Kurt HILLER (naskiĝinta la 17-an de aŭgusto 1903 en Berlino, mortinta la 1-an de oktobro 1972 en Hamburgo) estis germana juristo, verkisto, pacisma publicisto kaj aktivulo por la legalizado de samseksemaj rilatoj.

Kurt Hiller
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1885 (1885-08-17)
en Berlino
Morto 1-an de oktobro 1972 (1972-10-01) (87-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ĵurnalistoverkistopolitikisto • poeto-juristo • GLAT-aktivulo
vdr

Vivo redakti

Estante filo de fabrikanto de kravatoj li trapasis en 1903 la abiturientan ekzamenonn Berline ĉe Askanisches Gymnasium. Poste li studis jursciencojn kaj filozofion en Berlino kaj Freiburg kaj doktoriĝis en 1907 en Heidelberg post defendo de la tezo Die kriminalistische Bedeutung des Selbstmordes (pri memmortigoj). La sekvantajn jarojn li aktivis liberprofesie kiel verkisto en Berlino antaŭenigante la literaturan ekspresionismon. Li gvidis Neuer Club kaj la kabaredon Gnu. Multaj liaj artikoloj legeblis en la periodaĵoj "Pan", "Sturm" kaj "Aktion"

En 1912 li eldonis la ekspresionisman antologion Der Kondor en Heidelberg kun propraj poeziaĵoj kaj tekstoj i.a. de Ernst Blass, Max Brod, Salomo Friedlaender, Georg Heym, Arthur Kronfeld, Else Lasker-Schüler, Ludwig Rubiner, René Schickele, Franz Werfel, Paul Zech. En 1914 li fondis la pacisman movadon "Aktivismus" por kontraŭbatali la dekadencan politikon kaj meti ĝin sur pli spirita nivelo. Inter 1916-1924 li eldonis kvin jarlibrojn Das Ziel, por manifestadi sp(i)ritajn agadojn. De 1917 ĝis 1919 li fondis "Bund zum Ziel" kaj "Aktivistenbund" kiuj post la Novembra revolucio iĝis "Politischer Rat geistiger Arbeiter".

De 1919 li estis ĉefa membro de la germana pac-movado; en 1926 estiĝis la aro "Gruppe Revolutionärer Pazifisten" (ĝis neniiĝo en 1933). De 1922 sekvis gravaj liaj publikaĵoj koncerne la punleĝojn kontraŭ samseksemo, ekz. § 175: die Schmach des Jahrhunderts!. Tiam li kunlaboris ege apud Magnus Hirschfeld kaj ties "Wissenschaftlich-humanitäres Komitee". Inter 1924 kaj 1933 Hiller nombriĝis inter la plej diligentaj skribantoj de Die Weltbühne, apud Carl von Ossietzky kaj Kurt Tucholsky.

Post la potencakiro de la nazioj li plurfoje arestiĝis en 1933 kaj 1934 suferante en la koncentrejoj de Brandenburg kaj Oranienburg. En 1934, post fuĝo Pragon li klopodis unuigi la politike maldekstrajn eksiliĝintojn. En 1938, pro la minaco de enmarŝo de Wehrmacht en la ĉeĥoslovakian ĉefurbon, li forfuĝis Londonon. Ĝis 1947 fondis kaj estris li la societon "Freiheitsbund Deutscher Sozialisten", kiu en la tutan mondon sendis al socialistoj cirkulerojn; krome menciindas lia agado ĉe la porverkista ligo "Gruppe Unabhängiger Deutscher Autoren", kiu ankaŭ okazigis literaturajn-politikajn laŭtlegadojn kaj diskutforumojn.

Post reveno patrujen kaj eksetlo en Hamburgo en 1955 li kunlaboris ĝis 1966 ĉe multaj, ofte nur hektografitaj periodaĵoj, ekz. "Baubudenboet", "contra", "Zwischen den Kriegen", "Lynx". En 1956 li fondis kaj estris "Neusozialistisĉer Bund" por propagandi la por li tipan liberalisman socialismon; ĝi ja restis randa grupo. En 1969/73 aperis la duvoluma membiografio kun la titolo Leben gegen die Zeit (la dua volumo nur postmorte havis sian aperon).

La urno metiĝis en la tombo de lia amiko Walter Detlef Schultz sur la tombejo de la hamburga kvartalo Ohlsdorf.

Honoroj redakti

De 2000 ekzistas en Schöneberg (Berlino) parko kiu nomiĝas por li Kurt-Hiller-Park, proksime de la metroa stacidomo Kleistpark; muntis oni tie ankau informtabulo pri Hiller.

Verkoj redakti

  • Das Recht über sich selbst, 1908, repr. 2010
  • Der Kondor, 1912, repr. kun postparolo de Paul Raabe 1989
  • Die Weisheit der Langenweile, 1913, Nachdr. 1973
  • Das Ziel. Jahrbücher für geistige Politik, 1916–1923. (eld.)
  • Unnennbar Brudertum, 1917 (poemoj)
  • Gustav Wynekens Erziehungslehre und der Aktivismus, 1919
  • Geist werde Herr, 1920, repr. 1973
  • Der Aufbruch zum Paradies. Sätze, 1922, repr. 1973
  • § 175: die Schmach des Jahrhunderts, 1922, repr. 202
  • Verwirklichung des Geistes im Staat, 1925
  • Der Sprung ins Helle, 1932
  • Profile, 1938
  • Der Unnennbare, Gedichte, 1938
  • After Nazism – Democracy?, 1945
  • Geistige Grundlagen eines schöpferischen Deutschlands der Zukunft, 1947
  • Köpfe und Tröpfe, 1950
  • Rote Ritter, 1951, repr. 1980
  • Der Aufbruch zum Paradies. Thesen, 1952
  • Hirn- und Haßgedichte, 1957
  • Das Buch Archangelos, Gedichte, 1965
  • Ratioaktiv, Reden 1914–1964, 196
  • Politische Publizistik von 1918–33; eldonis Stephan Reinhardt, 1983

Eksteraj ligiloj redakti