Armin T. Wegner

germana pacifisto, verkisto kaj poeto

Armin Theophil WEGNER (naskiĝinta la 16-an de oktobro 1886 en Elberfeld, mortinta la 17-an de majo 1978 en Romo) estis germana ĵurnalisto kaj verkisto.

Armin T. Wegner
Persona informo
Naskonomo Armin Theophil Wegner
Aliaj nomoj Johannes Selbdritt • Ömer-Tarik • Klaus Uhler • Klaus Uhlen
Naskiĝo 16-an de oktobro 1886 (1886-10-16)
en Elberfeld
Morto 17-an de majo 1978 (1978-05-17) (91-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Lola Landau • Irene Kowaliska
Amkunulo Irene Kowaliska
Infano Michele Wegner
Okupo
Okupo fotistoverkisto • rezistobatalanto • kuracistoaŭtoro
vdr

Vivo redakti

Pro volo fariĝi kamparano li interrompis la gimnazian frekventon; en 1908 li tamen trapasis la abiturientan ekzamenon antaŭ studo de jursciencoj kaj politika ekonomio en Vroclavo, Zuriko, Parizo kaj Berlino. En 1914 li doktoriĝis.

Sekvis laboroj diversaj (ekz. en Marsejlo en haveno, ĉe Max Reinhardt en aktorad-lernejo) kaj dum la Unua mondmilito estis li sukuristo en Polujo kaj Turkujo. Tie li estis okulatestanto de la armena genocido. Kontraŭ tio li publike protestis skribante leteron al prezidanto Woodrow Wilson.

Post 1918 li engaĝiĝis en grupo de Kurt Hiller "Politischer Rat geistiger Arbeiter", sed ankaŭ ĉe "Gruppe revolutionärer Pazifisten"kaj "Bund der Kriegsdienstgegner". Dum la 1920-a jaroj li vojaĝis tra Eŭropo, Afriko kaj la Proksima Oriento motorcikle. Li iĝis redaktoro de la periodaĵo "Der neue Orient". En 1933 li protestis per letero adresita al Adolf Hitler kontraŭ la persekuto de judoj kio malpermesigis la legadon de liaj verkoj en Germanujo. Li estis estis torturita kaj vidis la koncentrejojn de Oranienburg, Börgermoor (apud Surwold) kaj Lichtenburg (apud Prettin). En 1934 li sukcesis fuĝi al Britio kaj iris en 1936 al Palestino, en 1937 al Italujo. Inter 1941 kaj 1943 li estis docento pri la germana ĉe la universitato de Padovo uzante malkorektan nomon.

Lia verkaro remodis en la 1970-a jaroj; tiam li mem ankoraŭfoje kelkajn aĵojn verkis. Li skribis poemojn, prozaĵojn, vojaĝliteraturon, romanojn.

Honoroj (elekto) redakti

  • 1956: Großes Verdienstkreŭz der Bundesrepublik Deŭtsĉland
  • 1962: Von-der-Heydt-Preis der Stadt Wuppertal
  • 1968: honora medalo fare de Israelo por justuloj inter la popoloj

Verkoj (elekto) redakti

  • «Das Antlitz der Städte» (1917)
  • «Offener Brief an Karl Liebknecht» (1918)
  • «Ein Vermächtnis in der Wüste» (1919, letero al W. Wilson]
  • «Der Weg ohne Heimkehr» (1919)
  • «Der Knabe Hüssein» (1921)
  • «Der Ankläger» (1921)
  • «Die Verbrechen der Stunde – die Verbrechen der Ewigkeit» (1922)
  • «Die Straße mit den tausend Zielen» (1924)
  • «Wazif und Akif oder Die Frau mit den zwei Ehemännern» (1926, kun Lola Landau)
  • «Das Zelt» (1926)
  • «Moni oder Die Welt von unten» (1929)
  • «Fünf Finger über Dir» (1930)
  • «Am Kreuzweg der Welten» (1930)
  • «Treibeis» (1931, junto con Lola Landau)
  • «Maschinen im Märchenland» (1932)
  • «Brief an Hitler» (11.4.1933, protestletero al A. Hitler)
  • «Die Silberspur – Wunder der Welt auf der Fahrt durch neun Meere» (1952)
  • «Fällst Du, umarme auch die Erde oder Der Mann, der an das Wort glaubte» (1974)
  • «Odyssee der Seele» (1976)

Eksteraj ligiloj redakti