Anton Reichenow (1847 - 1941) estis germana ornitologo.

Anton Reichenow
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1847 (1847-08-01)
en Charlottenburg
Morto 6-an de julio 1941 (1941-07-06) (93-jaraĝa)
en Hamburgo
Ŝtataneco Germana Regno vd
Alma mater Universitato Greifswald vd
Familio
Infanoj Eduard Reichenow vd
Parencoj Jean Cabanis vd
Profesio
Okupo ornitologo • natursciencisto • herpetologist • zoologo • zoologia kolektisto vd
Aktiva en Germana Kameruno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Reichenow estis bofilo de Jean Cabanis, kaj laboris en la Humboldta Muzeo el 1874 al 1921. Li estis fakulo pri afrikaj birdoj, kaj faris kolektan ekspedicion al Okcidenta Afriko en 1872 kaj 1873, kaj verkis Die Vögel Africas (1900-05). Li verkis ankaŭ Die Vögel der Bismarckinseln (1899). Li estis eldonisto de Journal für Ornithologie el 1894 al 1921.

Kelkaj birdospcioj estas nomataj laŭ lia nomo, inklude la speciojn de la Punktogorĝa kampetero, nomata ankaŭ Kampetero de Reichenow, kaj de la Lagonosticta umbrinodorsalisFajrfringo de Reichenow.

Birdoj unuafoje priskribita de Anton Reichenow redakti

Referenco redakti

  • Beolens, Bo & Watkins, Michael (2003). Whose Bird?: Men and women commemorated in the common names of birds, Christopher Helm, London.