La Kabanisa emberizo (Emberiza cabanisi) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kabanisa emberizo
E. c. cognominata, Menongue, Angolo
E. c. cognominata, Menongue, Angolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. cabanisi
Emberiza cabanisi
(Reichenow, 1875)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en du apartaj areoj de subsahara Afriko nome en mallarĝa zono subsahela el Senegalio al Etiopio (koincide kun la Brunpuga emberizo), forestas el la ekvadora arbarzono kaj denove en pli suda kaj larĝa zono el baseno de rivero Kongo al Mozambiko. Laŭ landoj nome en Angolo, Burkino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Gvineo, Liberio, Malavio, Malio, Mozambiko, Niĝerio, Ruando, Sieraleono, Sudano, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj seka savano.

Tiu afrotropisa specio havas malhelbrunajn suprajn partojn kun blanka superokula strio, iom da strieco en supra dorso kaj blanka flugilstrio. La subaj partoj estas oranĝecflavaj, kun pli blankecaj gorĝo kaj suba ventro.

Referencoj redakti