Richard D. Volkmann

Richard Dietrich VOLKMANN (naskiĝinta la 23-an de junio 1870 en Schulpforta, mortinta la 9-an de februaro 1954 en Sondershausen) estis germana koloniisma oficiro en Germana Sudokcidenta Afriko.

VivoRedakti

Estante dua filo inter kvin de la lernejestro Diederich Volkmann li frekventis la naskiĝurban gimnazion Landesschule Pforta antaŭ estiĝi flagojunkro en la 3-a Turingia infanteriregimento nr. 71 en Sondershausen. Tie li nomumitis en la 20.11.1890 leŭtenanto. En aprilo 1894 li aniĝis al la Imperiestra protektotaĉmento por Germana Sudokcidenta Afriko. Tuj post alveno en Afriko li partprenis la kampanjon kontraŭ Hendrik Witbooi, la sturmpreno de Naukluft-montaro kaj la sekvajn batal(et)ojn. Fine de 1894 Volkmann iĝis distriktestro de Omaruru. Inter liaj taskoj estis ankaŭ la protektado de germanaj farmistoj kaj la landa esplorado. En 1898 li promociiĝis je supera leŭtenanteco kaj senditis kiel kompaniĉefo al Keetmanshoop, antaŭ deĵoro (inter 1899 kaj 1904) kiel disktriktestro de Grootfontein. Disde ĉi-tie li organizis plurajn kaj longdaŭrajn ekzpediciojn almonte de Okavango-rivero ĝis Caprivi-streko.

En novembro 1903 li gvidis, post murdo de pluraj eŭropaj komercistoj kaj misiistoj, disde Grootfontein punekspedicion je la landlimo de Portugala Angolo dum kiu iĝis sangaj malamikaj interpuŝiĝoj kun lokuloj. En 1904 Volkmann partoprenis genocidajn agojn kontraŭ la hereroj, la batalon de ĉe Waterberg kaj la persekutojn de kaj hereroj ĝis la Omaheke-pejzaĝo. En 1905 Volkann iĝis kapitano de la Imperiestra protektadtrupo sed en 1906 li ekfamiĝis en tuta Germanujo: ĉar tiam li, post multsemajnan persekutadon, kaptis la ĉefo de Bethanie Cornelius Fredericks kun liaj tribanoj. Pro tio ricevis Volkmann personan gratultelegramon de imperiestro Vilhelmo la 2-a. Krome li invititis al la Urba kastelo de Berlino.

Post 12 jaroj da servoj ĉe la truparo protekta li adiaŭitis en 1906 kaj iĝis en 1907 estro de la berlina societo Lüderitzbucht-Gesellschaft. Baldaŭ post reveno patrujen li nuptis en la 28.7.1906 en la Malnova garnizona kirko de Berlino Alice Teltscher, filino de la iama aŭstrihungaria konsulo en Porto Alegre, Edmund Teltscher. Unu jaron poste naskiĝis la filoj Edmund (1907–1995) kaj Richard (1907–1965).

Ĉe eksplodo de la Unua mondmilito Volkmann vokitis armeen kiel rezerva majoro. Ĉe la 12-a rezervodivizio li unue troviĝis ĉe la uesta fronto antaŭ irado en 1916 kiel remparkomandanto al Bukareŝto. Post la armistico de Compiègne 1918 li gvidis la oficirojn kaj virarojn de la Imperiestra komandejo dum kvarsemajna marŝado reen al Germanujo pri kio aperis libreto kun la titolo Reiseabenteuer des Bataillon Volkmann. Ankaŭ por Volkmann la fino de monarkio ne facilis. Lüderitzbucht-societo malaperis nek Reichswehr plu bezonis tiom multaj da soldatoj. Por Volkmann profesia novstartigo apenaŭ eblis kaj li laboris kiel konsilisto por diversaj firmaoj en Berlino.

HonorojRedakti

OrdenojRedakti

  • Kronenorden III. Klasse mit Schwertern
  • Roter Adlerorden IV. Klasse mit Schwertern
  • Preußisches Dienstauszeichnungskreuz
  • Ritterkreuz II. Klasse des Hausordens der Wachsamkeit mit Schwertern
  • Ehrenkreuz von Schwarzburg III. Klasse mit Schwertern
  • Ritterkreuz des Silvesterordens
  • Kolonial-Denkmünze
  • Südwestafrika-Denkmünze mit den Gefechtsspangen Groß-Namaland, Omaheke, Waterberg und Hereroland
  • Zentenarmedaille
  • Fürstl. Schwarzburg-Sondershäuser Erinnerungs-Medaille
  • Eisernes Kreuz (1914) II. und I. Klasse
  • Bayerericher Militärverdienstorden IV. Klasse mit der Krone und Schwertern
  • Franz-Joseph-Orden mit der Kriegsdekoration
  • Österreichisches Militärverdienstkreuz mit der Kriegsdekoration
  • Eiserner Halbmond

NaturhistoriaĵojRedakti

La de Anton Reichenow en 1902 priskribita subspeco Chalcopelia chalcospilos volkmanni el la regiono de la Damaroj[1] hodiaŭ taksatas sinonimo por la nominatformo de Smeraldmakula arbarkolombo.

LiteraturoRedakti

  • Die Kämpfe der deutschen Truppen in Südwestafrika. Band 1 und 2, E.S. Mittler & Sohn. Berlin 1906.
  • Walter Nuhn: Feind überall. Der große Nama-Aufstand 1904-1908 in Deutsch-Südwestafrika. Bernard & Graefe Verlag, Bonn 2000.
  • Walter Nuhn: Sturm über Südwest. Bernard & Graefe Verlag, Bonn 1994.
  • Volker Lohse: Ludwig Schlüter, ein Reiter in Deutsch-Südwest. Traditionsverband ehem. Schutz- und Überseetruppen, Band 3, 1984.
  • Andreas E. Eckl: Herrschaft, Macht und Einfluß. Koloniale Interaktionen am Kavango (Nord-Namibia) von 1891 bis 1921. Rüdiger Koppe Verlag. Köln 2004.
  • Geschichte der Familie Volkmann. Privatdruck 2002. Staatsarchiv Bremen.
  • {Anton Reichenow: "Herr Reichenow legt eine Reihe von Bälgen der Chalcopelia chalcospilos Wagl. vor", ĉe: Journal für Ornithologie, serio 5, vol 9, nr 1/1902, p. 134 (tie ĉi interrete)

NotojRedakti

  1. Anton Reichenow (1902), p. 13.