Paul Michael Zulehner (naskiĝinta la 20-an de decembro 1939 en Vieno) estas aŭstra teologo kaj romkatolika pastro. La ekde 2008 retiriĝinta universitata profesoro nombriĝas inter la plej konataj religisociologoj de Eŭropo.

Paul Zulehner
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1939 (1939-12-20) (84-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo universitata instruisto
katolika sacerdoto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Paul Zulehner naskiĝis en la viena urbokvartalo Döbling[1] estante la kvara filo de Josef kaj Luise Zuhlehner (fraŭline Tauber). Lia frato Josef ordinitis pastro en la jaro 1961-a fare de kardinalo Franz König kaj filino de lia frato Jörg estas profesorino ĉe la universitato de Frankfurto ĉe Majno. Junulece Zuhlehner membris al la Kantoknaboj (ĥoro) de la viena Preĝejo de la skotoj. Tie ĉi li amikiĝis kun la teologo Georg Braulik kaj la posta federacia kanceliero Wolfgang Schüssel. Post la maturiĝo lerneja en 1958 ĉe Wasa-gimnazio Zulehner studis teologion en Innsbruck (kie li loĝis en la seminario Canisianum), Vieno kaj Munkeno. Li taksas sin rekta disĉiplo de Karl Rahner. En la aĝo de nur 21 jaroj li doktoriĝis pri filozofio en 1961 en Innsbruck ĉe la sociala etikisto Johannes Schasching.[2] Post esploro pri Aŭstromarksismo li doktoriĝis denove en Innsbruck en 1964 pri teologio ĉe Gottfried Heinzel.[3]

En al 29.6.1964 estiĝis lia ordino pastra fare de helpepiskopo Franz Jachym kaj la primico okazis en la 19.7.1964 en Bad Schallerbach/Distrikto Grieskirchen. Inter 1965 kaj 1967 li laboris kiel kapelano ĉe Altmannsdorfer-kirko en la viena urbodistrikto Meidling. En 1967 li fariĝis studprefekto ĉe la porpastra seminario de la Arkidiocezo Vieno kaj asistanto ĉe Rudolf Weiler ĉe la Universitato de Vieno. Statistikaĵojn li ellernis la sekvintajn jarojn ĉe Hermann Denz de la altlernejo en Linz. En 1969 kardinalo König sendis lin je habilitiĝstudo; unue li estis en Konstanz kie li estis studento ĉe Thomas Luckmann loĝante en la paroĥestra domo rekte apud la malgranda baziliko. Poste li iris Munkenon por studi ĉe Karl Rahner. En 1973 li habilitiĝis ĉe la pastoralteologo Rolf Zerfaß el Würzburg per studo pri sekularigo.[2] Samjare Zulehner iĝis profesoro en Bamberg kaj inter 1974 kaj 1984 li estis orda profesoro en Passau kie li intense okupiĝis pri religi- kaj eklezisociologiaj demandoj. Lia posteulo en Passau fariĝis Isidor Baumgartner.

Ekde 1984 Zulehner estis profesoro pri pastorala teologio en Vieno. Lia speciala kampo estas la esplorado pri religio kaj virtoj/(etikaj) valoroj, sur kiu li iniciatis kaj faris multnombrajn projektojn ene kaj ekstere de Aŭstrio. Li ankaŭ eldonis studojn pri interjunularaj valorpreferoj, viraj rooj, demando pri la senco ensocie aŭ pri eklezia imposto. Inter 2000 kaj 2007 li estis dekano de la teologia fakultato de la viena altlernejo.

 
Paul Zulehner en 2017

Malgraŭ pensiuliĝo en oktobro 2008 Zulehner daŭre aktivas science.[4] Li anas ĉe Scienca komisiono de Academia Superior (pensfabriko en Supra Aŭstrio.[5]

En la 16.10.2017 Zulehner lanĉis kun la praga religifilozofo Tomáš Halík surretan peticion en favoro de papo Francisko (Pro Pope Francis).[6] per kio honoratu kaj dankatu la nuna papo pro lia kuraĝo kaj teologeco admirinde homa.

Post la fermo de la Amazonio-sinodo en la 27.10.2019, kie la episkopoj deklaris rekomendota, sub konkretaj kondiĉoj, la ordinon de daŭraj diakonoj je pastroj, Zulehner intencis lanĉon de peticion sub la titolo Amazonion ĉe ni (Amazonien bei uns). Ĝi proponu similajn planojn ankaŭ al la diocezestroj de Germanlingvio.

Verkoj

redakti
  • Helft den Menschen leben, Passau 1976.
  • Heirat – Geburt – Tod. Eine Pastoral zu den Lebenswenden, Wien 1976.
  • Scheidung – was dann …?, 1981.
  • Religion im Leben der Österreicher, 1981.
  • Das Gottesgerücht, 1986.
  • Wider die Resignation in der Kirche, Wien 1989, ISBN 3-210-24953-9.
  • Kvar volumoj pri teologio pastorala:
    • Fundamentalpastoral, Düsseldorf 1989.
    • Gemeindepastoral, Düsseldorf 1989.
    • Übergänge, Düsseldorf 1990.
    • Pastorale Futurologie, Düsseldorf 1990.
  • Ein Obdach der Seele, 1994.
  • Kirchen-Ent-Täuschungen, 1997.
  • Ein Kind in ihrer Mitte, 1999.
  • Wege zu einer solidarischen Politik, 1999, ISBN 3-7022-2224-3.
  • kune kun la franciskano Andreas Müller kaj Arno Tausch: Global Capitalism, Liberation Theology and the Social Sciences, New York 1999.
  • kune kun Anna Hennersperger: Sie gehen und werden nicht matt. Priester in heutiger Kultur. Ergebnisse der Studie Priester 2000, Ostfildern 2001, ISBN 3-7966-1026-9.
  • kune kun Fritz Lobinger kaj Peter Neuner: Leutepriester in lebendigen Gemeinden. Ein Plädoyer für gemeindliche Presbyterien. Ostfildern: Schwabenverlag 2003, ISBN 978-3-7966-1124-7.
  • Kirche umbauen – nicht totsparen, Ostfildern 2004, ISBN 3-7966-1173-7.
  • kiel eldonisto: MannsBilder. Ein Jahrzehnt Männerentwicklung, Ostfildern 2004, ISBN 3-7966-1134-6
  • Ortsuche – Umfrage unter Pastoralreferentinnen und Pastoralreferenten im deutschsprachigen Raum, Ostfildern 2006, ISBN 3-7966-1310-1.
  • kune kun Anna Hennersperger: Damit die Kirche nicht rat-los wird. Pfarrgemeinderäte für zukunftsfähige Gemeinden, Ostfildern 2010, ISBN 978-3-7966-1504-7.
  • [Martin Kolozs (eld.): Eine Antwort des Glaubens: Im Gespräch mit Paul M. Zulehner und Petra Steinmair-Pösel. Studienverlag, Innsbruck 2012, ISBN 978-3-7065-5210-3.
  • Kirchenvisionen – Orientierung in Zeiten des Kirchenumbaus, 2012, ISBN 978-3-8436-0168-9
  • Mitgift: Autobiografisches anderer Art. Patmos-Verl., Ostfildern 2014, ISBN 978-3-8436-0542-7.
  • kune kun Tomáš Halik (eld.): Pro Pope Francis. Weltweite Unterstützung für den Papst aus dem Kirchenvolk, Patmos Verlag, Ostfildern 2018, ISBN 978-3-8436-1115-2.

Honoroj kaj membrecoj

redakti
  • 1967: Kardinal-Innitzer-Preis
  • Leopold-Kunschak-Preis
  • Karl-Renner-Preis
  • Alexander-von-Humboldt-Stipendium der Deutschen Bundesregierung
  • 1985–2000: konsilisto de la estro de la eŭropa episkoparo
  • 1987–1999: komisiano ĉe Österreichische Forschungsgemeinschaft
  • 2009: Großes Silbernes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich[7]
  • Membro de Eŭropa akademo pri sciencoj kaj artoj
  • Membro de Aŭstra akademio pri sciencoj
  • 2015: Honordoktoreco ĉe la Universitato de Erfurto
  • 2019: Horst-Dähn-Preis Berlin por esploroj en Orienta Eŭropo
  • 2019: Honordoktoreco en Kluĵo

Referencoj

redakti
  1. P. M. Zulehner, Mitgift. Ostfildern 2014. p. 40.
  2. 2,0 2,1 http://www.kathpress.co.at/site/nachrichten/database/66768.html
  3. P. M. Zulehner, Mitgift. Ostfildern 2014. p. 295.
  4. Prie en surreta altlernejfoliaro
  5. Academia Superior - Wissenschaftlicher Beirat
  6. pro-pope-francis.com. Arkivita el la originalo je 2019-12-13. Alirita 2020-01-04.
  7. Listo de ĉiuj honoritoj ekde 1952

Eksteraj ligiloj

redakti