Der Blaue Reiter

aro de artistoj, konsistanta el rusoj kaj germanoj

Der Blaue Reiter (esperante "La Blua Rajdanto") estis grupo da germanaj ekspresionismaj artistoj, kiu formiĝis en Munkeno ekde 1911. Ĝiaj plej gravaj membroj estis Vasilij Kandinskij, August Macke, Franz Marc kaj Paul Klee. Ankaŭ apartenis al la grupo aliaj famuloj kiel Gabriele Münter, Heinrich Campendonk, David Burljuk, Alexej von Jawlensky, Marianne von Werefkin kaj Natalja Gonĉarova. La grupiĝo organizis du elstarajn ekspoziciojn de ekspresionisma arto.

Rusa Baleto (August Macke)

La grupo Der Blaue Reiter estis kreita iom post la alia grava ekspresionista germana grupo, Die Brücke, kiu estis fondita en Dresden en 1905.

Manifesto kaj praktiko redakti

 
Vasilij Kandinskij, kovrilo de almanako Der Blaue Reiter, ĉ. 1912
 
Franz Marc, Blue Ĉevalo I, 1911
 
Franz Marc, La Turo de Bluaj Ĉevaloj 1913, (malaperita ekde 1945)

La grupo ricevis sian nomon de infana kreaĵo nomata La Blua Rajdanto, legendo pri kavaliro, kiu celas korekti la maljustaĵojn de la mondo. Kiel li, la membroj de la grupo sentis, ke ili devas krei novan fluon kaj ripari la mondon de la katenoj de tradicia arto.

La grupo laŭdis infanan arton kaj primitivan arton, sed ne havis klarajn artajn celojn. El la tri, Kandinskij estas la plej fama, kaj eĉ estis konata kiel unu el la patroj de abstrakta pentrarto, sed ne ĉiuj pentristoj de la grupo kundividis lian entuziasmon pri abstrakta pentrado.

En 1912, La grupo publikigis "Der Blaue Reiter Almanach (La Blua Rajdanta Almanako)" ekspozicita primitivajn verkojn, fotojn de popolarto kaj porinfanajn pentraĵojn (influitaj de Paul Klee).

Aliaj modernismaj pentristoj kiel Pablo Picasso, Georges Braque kaj Robert Delaunay ankaŭ estis ekspoziciataj ĉe la ekspozicioj de la grupo.

La mondkoncepto de la movado estas, ke "la kreiva spirito estas kaŝita ene de la materio" (Kandinsky) kaj la formoj kaj koloroj estas la ekstera esprimo de tiu spirito.

Membroj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti