Diederich Volkmann

Diederich VOLKMANN (naskiĝinta la 13-an de septembro 1838 en Bremeno, mortinta la 13-an de marto 1903 en Bad Tabarz) estis germana filologo klasika kaj dum du jardekoj lernejestro ĉe Landesschule Pforta.

Diederich Volkmann
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1838 (1838-09-13)
en Bremeno
Morto 13-an de marto 1903 (1903-03-13) (64-jaraĝa)
en Tabarz
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Alma mater Bonna universitato
Okupo
Okupo instruisto • klasika filologo
vdr

Vivo redakti

Volkmann estis la plej maljuna filo de la teologo kaj gimnaziinstruisto Johann Heinrich Volkmann. Liaj fratoj estis la komercisto kaj usona konsulo je Odeso Johann Hermann Volkmann, la kompaniano kaj kontrolkomisionestro de Nordwolle) Johann Heinrich Volkmann kaj la pastoro bremena Gustav. Volkmann edzinigis Clementine Breslau (1845–1923), kun kiu li havis kvin infanojn, i.a. la kolonioficiron kaj majoron Richard D. Volkmann (1870–1954).

Post frekvento de Malnova gimnazio en Bremeno li studis ekde 1857 filologion ĉe la Bonna universitato kie li aktivis en la studenta korporacio Alemannia. En 1858 li iĝis studento ĉe la Universitato de Vroclavo revenonte en 1859 Bremenon. Tie li doktoriĝis en 1861 per la defendo de la laboraĵo De Suidae biographicis quaestiones selectae.

En 1861 li ekinstruistis en Schulpforta kie inter 1861 kaj 1864 estis unu lia lernanto Friedrich Nietzsche. Kun li estis havonta kontaktojn dum jardekoj; al li konsilis Volkmann iri Bonnon por studi. Je pasko 1863 Volkmann promociiĝis je la eco de la kvara adjunkto kaj nomumitis en 1866 supera instruisto kaj en 1870 profesoro. En 1873 oni vokis lin lernejestrecen al Görlitz, en 1874 al Elberfeld. Finfine li iĝis direktoro je Schulpforta en la 1878-a jaro.

Mallonge post la ekregado imperiestro Vilhelmo la 2-a venigis Volkmann por konsiliĝo pri granda, en 1890 planita konferenco lerneja. Ofertero transpreni kiel ministeria konsilisto la sekcion Supera lernejaro en Prusujo de Volkmann rifuzitis tamen.

Graveco redakti

Volkmann organizis multajn studvojaĝojn en Italujon kaj Grekujon. Instruiste li aktivis en la lingvoj helena, latina, franca kaj germana. Post rektoreco li kontentiĝis instruadi al baldaŭaj abiturientoj la helenan. Pro malbona saneco li retirigitis solene en 1898. Nomumite sekreta registarkonsilisto li transloĝiĝis al Jena. Dum feria restado en Bad Tabarz li mortis; tie troviĝas ankaŭ lia tombo.

Honoroj redakti

  • 1883: Roter-Adler-Orden (4-a klaso)
  • 1890: Adler der Ritter des Hohenzollernschen Hausordens
  • 1893: Krone zum Roten Adler Orden

Skribaĵoj redakti

  • De Suidae biographicis quaestiones selectae – Bonnae. Georgi, 1861.
  • De Suidae biographicis quaestiones alterae, Symbol. philologorum Bonnensium Fasc. II, 1867, p. 715–731.
  • Itinerarium Alexandri – Naumburg. Sieling, 1871.
  • De Suidae biographicis quaestiones novae. Gymn.-Progr. von Schulpforta, Naumburg 1873.
  • Alexandri Magni rerum gestarum epitoma : Et cod. Mettensi – Namburgi. Sieling, 1886.

Literaturo redakti

  • Fritz Heyer: Aus der Geschichte der Landesschule zur Pforte. Darmstadt, Leipzig 1943.
  • Felix Beheim-Schwarzbach: Diederich Volkmann. Ĉ. 1943.
  • Hans Heumann: Schulpforta – Tradition und Wandel einer Eliteschule. Erfurt 1994.