Elberfeld estis ĝis sia unuiĝo kun kvar aliaj urboj al nuna Wuppertal la 1-an de aŭgusto 1929 urbego en la regiono Bergisches Land en la orienta Rejnlando. Nun Elberfeld etendiĝas kiel urboparto de Wuppertal sur la urbodistriktojn Elberfeld, Elberfeld-Okcidento kaj Uellendahl-Katernberg. Ekde 1975 al la urboparto apartenas kelkaj anektaĵoj el la iama urbo Neviges (kies resto iĝis parto de la najbara urbo Velbert).
En la norda urboparto Uellendahl estas strato nomata "Zamenhofstraße". Certe tio estas indiko pri tio, ke en la urbo iam ekzistis forta Esperanto-grupo, probable laborista.