhof auf dem Neroberg (en) |
Lingvoj | rusa • germana |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Germanio Vajmara Respubliko Sovetunio |
Alma mater | Rusia Akademio de Belartoj (1861–1863) Anton Ažbe art school (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Helene Nesnakomoff (en) (1922–) |
Amkunulo | Marianne von Werefkin |
Okupo | |
Okupo | pentristo gravuristo desegnisto artkolektanto |
Verkoj | Abstract Head |
TTT | |
Retejo | http://www.jawlensky.ch/index.php |