Georg Heym

Georg HEYM [geog hajm] (naskiĝis la 30-an de oktobro, 1887, mortis la 16-an de januaro, 1912) estis germana poeto.

Georg Heym
Georg Heym.jpg
Persona informo
Georg Heym
Georg Theodor Franz Artur Heym
Naskiĝo 30-an de oktobro 1887 (1887-10-30)
en Jelenia Góra
Morto 16-an de januaro 1912 (1912-01-16) (24-jara)
en Gatow
Mortis pro drono [#]
Tombo Luisenfriedhof III [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno [#]
Alma mater Universitato de Würzburg • Altes Gymnasium Neuruppin • Humboldt-Universitato en BerlinoFriedrich-Schiller-Universitato Jena [#]
Subskribo Georg Heym
Memorigilo Georg Heym
Familio
Amkunulo Hildegard Krohn [#]
Profesio
Okupo poeto • verkisto • romanisto • dramaturgo • poeto-juristo [#]
Aktiva en Jelenia GóraWürzburgJenaBerlino [#]
Aktiva dum 1898– [#]
Verkado
Verkoj Q19180064 ❦
Q19157228 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li naskiĝis en Hirschberg (nuntempe Jelenia Góra, Pollando), kiel filo de prokuroro. En Würzburg, Jena kaj Berlino li studis juron. Kontaktoj el kelkaj reprezentantoj de la frua ekspresionismo, same kiel la grandurba etoso en Berlino forte influis lian verkadon. En esprimoplena lingvaĵo Georg Heym priskribis la kaoson, la solecon kaj la izolitecon de grandurbanoj. Ankaŭ vizioj pri milito kaj detruo estas tipaj temoj en lia verkaro.

Georg Heym mortis en 1912, droniĝante dum glacikurado apud Berlino.

Listo de verkojRedakti

  • Der Athener Ausfahrt (tragedio, 1907)
  • Der ewige Tag (poemoj, 1911)
  • Umbra vitae (poemoj, eld. 1912)
  • Der Dieb (novelaro, eld, 1913)

En Esperanto aperisRedakti

  • Vespero ; La pejzaĝoj plenigis ; La vintro ; La dio de l'urbo. - En: Übertragungen = Tra(nskon)dukoj. - Messkirch : Gmeiner, 1988. - p. 94-98

Eksteraj ligilojRedakti