Karl Amon (historiisto)

aŭstra historiisto

Karl AMON (naskiĝinta la 13-an de marto 1924 en Bad Aussee, mortinta la 10-an de januaro 2017) estis aŭstra teologo, prelato romkatolika kaj eklezihistoriisto. Li estis papa honora legato, malakceptinte multon da aliaj al li ofertitaj honoroj.

Karl Amon
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1924 (1924-03-13)
en Bad Aussee
Morto 10-an de januaro 2017 (2017-01-10) (92-jaraĝa)
en Bad Aussee
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo historiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Amon estas la plej maljuna de tri infanoj de Karl kaj Franziska Amon. Post frekvento de la bazlernejo kaj ĝenerala lernejo (dum unu jaro) li lernantis inter 1935 kaj 1938 ĉe la Episkopa gimnazio en Graz (post la t.n. Anschluss la eklezia gimnazio ekmalfunkciis). Ĝis 1942 li estis ĉe la Akademia gimnazio; en 1943 li pasigis la abiturientan ekzamenon. Inter julio kaj decembro 1942 Amon dejhoris ĉe la Regna Laborservo. En aŭgusto 1943 li gravege vunditis per grenadero ĉe la orienta fronto de la Dua mondmilito kio necesigis amputon de la dekstra femuro. Dum la restado enlazarete li ekstudentis ĉe la filozofia-teologia altlernejo de la porpastra seminario en Graz. Finstudo estis en julio 1948: tiam denove ekzistis teologia fakultato ĉeuniversitata memkompreneble. Ordino estis en la 11.7.1948. Li doktoriĝis en la 19.12.1953 pro laboraĵo pri la Monaĥinejo benediktana de Traunkirchen (Distrikto Gmunden). Inter 1947 kaj 1959 Amon estis prefekto de la Episkopa porknaba seminario; inter 1948 kaj 1953/54 li kromstudis la lingvojn germanan kaj anglan por rajti instruadi. Instigite de la universitata profesoro Andreas Posch estiĝis inter 1954 kaj 1959 lia habilitiĝskribaĵo pri la antaŭreformacia Stirio (Die Steiermark vor der Glaubensspaltung). Inter 1957/58 kaj 1958/59 Amon studis ĉe la Instituto pri aŭstria historiesplorado.

Kariero universitata redakti

En printempo 1959 li habilitiĝis en Graz pri eklezia historio. En la 1.10.1960 Amon iĝis la posteulo de Andreas Posch estinte ordinara universitata profesoro pri eklezihistorio kaj patrologio. Senatano li estis en 1963/64, dekano en 1964/65. Retiriĝo estis pro saneckialoj en 1987. Gravaj publikaĵoj liaj pri eklezihistorio, ekz. pri la episkopoj de la Episkoplando Graz-Seckau, la urbaj paroĥestroj de Graz, diversaj ekleziaĵoj specialaj por Stirio, Sankta Nonnozo en Karintio (parte kune kun Maximilian Liebmann), eldonitis kun persona zorgo de la verkinto mem. Estante membro de la Historia landa komisiono pri Stirio li reklamis la pli intensan okupiĝon pri eldonado de fontoj koncerne protokolojn kontrolvizitajn, ordinajn, konsekradajn. Nenombreblaj kontribuaĵoj pri eklezi-, piec- kaj regionhistorio kaj demandoj liturgiaj krome menciendus.

Graveco liturgia redakti

Dum la nacisocialisma epoko Amon aktivis en la Komunumo Sankta Barbaro en la katedralo de Graz. Tiu ĉi komunumo estis parto de la laika ligo Neuland kaj influis la liturgian movadon ĉirkaŭ Pius Parsch - la movadanojn kolektiĝis ofte en la Konvento Seckau. Amon ankaŭ interesiĝis pri liturgio: li partoprenis la faradon de la tutkatolika preĝolibro Gotteslob en la 1970-aj jaroj kaj prelegis pri liturgia muziko ĉe la nuna Universitato pri artoj. Li estis altranga membro de komisiono kies tasko estis altrudi al la fidelularo la novajn romkatolikajn mesceremoniojn kreitajn post la Dua Vatikana koncilio.

Eksteraj ligiloj redakti