10-a de aŭgusto
dato
(Alidirektita el 10-an de aŭgusto)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 10-a de aŭgusto estas la 222-a tago de la jaro (la 223-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 143 tagoj restas.
Je la 10-a de aŭgusto okazis, interalie:
EventojRedakti
- - 612: Babilonianoj kaj medoj konkeris Ninivon, la ĉefurbon de Asirio
- 654: Eŭgeno la 1-a iĝis papo
- 843: Traktato de Verdun pri disdivido de Karolida Imperio - post morto de Ludoviko la 1-a (Sankta Romia Imperio) rezultis estigon de Francio, Germanio kaj Italio
- 955: Batalo de Augsburg inter germanaj kavaliroj, gvidataj de Oto la 1-a, kaj paganaj hungaraj tribestroj - fino de la prirabaj hungaraj militiroj al Okcidenta Eŭropo
- 991: Malvenko de angla armeo kontraŭ danaj invadintoj en batalo de Maldon
- 997: Santiago de Compostela estis detruita de Almanzoro, araba reganto de Kordovo
- 1109: Pomerio: pola princo Boleslavo la 3-a Kurbabuŝa venkis prakaŝubojn en batalo de Nakło
- 1230: Lasta reganto de Ĥorazma Imperio malvenkis en batalo de Erzincan kontraŭ koalicio de Ruma sultanlando kaj Ajubidoj
- 1500: Portugala navigisto Diogo Dias malkovris Madagaskaron
- 1501: Regiono Hradec Králové: Nové Město nad Metují fondiĝis
- 1519: Epoko de Malkovroj: de Sevilo Fernão de Magalhães unuan fojon en la historio eknavigis ĉirkaŭ la mondo - por esplori la plej mallongan okcidentan itineron al Molukoj (Spicaj Insuloj)
- 1539: Franca lingvo iĝis oficiala lingvo en Francio anstataŭante latinon
- 1543: Hungario: sultano Sulejmano la 1-a okupis kastelon de Esztergom
- 1628: Sveda militŝipo Vasa sinkis, baldaŭ post sia unua eknavigo de Stokholmo
- 1675: Londono: Karlo la 2-a fondis Reĝan Observatorion de Greenwich
- 1680: Indiana ribelo de Puebloj komenciĝis
- 1702: Granda Nordia Milito: svedaj soldatoj detruis kaj bruligis polan reĝan kastelon sur Vavelo - la incendio daŭris 4 tagojn
- 1728: Dana esploristo Vitus Bering malkovris la Insulon Sankta Laŭrenco
- 1741: Pollando: dum la unua silezia milito prusa armeo konkeris aŭstran Vroclavon
- 1755: Iniciate de guberniestro de Nov-Skotio deportado de franclingvaj akadianoj de Marprovincoj de Kanado komenciĝis
- 1793: En Parizo oni malfermis muzeon Luvro montrante ekspozicion de 537 pentraĵojn kaj 184 artaĵojn
- 1809: Ekvadoro proklamas (sensukcese) sian sendependecon
- 1821: Misurio fariĝis la 24-a ŝtato de Usono
- 1846: Smithsonian Institution estis transprenita de Usona Kongreso
- 1897: Germana kemiisto Felix Hoffmann ricevis la acetilsilikilatan acidon, konatan kiel aspirino - produktatan de Bayer
- 1904: Rusa-japana milito: unua pli granda konfronto inter batalŝipoj sur la Flava Maro
- 1913: Bukareŝta pactraktato finis la Duan Balkanan militon inter Bulgario, Rumanio, Serbio, Montenegro kaj Grekio
- Unua mondmilito:
- 1920: Unuafoje estis surbendigita kantita bluso fare de Mamie Smith por Okeh Records
- 1920: Osmana Imperio post la Armena genocido subskribis kun la centraj Potencoj neniam ratifitan Traktaton de Sèvres
- 1920: Soveta-Pola Milito:
- Brita ĉefministro Lloyd George deklaris en la brita parlamento, ke la armisticaj kondiĉoj de la ĵus okazigita franca-brita konferenco estas bonaj kaj liberigas Brition por helpi al poloj (lia ripeto de bolŝevikaj kondiĉoj signifis sovetigon de Pollando)
- Soveta 3-a Kavaleria Korpuso transiris Vistulon norde de Varsovio
- 1927: Konstruado de monumento dediĉita al la unuaj usonaj prezidantoj sur la klifo de Monto Rushmore komenciĝis
- 1932: Dua Pola Respubliko: ŝipa flago estis hisita sur la destrojero ORP "Burza" (Tempesto)
- 1937: En Tokio oni fondis entreprenon Canon, specialiĝantan pri bildigado kaj optikaj produktoj
- 1939: Germana ministro pri eksterlandaj aferoj Joachim von Ribbentrop ordonis al ambasadoro de Germanio forlasi Varsovion - pro liaj streboj plibonigi rilatojn kun Pollando
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: germana polico pafmortigis en Rzeszów 46 personojn; Varsovio: konspira "Wiadomości Polskie" en notaĵo Hitlera-soveta okupado skribis pri ondo de la arestoj de advokatoj, juĝistoj, inĝenieroj, instruisoj kaj pastroj - Disvastiĝanta teroro kaŭzas inter la popolo panikon. Pluraj personoj de Vilno-regiono kaŝiĝas en Kovno, de kiu tamen lokaj poloj forkuras al Vilno; funkciigita julie en Londono pola radiostacio "Marta" sendis unuan depeŝon adresitan al pola spionejo en Bukareŝto; Londona premiero de dokumenta filmo Jeszcze Polska nie zginęła, surbendigita en Francio kaj Norvegio kaj produktita en Ĉikago - en la pola kaj angla versioj Poland is not lost en Usono kaj Britio spektis ĝin ĉirkaŭ 1 miliono da personoj, en Argentino estis titolita Polonia Heroica; Hoboken (Usono): per oceano alvenis profesoroj Oskar Halecki kaj Manfred Kridl por lekcii en usonaj universitatoj; Ĉina Fronto: japana mararmeo etendis blokadon de Ĉinio ĝis la suda marbordo de la lando
- 1941: Holokaŭsto: 322-a bataliono de germana polico pafekzekutis en Białowieża 77 judojn en la aĝo de 16 ĝis 45 jaroj; grupo de Kamparanaj Batalionoj el areo Radzyń Podlaski forprenis de frakasita aviadilo de Luftwaffe radiostacion, malpezan maŝinpafilon kaj municion; pola kaj usona registaroj subskribis interkonsenton pri kunlaboro de spionagentejoj koncerne Sovetunion; Władysław Anders estis nomumita divizia generalo; Balta Maro: en Finna golfo soveta submarŝipo Ŝĉ-307 sinkigis la samtipan germanan U-144 kun la tuta 28-persona skipo; Orienta Fronto: direkte al nord-okcidento germana 4-a Kirasita Grupo kun plifortigita 8-a Aviada Korpuso ekatakis Leningradon; Unua Tutslava Kunveno en Moskvo komencita
- 1942: Holokaŭsto: Gestapo de Krosno murdis ĉirkaŭ 1400 judojn el geto de Brzozów, parto de ili estis bruligita en sinagogo; likvido de geto en Krzemieniec (Volinio) komenciĝis - germanaj ĝendarmoj kaj ukraina polico murdis ĉi-tage ĉirkaŭ 5000 judojn; likvido de geto en Lvovo komenciĝis - ĝis la 23-a de aŭgusto al germana ekstermejo Bełżec oni deportis 50 mil judojn; Varsovian geton atingis Dawid Nowodworski - la unua forkurinto de ekstermejo Treblinka; germanaj ĝendarmoj malkovris hazarde en Żywiec konspiran presejon dum presado de la 34-a n-ro de la revuo "Front Polski" (Pola Fronto); Mediteraneo: aer-mara batalo pri proviztransporto al Malto komencita - dum 4 tagoj el 11 transportaj ŝipoj kaj cisterno-ŝipo alnavigis 5 kun 32 miloj da tunoj de municiprovizo
- 1943: En Ĝenerala Gubernio aperis konspira pollingva revuo "Demokrata" (Demokratiulo); Sovetunio: Ŝtata Defend-Komitato konsentis krei polan korpuson sur sia teritorio konsistantan el 2 Divizioj de Infanterio, artileria brigado, tanko-brigado, regimento de ĉasaviadiloj, anstataŭanta regimento de infanterio kaj korpusaj unuoj; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Nurenbergon, soveta aviado atakis fervojajn nodojn en Merefa kaj Poltavo
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): germanoj unuafoje uzis 6 bombkanonojn, kalibro 610 mm (nomataj laŭ malnovgermanaj dioj, iliaj maleksplodaĵoj servis por konstruo de grenadoj); post 10-hora flugo britaj aviadiloj liveris super Mezurbo kaj Mokotów al polaj taĉmentoj armilojn kaj municion (granda psikologia signifo por la ribelantoj) - dum flugoj kun materia helpo al ribelanta Varsovio flanke de Aliancanoj pereis ĝis tiu ĉi tago 250 pilotoj, en tio 98 poloj; Ruĝa Armeo haltigis helpon al ribelanta Varsovio malgraŭ pli fruaj instigoj por la komenco kaj deklaro de helpo; Pola Rezistomovado: partizanoj de Pola Enlanda Armeo, Popola Armeo kaj Kamparanaj Batalionoj okupis en ĜG de la 26-a de julio ĝis la 10-a de aŭgusto grandan areon nomata Respubliko de Pińczów; en ĜG germanoj aperigis por poloj propagandan revuon "Strażnica" (Gardejo), senpera daŭriganto de likvidita "Straż nad Bugiem" (Gardistaro apud Bugo); Unua Armeo de Pola Soldataro defende kun Ruĝa Armeo kunbatalis en distrikto Kozienicki; BBC disaŭdigis averton pri postmilita punado de militkrimuloj (pafekzekutoj de militkaptitoj kaj uzo de virinoj kaj infanoj kiel ŝildojn antaŭ tankoj), anoncitan en ĉiuj eŭropaj lingvoj kaj adresitan al germanaj nazioj kaj kunlaborantoj kun la Nazia Germanio; Gestapo transportis de Bonn al koncentrejo Buchenwald 61 polajn militkaptitojn; sendita de Varsovio al Londono raporto de komandanto de Pola Enlanda Armeo pri 35% perdoj de SS-taĉmentoj kaj "De soveta flanko silento" (forigita de brita cenzuro); Batalo de Guamo finita: usonaj fortoj venkis lastajn japanajn taĉmentojn sur la insulo Gvamo; Batalo de Narva finiĝis: germanaj–estonaj armitaj fortoj defendis sin antaŭ atakantaj sovetaj trupoj; trupoj de 3-a Balta Fronto ekatakis Tartu (la operaco finiĝis la 6-an de septembro)
- 1945: Post la atoma bombado de Nagasaki Japana Imperio konsentis senkondiĉe kapitulaci komencante intertraktadon pri la Pacifika Fronto; la duan tagon de la Sovet–Japana Milito registaro de Mongola Popola Respubliko deklaris militon al Japanio
- 1946: Soveta okupado de Pollando: en Nova Haveno de Gdańsk komenciĝis striko de havenlaboristoj postulantaj indan salajron kaj forigon de duonanalfabetaj laborgvidistoj de Pola Laborista Partio - ĝis la ribelo de Poznań okazis en Pollando pli ol 1400 strikoj
- 1947: Stalinismo: en Krakovo komenciĝis proceso de la gvidantoj de Pola Popola Partio kaj de la membroj de organizaĵo Libero kaj Sendependo - septembre oni kondamnis 7 personojn al mortpuno, aliajn al ne malpli ol 6-jara mallibero kaj la ĝisviva
- 1949: Unua plena sesio de la Konsilio de Eŭropo komencita en Strasburgo
- 1953: Unua Hindoĉina Milito: Franca Unio retirigis siajn fortoj de operaco kontraŭ Viet Minh en la centra Vjetnamio
- 1954: Senkomunismigo: en Usono oni malpermesis agadon de Komunisma Partio de Usono.
- 1960: Antarkto fariĝis internacia teritorio kaj scienca rezervato
- 1960: De Dresdeno al Vavelo revenis monumento al Tadeusz Kościuszko, unusola renovigita de germanoj
- 1961: Vjetnama milito: usonanoj unuafoje uzis senfoliilon Agent Orange
- 1965: En Frankfurto ĉe Majno finiĝis la dua proceso de germanaj naziaj militkrimuloj el koncentrejo Aŭŝvico - 17 estis kondamnitaj al mallibero (en tio 6 al la ĝisviva)
- 1975: Malkovro de la kometo West, kiu fariĝis la Granda Kometo de 1976
- 1982: Kanarioj iĝis Aŭtonoma Komunumo de Hispanio
- 1985: Ĉemara regiono: nuklea akcidento de sovetia atoma submarŝipo - 10 maristoj pereis, la ŝipo sinkis (radioaktiveco de la izotopo de kobalto postrestis)
- 1986: Unua malantaŭ la Fera Kurteno aŭto-konkuro de Formulo 1 sur Hungaroring
- 1988: Usono: enkondukita liberec-leĝo rajtigis reparacion por japandevenaj usonanoj internigitaj dum la dua mondmilito
- 1990: Spacosondilo Magellan atingis Venuson
- 1990: Ĉe la eksterordinara pintkunveno de Araba Ligo en Kairo, eta plimulto kondamnis la irakan invadon de Kuvajto, subsktrekante dividon de la araba mondo - la pintkunveno decidis sendi tutaraban forton (siriaj, egiptaj kaj marokaj trupoj) por protekti Saudan Arabion
- 1991: Katolikismo: en pola Częstochowa komenciĝis la 4-aj Mondaj Junularaj Tagoj kunvokitaj de papo Johano Paŭlo la 2-a
- 1994: Tri viroj estis arestitaj en la flughaveno de Munkeno pro kontrabando de plutonio kaj litio-6 - dum la afero oni anoncis, ke ili estis instigitaj de Federacia Inteligent-Servo
- 1998: Esperantujo: Esperanta Civito proklamita en La Chaux-de-Fonds (Svislando)
- 2001: Nacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de Angolo en la ĉefurbo Luando dum kontraŭtrajna atako murdis 252 homojn
- 2003: Eŭropa varmego: la plej alta temperaturo estis en Kent - pli ol 100 °F (38 °C)
- 2008: Milito kartvela-rusa: marbatalo ĉe la marbordo de Abĥazio
- 2010: Monda Organizaĵo pri Sano agnoskis gripan pandemion finita
- 2012: Sud-Afriko: Mineja striko de Marikana komenciĝis proksime al Rustenburg - en masakro pereis 47 personoj
- 2013: 91 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 300 vundiĝis en serio de bombaj atencoj en Irako, faritaj dum la festo Eid-ul-Fitr, finanta la fastmonaton ramadano, de teroristoj el Islama Ŝtato
- 2018: Vaŝingtonio: laboristo de Horizon Air sensperta pri pilotado forkondukis aviadilon de la Internacia Flughaveno Seattle-Tacoma - post unu horo kaj 15 minutoj de la flugo intence memmortiĝis sur insulo de Puĝeta Fjordo
NaskiĝojRedakti
- 1267: Jakobo la 2-a, regxo de Aragono, Valencio, Sicilio (m. 1327)
- 1296: Johano de Luksemburgio, grafo de Luksemburgio, reĝo de Bohemio (m. 1346)
- 1397: Albreĥto la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1439)
- 1466: Francesco la 2-a Gonzaga, markizo de Mantuo (m. 1519)
- 1544: Martin Hayneccius, germana komediverkisto kaj pedagogo (m. 1611)
- 1560: Hieronymus Praetorius, germana orgenisto kaj komponisto apartena al Nordgermana Orgenskolo (m. 1629)
- 1658: Sámuel Szatmárnémeti, hungara teologo, filozofo kaj verkisto disvastiganta ideojn de Descartes (m. 1717)
- 1710: Luise Dorothea (Sachsen-Meiningen), germana dukino (m. 1767)
- 1753: Edmund Randolph, usona advokato kaj politikisto (m. 1813)
- 1768: Johann Michael Vogl, aŭstra kantisto, amiko de Franz Schubert (m. 1840)
- 1673: Johann Konrad Dippel, germana filozofo, alkemiisto, inventisto (m. 1743)
- 1793: Joseph Franz von Allioli, germana katolika teologo, tradukisto kaj orientalisto (m. 1873)
- 1793: Heinrich August Neithardt, germana muzikisto kaj komponisto (m. 1861)
- 1801: Mózes Keserű, hungara astronomo, bibliotekisto (m. 1874)
- 1805: Ferenc Toldy, hungara literaturhistoriisto (m. 1875)
- 1810: Camillo Benso di Cavour, itala politikisto, lasta ĉefministro de Reĝlando Sardio kaj la unua de unuigita Italio (m. 1861)
- 1814: Henri Nestlé, germana-svisa entreprenisto (m. 1890)
- 1823: António Gonçalves Dias, brazila poeto de romantikismo, aŭtoro de epopeo kaj Tupilingva Vortaro (m. 1864)
- 1831: Hugó Maszák, hungara ĵurnalisto, grafikisto (m. 1916)
- 1845: Abaj Kunanbajev, kazaĥa poeto, komponisto kaj filozofo, kunkreinto de la nuntempa kazaĥa lingvo (m. 1904)
- 1852: Oszkár Asbóth, hungara lingvisto, slavisto, profesoro de Scienca Universitato Loránd Eötvös (m. 1920)
- 1865: Aleksandr Glazunov, rusa komponisto, direktoro de Sankt-Peterburga Konservatorio (m. 1936)
- 1871: László Fényes, hungara ĵurnalisto, kunlaboranto de "Popolvoĉo", vivanta eksterlande (m. 1944)
- 1874: Antanas Smetona, unua plurjara prezidento de Litovio, profesoro de Vytautas-Magnus-Universitato (m. 1944)
- 1874: Herbert C. Hoover, gvidanto de Usona Helpa Asocio por malsataj infanoj en Eŭropo post la unua mondmilito, precipe de transportoj kun nutraĵo, vestoj kaj kuraciloj por Sovetunio kaj Pollando, prezidanto de Usono (m. 1964)
- 1878: Alfred Döblin, germana verkisto kaj kuracisto (m. 1957)
- 1884: Panait Istrati, grekdevena rumana verkisto franclingva, komunisto, kiu disreviĝis pri ĝi pro farataj amasaj komunistaj krimoj, samkiel postaj Arthur Koestler, André Gide aŭ George Orwell, esperantigata (m. 1935)
- 1897: László Haranghy, hungara kuracisto pri patologio, frato de Jenő Haranghy (m. 1975)
- 1889: Sándor Incze, hungara redaktoro, ĵurnalisto (m. 1966)
- 1889: Zofia Kossak-Szczucka, pola verkistino kaj aktivistino de Konsilantaro por Helpo al Judoj, helpanta al judoj dum la germana okupado, aŭtorino de la pola katolika protesto kontraŭ holokaŭsto de judoj, verkanta pri Orientaj Limregionoj, postmorte agnoskita per la titolo Justuloj inter la popoloj kaj Ordeno de la Blanka Aglo (m. 1968)
- 1897: Zoltán Fábry, hungara-slovaka verkisto (m. 1970)
- 1897: Teréz Nagyajtay, hungara kostumdezajnistino (m. 1978)
- 1901: Hugo Gunckel Luer, ĉilia botanikisto, enestanta en listo de botanikistoj laŭ mallongigoj (m. 1997)
- 1902: Arne Tiselius, sveda Nobelpremiita biokemiisto prilaborinta elektroforezon (m. 1971)
- 1903: Ward Moore, usona verkisto de sciencfikcio (m. 1978)
- 1907: Roger Bernard, franca esperantisto, tradukisto kaj membro de Akademio de Esperanto, verkinta kabaretaĵojn kaj kanzonojn dum la tempo de Bolanta kaldrono kaj de La tri koboldoj (m. 1997)
- 1912: Jorge Amado, brazila verkisto, kies verkaro estis tradukita al 70 lingvoj, esperantigata (m. 2001)
- 1912: Balázs Kós, rumania hungara agronomo, redaktoro (m. 1967)
- 1913: Edmund Osmańczyk, pola publicisto, politologo kaj parlamentano, redaktoro de la revuo "Młody Polak w Niemczech" (Juna Polo en Germanio), dum la ribelo de Varsovio disaŭdiganta ĉiutage raporton "Batal-tago", raportisto de Pocdama Konferenco kaj de Nurenbergaj procesoj, aŭtoro de tradukata "Enciklopedio de UN kaj de internaciaj rilatoj" (m. 1989)
- 1916: Erzsébet Keszy-Harmath, rumania hungara inĝenierino pri ĝardenkulturo (m. 1986)
- 1926: Mihály Gácsi, hungara grafikisto kaj pentristo (m. 1987)
- 1927: Vittorio Gregotti, itala arĥitekto, urbanizisto, viktimo de kronvirusa malsano (m. 2020)
- 1930: István Kelemen, rumania hungara/hungara dramaturgiisto (m. 1977)
- 1935: Eliz Sigmond, rumania hungara industriartistino, memuaristino
- 1936: Zoltán Makfalvi, rumania hungara geologo kaj inspektisto (m. 2015)
- 1937: Emil Győry, hungara aktoro, voĉoaktoro kaj radia anoncisto (m. 2014)
- 1940: Marie Versini, franca filma kaj televida aktorino italdevena
- 1947: Drupi, itala kantisto famiĝinta en la Festivalo Sanremo kaj Sopot
- 1951: Juan Manuel Santos, ŝtatprezidanto de Kolombio
- 1954: László L. Menyhért, hungara arthistoriisto, ludanto de transversa fluto, instruisto de Hungara Belarta Universitato kaj de Katolika Universitato Péter Pázmány (m. 2010)
- 1959: Rosanna Arquette, usona aktorino kaj filmreĝisorino
- 1960: Antonio Banderas, hispana aktoro, konata kiel rolulo de Zorro
- 1965: Toumani Diabaté, malia muzikisto, virtuozo de korao
- 1966: Vicente Valdés Bejarano, meksika esperantisto, partoprenanto de la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto kaj de la Internacia Vespero dum UK 2003, tradukanto de infankantoj, fondinto de Meksika Esperanto-Instituto
- 1968: Csilla Szabó, T., rumania hungara lingvistino, scienca esploristino de Transilvania Muzeo-Asocio
- 1975: Gyöngyvér Bálint, rumania hungara sociologino
- 1982: Devon Aoki, usona aktorino kaj modelo
- 1994: István Gál-Oravecz, rumania hungara sportisto
MortojRedakti
- 258: Laŭrenco de Romo, kristana sanktulo kaj martiro
- 796: Eanbald la 1-a, ĉefepiskopo de Jorko, Anglio (n. nekonata)
- 847: Al-Vatik, araba kalifo el dinastio Abasidoj
- 1241: Eleonora, princino de Bretonio (naskiĝis ĉirkaŭ 1184)
- 1534: Tomaso de Vio, itala kardinalo, teologo, tomisto, diplomato de Roma kurio (n. 1469)
- 1759: Fernando la 6-a, reĝo de Hispanio el dinastio Burbonoj (n. 1713)
- 1806: Michael Haydn, aŭstra komponisto, frato de Joseph Haydn kaj Johann Evangelist Haydn (n. 1737)
- 1826: August Schumann, germana librovendisto kaj eldonisto (n. 1773)
- 1843: Jakob Friedrich Fries, germana filozofo, matematikisto kaj fizikisto, kies filozofio influis kritikan raciismon (n. 1773)
- 1851: Heinrich Eberhard Gottlob Paulus, germana orientalisto kaj ĉefreprezentanto de teologia raciismo (n. 1761)
- 1853: František Jaromír Rubeš, ĉeĥa poeto kaj patriotisma verkisto (n. 1814)
- 1891: Eduard Petzold, germana pejzaĝarĥitekto (n. 1815)
- 1896: Otto Lilienthal, germana inĝeniero, testofluganto de glisiloj (n. 1848)
- 1902: Adine Gemberg, germana verkistino kaj evangelia misiistino (n. 1860)
- 1907: Marko Vovĉok, ukraina-rusa verkistino, ĵurnalistino, poliglotino kaj tradukistino, esperantigata de Viktor Pajuk
- 1913: Johannes Linnankoski, finna verkisto, kies La kanto pri fajr-ruĝa floro estis esperantigita, ankaŭ rete legebla en traduko de Vilho Setälä (n. 1869)
- 1915: Henry Moseley, angla fizkikisto kaj kemiisto doninta al la koncepto de atomnumero fizikan sencon, murdita (n. 1887)
- 1919: Franz Ahrendts, germana kuracisto kaj historiisto, fakulo pri regiona historio, kunfondinto de la Muzea asocio de Arnstadt (n. 1841)
- 1923: Joaquín Sorolla, hispana pentristo kaj grafikisto (n. 1863)
- 1927: Miklós Vadász, hungara-franca grafikisto juddevena, pentristo, ilustristo kaj afiŝisto (n. 1881)
- 1929: Aletta Jacobs, nederlanda kuracistino kaj feministino (n. 1854)
- 1944: Mortfalintoj en la ribelo de Varsovio:
- Stanisław Miłaszewski, pola dramisto, poeto, publicisto, tradukisto, politikisto (n. 1886)
- 1945: Robert Goddard, pionira usona raketfaristo (n. 1882)
- 1949: John George Haigh, brita seria murdisto (n. 1909)
- 1955: Zdzisław Krygowski, pola profesoro pri matematiko, inicanto de kriptologiaj esploroj pri germana ĉifrilo Enigma, rompita de poloj (n. 1972)
- 1961: Géza von Bolváry, hungara aktoro, scenaristo kaj reĝisoro (n. 1897)
- 1969: János Kodolányi, hungara komunisto, verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1899)
- 1970: Alexander Gode, usona filologo germandevena, inventisto de planlingvo Interlingua (n. 1906)
- 1977: István Kelemen, rumania hungara/hungara dramaturgo (n. 1930)
- 1980: Ĝahĝa Ĥan, pakistan generalo kaj prezidento, respondeca pri Bangladeŝa genocido de 3 000 000 de homoj (n. 1917)
- 1988: Arnulfo Arias, trifoja prezidento de Panamo (n. 1901)
- 1997: Roger Bernard, franca lingvisto kaj tradukisto esperantiginta romanon Naŭzo de Jean-Paul Sartre, membro de la Akademio de Esperanto (n. 1907)
- 2002: Czesław Łuczak, pola historiisto pri ekonomia historio, profesoro kaj rektoro de Universitato Adam Mickiewicz en Poznań, kies kroniko de la dua mondmilito en Pollando estas interalie elekte prezentita en la Vikipedia kalendaro (n. 1922)
- 2009: Endre Lazányi, hungara biologo, profesoro (n. 1914)
- 2013: László Csizsik-Csatáry, hungara nazia militkrimulo, serĉata de la Centro de Simon Wiesenthal (n. 1915)
- 2015: Endre Czeizel, hungara kuracisto kaj genetikisto (n. 1935)
- 2015: Hubert Haenel, franca politikisto kaj juĝisto de la Konstitucia Konsilio de Francio (n. 1942)
- 2020: Dariusz Baliszewski, pola historiisto, ĵurnalisto kaj publicisto esploranta sekretojn de la dua mondmilito, i. a. kulisojn de la pola ekzila registaro aŭ morton de generalo Władysław Sikorski en Ĝibraltaro (n. 1946)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Nacia tago en Ekvadoro, (sensukcesa) proklamo de la sendependeco (1809)
- Romkatolika Kalendaro: Festo de la sankta diakono kaj martiro Laŭrenco
- Internacia Tago de Biodizeloleo
- Tago de Esperanta Civito, ekde 1998
Tagoj de semajnoRedakti
La 10-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.